Salvador Alvarado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salvador Alvarado

Salvador Alvarado Rubio (1880 - 1924) estis soldato kaj politikisto meksika, kiu partoprenis en la Meksika revolucio kiel generalo de la meksika armeo sub la komando de Venustiano Carranza. Li estis reganto de Jukatanio de 1915 ĝis 1917. La administra komunumo Salvador Alvarado en la federacia subŝtato Sinaloa, kie li naskiĝis, nun portas lian nomon.