Saloo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saloo.
Saloo, nome lardaĵo tranĉita kaj spicita per nigra pipro.

Lardo aŭ, neologisme, saloo (en ukraina kaj rusa: сало, salo, en belorusa: са́ла (sala); en hungara: 'szalonna'; en pola: słonina; en bulgara: сланина (slanina) kaj, pli malofte, сало (salo); en makedona: сланина (slanina); en rumana: slănínă aŭ slánă; en slovena, serbokroata, ĉeĥa kaj slovaka: slanina; en litova: lašiniai) estas peco de porka graso, salita kaj spicita per pipro, ajlo kaj/aŭ papriko, kiun oni dum unu jaro antaŭ la manĝado konservas en ligna kesto. Ĝi estas ege populara ekmanĝo en Ukrainio, kune kun pipra horilko - kulta speco de ukraina kuirarto. En la pasinteco saloo estis grava elemento de nutrado pro sia alta nutro-valoreco (870 kcal/100g) kaj ankaŭ pro la kapablo daŭre konservi siajn kvalitojn sen malvarmigado. Krome estas populara aperitivo kun vodko.[1]

Tipe en Orienta Eŭropo oni salas aŭ fermentigas la lardaĵon en saligita akvo, de kie devenas la nomoj rilataj al la vorto salo, dum "solonina" en ukraina kaj rusa referencas al ajna viandaĵo saligita). Dum en Orienta Eŭropo oni spicas saloon per papriko aŭ aliaj kondimentoj, en Sudorienta Eŭropo oni fumigas ĝin.

Kiam multaj popoloj uzas lardon (mueligitan aŭ fanditan porkgrason), ukrainoj manĝas salo-pecojn, ofte kun nigra (sekala) pano kaj ajlo (cepo). La amo de ukrainoj al saloo speguliĝas en multaj ŝercoj kaj anekdotoj. Lastatempe eĉ aperis modo manĝi tion kovrita el ĉokolado.[1] Tio startis fakte kiel ŝerco.[2]

Pro ties populareco, estas kelkaj aliaj utiloj de la produkto. La restanta pecoŝelo (jam tro malmola) povas esti uzita por kondimenti supon aŭ "borsĉt", sed oni forigas post la bolado kaj kutime oni ne manĝas. Post troa tempopaso, la saloo oksidiĝas, flaviĝas kaj ne utilas por manĝo; do, oni uzas la restaĵon por akvimunigi ledajn botojn, por allogaĵo de ratkaptiloj aŭ eĉ por fabrikado de sapo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Pork choc on the menu in Ukraine de Helen Fawkes, BBC News. Alirita la 26an de Januaro 2021.
  2. [1] en Sostav.ru