Perŝnura elsaltado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Saltado sur ŝnuro)
Perŝnura elsaltado
speco de sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Saltado sur ŝnuro

Perŝnura elsaltado (angle bungee jumping) estas saltado el granda alteco helpe de elasta ŝnuro farita kutime el miloj da gumaj fibroj.

Ideo[redakti | redakti fonton]

La ideo de aventurema libera falo, dum kiu antaŭ morto ŝirmas vin sole ŝnuro katenita al maleoloj, ne estas nova. Modernaj ŝatantoj de la Perŝnura elsaltado (bungee jumpingbungy jumping) trovas siajn radikojn en malnovepoka legendo, kiun konservas en sia memoro indiĝena tribo sur insulo Pentecost en insularo Vanuatuo en Melanezio en Suda Pacifiko.

Legendo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas kelke da diversaj versioj de tiu ĉi legendo, sed la fakto restas virino, kiu decidiĝis eskapi antaŭ la malbona edzo. Ŝi surgrimpis sur altan arbon, kie ŝi ligis al siaj maleoloj lianon. La edzo surgrimpis post ŝi, sed antaŭ ol li havis tempon por kapti la edzinon, ŝi ĵetis sin kapantaŭe suben. La edzo saltis ankaŭ, sed li mortigis sin. La virino supervivis nur danke al la liano alligita al la maleoloj. Poste la legendo disiĝas en du versioj. Unu asertas, ke viroj komencis praktiki la saltojn al admiro al kuraĝo, kiun la virino montris, la alia versio diras, ke la viroj volis sin asekuri, por ke la virino jam ne plu povis trompi ilin. Tiun ĉi ceremonion povas partopreni sole viroj.

Ritualo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ritualo.

En la paso de tempo el la kutimo evoluis ritualo, per kiu la indiĝenoj provis certigi por si bonan rikolton. Ĉiujare ili purigis deklivojn de ĉiuj branĉoj kaj ŝtonoj, ili erigis argilon, por ke ĝi mildigu la falon, kaj hisis saltistan turon. Por okcidenta civilizo tiun ĉi riton unuafoje dokumentis ekspedicio National Geographic en la jaro 1950, kiu priskribis la kutimon kiel saltoj en profundaĵon el alteco ĉirkaŭ 65 futoj.

Unuaj saltoj[redakti | redakti fonton]

Perŝnura elsaltado.

En la jaro 1970 Kal Müller, plua raportisto de National Geographic, kiel la unua fremdulo provis la salton, dum kiu haltos la koro. Müller poste laŭvorte priskribis la ritualon.

"La ŝnuro estis kalkulita kun eksterordinara precizeco. Mia kapo falinte preskaŭ tuŝis la teron kaj mi finis kvazaŭ sur grandega balancilo. Mirinde tio ne ĝenis min. La ekscitiĝo tute superis ĉian ajn fizikan malkomforton."

La salto de Müller estis la unua. Sed el vidpunkto de la nuntempa saltado tre nekomforta. Liano havas nome longitecon sole je 110 %, tio signifas, ke en la suba decida punkto ĝi trolongiĝos je la menciitaj 10 %, kio estas tre pretendema al spino kaj ĉiujn artikajn kavetojn. Jam en la jaro 1979 ekprenis la novan ideon Klubo de Danĝeraj Sportoj el Oksforda Universitato en Granda Britio. Tiuj organizis salton de sur 75 m alta ponto Clifton Suspension en angla Bristol. Sed tiu ĉi salto ne estis laŭleĝa kaj David Kirke kaj Chris Baker estis punitaj per 10 pundoj. Poste ili elveturigis tiun ĉi ideon malantaŭ Atlantikon kaj en Usono ili saltis de sur Golden Gate Bridge en San Francisco kaj de sur ponto Royal Gorge en Colorado. Tio estis la komencoj de Bungee jumping en Usono.

En la jaro 1987 vekis tiu ĉi ekstrema sporto admiron ĉe novzelandano A. J. Hackett. Tiu ĉi novzelanda entuziasmulo efektivis kiel la unua kaj dum ankaŭ la lasta salton el Eiffel-turo. Sed ankaŭ tiu ĉi salto ne estis laŭleĝa kaj Hackett estis saltinte arestita far de franca polico. En la sama jaro estiĝis la unuaj organizaĵoj okupiĝantaj pri la Perŝnura elsaltado. Sur Nov-Zelando tiu ĉi komercisto estis ĝuste A. J. Hackett kaj en Usono Peter kaj John Kockleman-oj. La sistemoj de la usona kaj la novzelanda sistemoj tre diferenciĝas. Estas uzataj ankaŭ kombinaĵoj de ambaŭ sistemoj.

