Salono de Regnoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ekstera vido.
Recuperación de Salvador de Bahía en 1625 (rekupero de Bahio), de Juan Bautista Maíno. Estas unu de la batalaj pentraĵoj kiuj ornamis la Salonon de Regnoj.

La Salono de Regnoj, en hispana oficiale Salón de Reinos, aŭ granda salono estis la ĉefa reprezenta akso de la antikva Palaco Buen Retiro de Madrido, konstruita inter 1630 kaj 1635, kiu loĝigis la plej bonkvalitajn pentraĵojn, preskaŭ ĉiuj nun konservataj en la Nacia Muzeo Prado. La salono ŝuldas sian nomon al fakto ke en ĝi estis pentritaj la blazonoj de la 24 regnoj kiuj formis la Hispanan Monarkion en tempo de Filipo la 4-a (Hispanio). Tamen, ties aktuala plej populara nomo estas Museo del Ejército (armea muzeo), ĉar hejmis tiun institucion ĝis la ĵusa transporto de ties kolektoj al la Alkazaro de Toledo. Kun la konstruaĵo Casón del Buen Retiro, la Salono de Regnoj estas la unika resto arkitektura de la granda komplekso de la Palaco Buen Retiro.

Dekomence ĝi estis planita kile spektaklejo kie la reĝoj povu ĉeesti al teatraj ludoj celebrotaj en la korto, sed kiam oni decidis fari de Buen Retiro veran palacon oni aldonis al tiu funkcio la ceremonian, kiel salono por trono. La salono neiam ĉesis plenumi la festan funkcion, ĉar estis uzata por spektakloj kaj dancoj, pro kio havis balkonaron el kiu eblis observi la festojn ekde supra etaĝo. Sed kiel salono de trono ĝi plenumis ankaŭ la celon impresi ambasadorojn kaj elstarajn membrojn el aliaj eŭropaj kortegoj kiuj venis al la palaco, kaj tiele oni klopodis, ke la ornamaro de la loko estu la plej luksega de la tuta palaca komplekso. Ĝi havis nombrajn fenestrojn kaj inter ili tablojn el jaspo kun leonoj el arĝento, la plafono estis kovrita per grutecaj ornamaĵo. Krome estis sur la muroj pentra ornamado plenplena je politika simbolaro kies lasta celo estis la elstarigo de la reĝo Filipo la 4-a. Oni ne konas kiu estis la aŭtoro de la ornama plano kaj ikonaro de la salono, sed ne dubas ke la respondeculo devis esti la propra grafoduko Olivares, kun la helpo de Jerónimo de Villanueva, kiu donacis la leonojn kaj pagigis, kaj kun la intelekta konsilaro de Francisco de Rioja kaj la pentristoj plej proksimaj al la monarko kaj ties valido, Juan Bautista Maíno kaj Velázquez.

Distribuado de la Salono[redakti | redakti fonton]

Pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Aktuale[redakti | redakti fonton]