Sals (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sals estas rivero en suda Francio, kiu estas dekstra branĉo de la rivero Aude en la departemento Aude en la urbeto Couiza. Ĝi estas 19,9 km longa kaj ĝia akvokolekta areo estas 144 km2.

Ĝi ĉirkaŭfluas la monton, sur kiu troviĝas Rennes-le-Château kaj fluas interalie tra Rennes-les-Bains, konata kuracloko ekde romia tempo pro siaj varmaj akvofontoj.

La Sals estas ina en la franca lingvo.

La Sals ricevas sian akvon de fonto kun la nomo Fontaine Salée sur teritorio de Sougraigne, kiu troviĝas 2 kilometrojn sud-okcidenten de col de la Fage. La fonto troviĝas en arbara regiono. Estas ok alfluoj, interalie la rivero Blanche

La Sals trapasas la komunumojn de Sougraigne, Rennes-les-Bains, Cassaignes, Coustaussa kaj Couiza, ĉiuj en la departemento Aude.

Hydrologio[redakti | redakti fonton]

La Sals estas malmulte regulita. La akvofluo konsiderinde ŝanĝiĝas laŭ la sezono. La plej granda akvofluo okazas vintre kaj printempe (2,21 m³/s). En julio kaj aŭgusto estas nur dekono de tio.

Meza akvofluo de la rivero Sals (m³/seconde) mezurita ĉe la hidrologia stacio en
Datoj pri 27 jaroj