Salomon Mayer Rothschild

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Salomon Mayer von Rothschild

Barono Salomon Mayer von Rothschild (naskiĝinta la 9-an de septembro 1774 – mortinta la 28-an de julio 1855) estis viena bankiero devenanta el germana juda familio, fondinto de la viena branĉo de familio de Rothschildidoj.

Li naskiĝis en Frankfurto ĉe Majno kiel la tria infano kaj la dua filo de Gutle Schnapper (1753 - 1849) kaj Mayer Amschel Rothschild (1744 - 1812). En la jaro 1800 li edziĝis kun Caroline Stern (1782 - 1854). Ili havis du infanojn.

En la jaro 1835 li fariĝis posedanto de ferfabriko Vítkovice en Ostrava.

S. M. Rothschild fondis ostravan Minejon Šalomoun, nomita laŭ lia nomo.