Salvador Bacarisse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Salvador Bacarisse Chinoria (Madrido, 12-a de septembro de 1898Parizo, 5-a de aŭgusto de 1963) estis muzikisto kaj komponisto hispana.

Li studis en la Konservatorio de Madrido, ĉe Manuel Fernández Alberdi (piano) kaj Conrado del Campo (komponarto). Bacarisse estis membro de la Grupo de la Ok (fondita laŭ franca modelo de la grupo de Les Six por militi la konservatismon muzikan) kaj helpis la tiutempan muzikon kiel arta direktoro de la Unión Radio ĝis 1936. Kiam finis la Hispana Enlanda Milito, en 1939, Bacarisse ekziliĝis en Parizon, por eviti la diktaturon de Franco. Li estis membro de la Komunista Partio de Hispanio. De 1945 ĝis sia morto li laboris por la Radiodiffusion-Télévision Française kiel produktoro de programoj en la hispana.

Bacarisse komponis por piano, por ĉambromuziko, operojn (inklude Charlot [1933] kaj El tesoro de Boabdil, per kiu li ricevis premion de la franca radio en 1958), kaj orkestrajn verkojn, inter kiuj du koncertojn por piano kaj unu por violono.

Lia plej konata verko estas la Concertino para guitarra y orquesta en la menor, opus 72, komponita en 1957, laŭ stilo novromantika simila al tiu de la Concierto de Aranjuez de Joaquín Rodrigo (1940). Lia Fantasía andaluza estas mallonga peco ĵus akceptata en repertorio por harpo kaj orkestro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Christiane Heine. «Salvador Bacarisse», Grove Dictionary of Music and Musicians, ed. L. Macy (konsultita je 3-a de januaro de 2005), grovemusic.com (postulas subskribon) (en angla)
  • Enrique Franco. «Salvador Bacarisse», Grove Dictionary of Music and Musicians, ed. L. Macy (konsultita je 3-a de januaro de 2005), grovemusic.com (postulas subskribon) (en angla)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]