Salva Kiir Mayardit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salva Kiir Mayardit
Persona informo
Salva Kiir Kuethpiny Mayardit
Naskiĝo 13-an de septembro 1951 (1951-09-13) (72-jaraĝa)
en Bahr el Ghazal,  Angl-Egipta Sudano
Religio katolikismo vd
Ŝtataneco Sud-SudanoSudano vd
Partio Liberiga Armeo de la Sudana Popolo vd
Familio
Edz(in)o Mary Ayen Mayardit vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
Aktiva en ĜubaoĤartumo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Salva Kiir Mayardit (naskiĝis iam en la regiono Gharb Bahr al-Ghazal en suda Sudano) estas sud-sudana ribelogvidanto kaj politikisto. Li iĝis en 2005 - post morto de John Garang — ĉefo de la pli frue ribela movado Liberiga Armeo de la Sudana Popolo (SPLA).

Kiel Garang, ankaŭ Salva Kiir apartenas al la popolo de dinkaoj, sed al alia klano. Li agadis fine de la 1960-aj jaroj ĝis fine de la ribelo en 1972 kiel oficiro. Post la armistico li iĝis oficiro de la sudana armeo. Li fondis kun John Garang en 1983 la Sudanan Popolliberigan Movadon (SPLM). Salva Kiir iĝas sekvajare gvidanto de SPLA kaj Garang iĝas la vic-gvidanto en SPLM.

La "Komandanto", kiel Salva Kiir-on nomis siaj homoj, rapidigis la interkonsenton kun la kartuma registaro, sed li volas la disiĝon de Sud-Sudano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]