Salvadoria fazano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Salvadoria fazano
Salvadoria fazano, masklo ĉe bestoĝardeno de Bronkso
Salvadoria fazano, masklo ĉe bestoĝardeno de Bronkso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Lophura
Specio: L. inornata
Lophura inornata
(Salvadori, 1879)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Salvadoria fazano, Lophura inornata estas birdo de la genro Lophura, indiĝena de Indonezio pli precize en strizono de sudokcidenta Sumatro. Ĝi estis foje konsiderata samspecia kun la L. hoogerwerfi. Maskloj estas laŭvide morfologie nedistingeblaj, sed inoj montras distingajn morfologiajn diferencojn.

Ĝi troviĝas en la malaltaj sed ĉefe montaj pluvarbaroj de okcidenta Sumatro de 650 a 2,200 m super marnivelo kaj ĉefe super 800 aŭ 1,000. Ĝi estas konata ankaŭ kiel Sumatra fazano. La latina scienca nomo de la specio nome "inornata" signifas "senornama".

La masklo estas bluecnigra, mallongvosta kaj senkresta, kun tre etenda ruĝa haŭtaĵo ĉirkaŭokula kaj ĝis la bekobazo, irisoj ruĝecaj al helbrunaj kaj grizaj kruroj, dum la ino estas ruĝecbruna kun fajna hela strio en ĉiu plumo kaj malregula makuleco ĉefe sube kaj malhela vosto.

Masklo estas 44-58 cm longa, kun enverguro de 20-24 cm, dum ino estas 44-50 cm longa kun enverguro de 20-22 cm. Temas pri specio kun klara ekzemplo de seksa duformismo kaj laŭ grando kaj ĉefe laŭ plumarkoloro.

La voĉo esta sserio de klukaj alvokoj.

Estas du agnoskitaj subspecioj kiuj estas la jenaj:

  • Lophura inornata inornata en nordokcidenta Sumatro
  • Lophura inornata hoogerwerfi en norda Sumatro.

Tiu specio estas klasita kiel vundebla. En la Nacia Parko Kerinci Seblat, kie ĝi estis iom komuna, la nombroj malpliiĝas pro troa kaptado kaj ĉasado fare de lokanoj por akiri manĝon. Ŝajne tiu specio preferas unuarangajn praarbarojn, sed ili ĉeestas ankaŭ degraditajn (lignoproduktado) habitatojn proksimajn al unuarangaj praarbaroj. La populacio estas ĉirkaŭkalkulta je 2,500-10,000 individuoj. La populacitendenco ŝajne malpliiĝantas. La teritorio estas ĉirkaŭkalkulta je 34,000 km².

La Salvadoria fazano ricevis sian komunan nomon laŭ la itala ornitologo Tommaso Salvadori.

Referencoj

Eksteraj ligiloj