Salonmuziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Salonmuziko estas nocio por facile komprenebla, ofte virtuozega aŭ sentimentala muziko.

Krom la literatura salono ekzistis ankaŭ muzika salono, kiu ekde la komenco de la 19-a jarcento pligraviĝis. En la „salono“ troviĝis privata, plejparte grandburĝa societo, kiu sekvis la muzikajn prezentadojn – diference al koncerto – pli supraĵe. Iamaniere salonmuziko estas la burĝa daŭrigo de la ĉambromuziko de la nobelaro en la 17-a kaj 18-a jarcentoj.

Salonmuziko kiel ĝenro konsistas plejparte el aranĝaĵoj de operaj kaj operetaj arioj samkiel de societaj dancoj. Krome ĝi konsistas el „poeziaj“ instrumentaĵoj, kiuj rakontu historion aŭ kreu certan etoson. Franz Schubert skribis muzikon por la burĝaj salonoj de la Vienaj salonoj, kiun ankoraŭ nuntempe oni akceptas kiel koncertmuzikon. Kun la kreska komerciigo de la dommuziko meze de la 19-a jarcento ekestis ĝenro de salonmuziko, kiun oni ne plu prenis serioze kaj kiun kritikistoj kiel Robert SchumannAdolf Bernhard Marx atakis kaj nomis kiĉon.

Prototipoj de salonpeco estas la Gebet einer Jungfrau (preĝo de virgulino, 1856) de Tekla Bądarzewska, iam ege ŝatata de la pianolernantinoj, aŭ de Charles François Gounod Méditation sur le 1er prélude de Bach (Ave Maria, 1852). Krom la muzikaj diletantoj, kiuj sindediĉis al la salonaĵoj, estis ankaŭ profesiuloj, kiuj ludis precipe akrobatan salonmuzikon: La komponisto Jacques Offenbach ekz. komencis sian karieron en la Parizaj salonoj kiel virtuozo de la vviolonĉelo; Franz Liszt brilis kiel pianovirtuozo en la salonoj.

Ekde la fino de la 19-a jarcento la salonmuziko fariĝis pli kaj pli etburĝa kaj publika kaj estis aŭdebla en multnombraj kafeoj kaj hotelhaloj. Krom la dancbandoj ekestis salonorkestroj kun aparta instrumentaro. La piano tenis sian dominan rangon. Per la evoluo de radio kaj gramofono la salonmuziko pli kaj pli malaperis kaj cedis lokon al pli novaj variantoj de la distra muziko.

Ekde 1980 la historia salonmuziko estas revalorigata kaj reludata de multaj ensembloj kiel ekz. la Bremer Kaffeehaus-Orchester, la Salonorchester Köln kaj I Salonisti. Muzikistoj kiel la Palast Orchester, André RieuRichard Clayderman prezentas modernajn variantojn de salonmuziko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Peter E. Gradenwitz: Literatur und Musik in geselligem Kreise. Geschmackbildung, Gesprächsstoff und musikalische Unterhaltung in der bürgerlichen Salongesellschaft. Stuttgart: Franz Steiner Verlag 1991. ISBN 3-515-05336-0
  • Irmgard Keldány-Mohr: Unterhaltungsmusik als soziokulturelles Phänomen des 19. Jahrhunderts. Regensburg: Gustav Bosse Verlag 1977. ISBN 3-7649-2115-3