Salvatore Di Giacomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salvatore Di Giacomo
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1860 (1860-03-12)
en Napolo
Morto 5-an de aprilo 1934 (1934-04-05) (74-jaraĝa)
en Napolo
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio vd
Familio
Parencoj Gegè Di Giacomo vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • libretisto • scenaristodramaturgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Salvatore Di Giacomo (elparolu: salvaTOre diĜAkomo) (Napolo, 12-a de marto 1860 - Napolo, 5-a de aprilo 1934) estis itala poeto kaj verkisto, kiu ĉefe verkis en la napola.

Salvatore Di Giacomo (ĉ. 1900)

Vivo[redakti | redakti fonton]

Salvatore Di Giacomo naskiĝis en Napolo la 12-an de marto 1860 kaj estis la unua filo de la kuracisto Francesco Saverio Di Giacomo kaj de Patrizia Buongiorno. Laŭ la patra volo, post la liceo li ekstudis medicinon; li tamen ne ŝatis tiun fakon kaj lasis la universitaton sen kompletigi ĝin.

Baldaŭ li ekkunlaboris kun napola ĵurnalo, la Corriere del Mattino, skribante novelojn. Poste li kunlaboris kun aliaj ĵurnaloj. En 1884 (la saman jaron kiam bedaŭrinde lia patro mortis pro ĥolero) la eldonisto Tocco eldonis lian unuan kolekton de poeziaĵoj, Sonetti (= sonetoj).

Ekde 1893 li iĝis bibliotekisto en gravaj bibliotekoj, en 1902 li iĝis sekcia direktoro en la Nacia Biblioteko de Napolo kaj de 1925 ĝis 1932 li estis ties ĉefbibliotekisto.

Salvatore Di Giacomo mortis en Napolo la 5-an de aprilo 1934.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Salvatore Di Giacomo verkis multajn poeziaĵojn ĉefe en la napola. Por kelkaj, ekzemple A Marechiare (Ĉe Klara Maro) kaj Era de maggio (Estis en majo), la muzikistoj Tosti, Costa ktp kreis taŭgajn muzikojn, tiel ke ili iĝis famaj kantoj.

Siajn novelojn Di Giacomo kolektis en du volumoj, Nella vita (Dum la vivo, 1903) kaj Novelle napolitane (Napolaj noveloj, 1914).

Di Giacomo verkis ankaŭ teatraĵojn, el kiuj la plej fama estas Assunta Spina (nomo de la ĉefrolistino, 1909), bazita sur unu el liaj noveloj. Jam en 1915 Assunta Spina estis uzita por senparola filmo.

Aldone, Di Giacomo verkis ankaŭ historiajn librojn, inter kiuj Storia del teatro San Carlino (Historio de la teatro Sankta Karleto, 1891).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Salvatore Di Giacomo (itale). Liber Liber. Alirita 2018-04-05. Pluraj verkoj de Salvatore Di Giacomo en la origina napola teksto.
  • A.De Salvo (2018). Piano dum nokto. Esperanto-Vivo. Alirita 2018-04-05. Kelkaj poeziaĵoj de Salvatore Di Giacomo tradukitaj al Esperanto fare de pluraj esperantistoj.