Sistemoj de sekurigo[redakti | redakti fonton]

La usona sistemo uzas dufojan sekurigon kaj pli longan liberan falon, la novzelanda maniero estas pli ekstrema, ĉar ĝi uzas sole simplan sekurigon kaj la salto estas multe pli komforta ol la usona. Dum la usona maniero estas uzata la t.n. mill-cords, kio estas elasta materialo uzata far de usona maristaro sur aviadilŝipoj dum bremsado de aviadilo. Ties elasteco estas sole ĉirkaŭ 180 %, tio signifas, ke ĝi tratiriĝos je 80 %. Tio signifas, ke saltante el 50 metroj kaj la longeco de la elasta materialo ĉirkaŭ 20 m, la libera falo daŭras sume 20 metroj kaj ĉe maksimuma pezigo vi flugos en profundaĵon ĉirkaŭ 36 metroj. Male la novzelanda maniero uzas pli elastan materialon. Saltante el 50 metroj oni nome uzas bungy ŝnuron longa sole 12 metroj, sed la bremsado estas multe pli komforta, ĉar la longiteco de tiu ĉi materialo estas ĉirkaŭ 350 %, kio signifas, ke ĝi tratiriĝos je 250 % kaj vi falos dum maksimuma pezigo je 6 metroj pli malalten, tio estas en profundaĵon 42 metroj.

El la Perŝnura elsaltado poste naskiĝis ankaŭ katapulta saltado, kio estas katapultado de sur la tero en altecon. Dum tiu ĉi disciplino vi superas preskaŭ nenian limon de timo, ĉar vi ne staras en alteco kaj ne faras vi tiun ĉi unuan paŝon en nekonatejon. Ĉi tie vi estas alligitaj al firma punkto sur la tero estante firme en la manoj de instruisto, kiu dekalkulas por vi starton en neekkonitajn altecojn.

Sed ŝatantoj de la Perŝnura elsaltado superas ĉiujn limojn de timo kaj kuraĝo tiel, ke ili plibonigas siajn saltojn je spertojn, kiuj estas sur la nura limo de kulmino de la saltado. Oni saltas de sur arganoj, balonoj, pontoj, sed ankaŭ de sur konstruaĵoj.

Dum tiu ĉi sporto okazas nekutima penigado de artikoj, spino kaj koro kaj tial ne estus praktikontaj ĝin unuopuloj operaciitaj pro genuoj, spino aŭ duk kormalfacilaĵoj kaj pluaj sandifektoj.

Variantoj de la saltado[redakti | redakti fonton]

Ekzistas kelke da variantoj, kiel oni povas salti sian unuan salton. La plej kutima estas ligilo ĉirkaŭ la piedoj.

Salto kun ligilaro[redakti | redakti fonton]

Se oni estas saltanta ligita helpe de ligilaro, oni havas la manojn kaj la piedojn liberaj. La ŝnuro estas ligita en brusta parto. Tio signifas, ke kiam oni estas finsaltinta, oni estas restanta pendi sidante. Dum tiu ĉi salto oni spertas staton de senpezeco dum rea katapultado sub ponton. Dum tiu ĉi ebleco de la salto oni povas elekti salton antaŭe aŭ retroe. Saltante antaŭe en la momento de alkroĉiĝo de la libera falo per la elasta ŝnuro la ŝnuro turnos onin per duonsalto en sidpozicion. Saltante retroe oni saltos sur piedoj spertante la plej fortajn adrenalinajn sentojn dum la Perŝnura elsaltado. La pulsfrekvenco estadas ĉe tiu ĉi tipo de la salto la plej alta kaj la spertoj neripeteblaj.

Salto kun ligilo ĉirkaŭ la piedoj[redakti | redakti fonton]

Tio estas plua kaj la plej kutima ebleco, kiel provi la saltadon sur ŝnuro. Saltonte ligita ĉirkaŭ la piedoj estas proponataj du eblaj tipoj de saltoj - aŭ antaŭe aŭ retroe. Ĉiu varianto havas sian sorĉon. Saltante antaŭe oni perceptas la liberan falon al la tero, ĉar oni vidas, kien oni estas falanta. Saltante retroe oni spertas sentojn, kiuj plialtigas vian pulsfrekventon de la koro, ĉar de komence oni ne vidas, kien oni estas falanta.

Tandema salto[redakti | redakti fonton]

Tio estas salto, dum kiu estas saltantaj du partoprenantoj samtempe. Dum tiu ĉi salto oni estas ligita per maleola kaptligo ĉirkaŭ la kruroj. Tiu ĉi salto estas kutima ĉe paroj, kiam venas salti amiko kun amikino, frato kun fratino, patro kun la filo aŭ la filino ktp. La salto estas limigita sole pro la pezo, kiam la pezo de ambaŭ partoprenantoj sume ne devas superi 130 kg.

Salto en balancilon[redakti | redakti fonton]

Tio estas salto, dum kiu diference de Bungy jumping la elasta ŝnuro ne bremsigas onin al la tero, sed per balancila flugo oni estas fluganta per rapideco proksimume inter 90 - 110 km/horo. Dum tiu ĉi salto oni estas ligita per sidligilaro. La salton povas provi unuopulo kaj duopo ĝis 300 kg.