Salubrigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Salubrigo estas procezo per kiu homoj plibonigas sian medion por vivi en pli sana ĉirkaŭaĵo; por tio, fizikaj, instituciaj kaj sociaj rimedoj estas uzataj en diversaj fakoj, kiaj la forigo de uzitaj akvoj kaj de pluvakvoj, la forigo de la solidaj ruboj, la forigo de la fekoj kaj la prilaboro de ĉiuj tiuj elementoj[1].

Celoj[redakti | redakti fonton]

Manko de salubrigo en Cap-Haïtien, Haïti : la ruboj sur la grundo (inkludante plastajn sakojn plenajn je fekoj) ŝtopas la drenajn kanalojn, kiuj superfluas eĉ post pluveto kaj damaĝas la najbarajn infrastrukturojn (vojoj, konstruaĵoj…).

Salubrigo estas forte ligita al publika sano pro la multaj malsanoj ligitaj al malsana medio.

Proksimeco kun la uzitaj akvoj povas generi malsanojn je feka-buŝa propageco (lakso, tifoido, hepatitoj, ĥolero), aŭ ligitaj al portanto (paludismo, filariozo, dengo)[2]. Ankaŭ aliaj malsanoj estas ligitaj al malbona baza salubrigo kaj aparte pro difektitaj aŭ mankantaj latrinoj : skistosomozo, nematodoj kaj aliaj vermoj. Salubrigo celas la forigon kaj la prilaboron de la uzitaj akvoj kaj fekoj minimumigante la riskojn por la sano kaj la ĉirkaŭo.

La solidaj ruboj (restaĵoj de manĝoj…) trairas rapidan malkomponiĝon, ili povas esti patogenaj fontoj. Ankaŭ ilia kolektado kaj forigo kontribuas al la teno de salubra ĉirkaŭo.

La pluvakvoj povas estigi, okaze de pluvegoj, inundojn, disfalojn kaj difektiĝon de la vojoj kaj de la konstruaĵoj. Salubrigo celas ankaŭ ŝirmi la valoraĵojn kaj la personojn ĝis iu intensa nivelo de pluvo.

Agadfakoj[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale, salubrigo konsistas el forigo kaj prilaboro de la uzitaj akvoj kaj solidoj. Tiuj elementoj inkludas la pluvakvojn, la drenakvojn, la lavakvojn, la uzitajn akvojn de la necesejoj, la fekojn kaj la solidajn rubojn ; tiuj lastaj estas diversoriginaj (domaj, agraj, industriaj, kuracaj...).

La forigaj kaj prilaboraj metodoj malsamas laŭ la grandeco de la urbo, laŭ la loktipo (urba, ĉirkaŭurba, urba komunumo), laŭ la haveblaj rimedoj kaj la kulturaj kutimoj.

Akvoj[redakti | redakti fonton]

Vido al vizitebla kloako ovoidtipa en Parizo.

La prilaborataj akvoj dividiĝas ĉefe en du kategoriojn : unuflanke, la fluakvoj, kiuj venas precipe de la pluvakvoj. Ili surface fluas kaj starigas problemon en la urbaj zonoj kie la grundo estas likimunigita pro la konstruado de vojoj kaj konstruaĵoj : akvo povas akumuliĝi kaj fariĝi reproduktejoj de moskitoj, estigi inundojn kaj damaĝi infrastrukturojn. Drenado celas forigi tiujn akvojn al ilia natura medio : rivero, oceano..., aŭ al zono kie trasorbiĝo eblas.

Aliflanke, la uzitaj akvoj estas la akvoj jam uzitaj por homaj agadoj (domaj, industriaj, agrikulturaj). Tiukaze, la celo estas parte forigi ilin por eviti ilian stagnadon (fonto de malsanoj, de odoraj ĝenoj, ...) kaj prilabori ilin por minimumigi la ĉirkaŭpoluadon, antaŭ redoni ilin al la natura medio, per akvopuriga procezo.

