Salomon August Andrée

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salomon August Andrée
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1854 (1854-10-18)
en Jönköping
Morto 1-an de januaro 1897 (1897-01-01) (42-jaraĝa)
en Kvitøya
Tombo Norda tombejo, apud Stokholmo
Lingvoj sveda
Ŝtataneco Svedio
Alma mater Reĝa Teknika Altlernejo
Familio
Frat(in)o Emilia Fredrika Gustafva Andrée
Edz(in)o
Amkunulo Gurli Linder
Okupo
Okupo esploristo • inĝeniero • balonisto • maŝinkonstrua inĝeniero • fotisto
vdr
Salomon August Andrée (1854-1897) - Nordiska Museet - NMA.0033031
La Örnen (Aglo) mallonge post alteriĝo en la glacio, fotita de Nils Strindberg kaj foto retrovita en 1930.

Salomon August ANDRÉE (naskiĝis la 18-an de oktobro 1854 en Gränna, Svedio; mortis en oktobro 1897 en Kvitö, Spitsbergen) estis sveda inĝeniero kaj polusa esploristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Andrée studis en la Teĥnika Altlernejo en Stokholmo kaj finis siajn studojn kiel inĝeniero en 1874. Ekde 1880 li estis instrua asistanto tie. En 1882 kaj 1883 li partoprenis svedan polusan ekspedicion. Unu jaron poste li fariĝis ĉefinĝeniero de la sveda patentoficejo.

En 1892 ĝis 1895 Andrée faris multajn eksperimentojn pri balonoj. Finfine li decidis vojaĝi al la norda poluso per balono. Jen la 11-a de julio 1897 li ekflugis, kun Nils Strindberg kaj Knut Frænkel, per sia balono Örnen (Aglo) de Spitsbergen – kaj malaperis.

Nur 33 jarojn poste, en 1930, foko-kaptistoj trovis la restaĵojn de la ekspediciintoj, sur la blanka insulo Kvitö. Oni portis la korpojn al Stokholmo kaj entombigis ilin tie.

Oni trovis ankaŭ la taglibron de Andrée, kiu estis ankoraŭ plejparte legebla. Per ĝi oni eltrovis, ke la balono jam post triono de la distanco difektiĝis. Dek du semajnojn la tri viroj piediris suden tra la glacia pejzaĝo. Je la 5-a de oktobro ili atingis Kvitö-n. Kvankam ili havis sufiĉe da manĝaĵoj kaj aliaj ekipaĵoj, ili mortis kelkajn tagojn poste. Verŝajne intestaj vermoj ilin malsanigis kaj pro elĉerpiĝo mortigis.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Per Balono al la Poluso. La polusekspedicio de Andrée en 1897. Eldonita sur la bazo de la notaĵoj de S. A. Andrée, Nils Strindberg kaj Knut Fraenkel, trovitaj sur la Blanka Insulo en la somero 1930 de Sveda Societo por Antropologio kaj Geografio. Förlagsföreningen Esperanto, 1930, 411 paĝoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Desegnaĵo el la gazeto Aftonbladet, montranta la celebradon dum la foriro de la ekspedicio de Stokholomo por la unua provo flugigi la balonon en 1896.
Funebra procezio en Stokholmo, 5-an de oktobro 1930