Kvazaŭpejzaĝa akvoretena baseno realigita en publika spaco en Stains

En la grandaj urboj de la disvolviĝintaj landoj, kloaksistemo ludas tiujn rolojn : la drenado de la fluakvoj okazas surface per strataj deflukanaloj, regule malpleniĝantaj en la subgrunda kloaka reto; la konstruaĵoj estas ligitaj al ĝi per tubreto, kio evitigas la surgrundiĝon de la uzitaj akvoj. Ankaŭ la necesejoj estas ligitaj al ĝi rekte kaj sifono evitas revenon de odoroj en la konstruaĵoj. Sed kloaka reto estas tre kosta investo, ĝia bontenado postulas ankaŭ homajn kaj aparatajn rimedojn; ĝi kondukas al granda akvokonsumado sen respondecigi la uzantojn; ĝiaj neeviteblaj likoj kontribuas al la poluado de la subgrundo.

Aliaj eblecoj ekzistas: aŭtonomaj sistemoj en nedensaj zonoj, kaj la simpligitaj kloakaj retoj aŭ je malgranda diametro ebligas redukti la investajn kaj bontenajn kostojn kaj la ŝarĝon de la puriga sistemo (transportante nur la likvan parton de la nigraj akvoj por la sistemoj je malgranda diametro). Fluakvoj povas resti surgrundaj se la deflukanaloj kaj la nekovritaj kanaloj estas adekvate faritaj.

Ekskrementoj[redakti | redakti fonton]

Latrino, plej komuna rimedo en la urboj de la disvolviĝintaj landoj por forigi ekskrementojn.

La forigo de ekskrementoj estas certe la ĉefa problemo en la hejmoj : se la ruboj kaj la uzitaj akvoj povas esti simple ĵetataj sur la stratoj kiam mankas administra sistemo, la neregata fekado estas grava fonto de malsanoj kaj de ĝenoj en la ĉiutaga vivo. Unicef kaj la Monda Sanorganizo (MSO) uzas la aliron al plibonigita latrino kiel indikilon de baza salubrigo[3], antaŭ konsideri la uzitajn akvojn kaj la solidajn rubojn.

Por urboplanado, la ĉefaj eblecoj por la ekskrementa administrado estas la surloka aŭ la fora forigo. La fora forigo konsistas en la ligado de la necesejoj aŭ al kloaka reto (kiu forigas kaj la solidojn kaj la likvaĵojn), aŭ al fekujego, kiu haltigas la solidojn kaj forigas la likvaĵojn. Tiuj du sistemoj bezonas grandan kvanton da akvo por funkcii : pli ol 25 litroj tage kaj persone[4]. Surloka forigo konsistas en la uzo de latrino situanta super kuvo enhavanta la fekojn kaj lasanta la likva parto trasorbiĝi en la grundo se la akvotavolo estas sufiĉe malproksime. La problemo de la malplenigo de kuvo restas.

La administrado de la ekskrementoj estas farebla ankaŭ ekologie per sekaj necesejoj, ebligantaj la reuzon de la kompoŝton ; se tiuj sistemoj iom post iom disvolviĝas, ilia akcepto restas malfacila, fronte al la ŝajna simpleco (vidata de la uzanto) de kloaka sistemo. Ĝis nun, malmultaj ekologiaj salubrigprogramoj estas faritaj je pli granda skalo ol eksperimenta projekto[5].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. UNICEF Sanitation Programming Handbook, vidi http://www.unicef.org.
  2. Sandy Cairncross et R. Feachem, Environmental Health Engineering in the Tropics, 1993, Wiley & Sons.
  3. angle Water and Sanitation Programme, Joint Monitoring Programme for Water Supply and Sanitation, disponebla rete.
  4. GHK Research and Training, Strategic Planning for Municipal Sanitation: A Guide (Part C3: Tools for Sanitation Choice), Londres, GHK Research and Training, 2000.
  5. Uno Winblad et Mayling Simpson-Hébert (éds.), Ecological Sanitation, 2a eldono, Stockholm Environment Institute, 2004, 147 p. (ISBN 91-88714-98-5).