Salzburg
| Salzburg | |||
| esperante: Salcburgo | |||
| urbo | |||
|
Salzburg
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Salzburg | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Federacia lando | Salcburgio | ||
| Montaro | Alpoj | ||
| Aŭtostradoj | A1, A8 | ||
| Memorindaĵoj |
9
|
||
| Konstruaĵo | Katedralo de Ruperto | ||
| Rivero | Salzach | ||
| Situo | Salzburg | ||
| - alteco | 424 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 47°48′00″N 13°02′00″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 47.8 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">47.8°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Plej alta punkto | Mönchsberg | ||
| - alteco | 540 m s. m. | ||
| Areo | 65,678 km² (6 567,8 ha) | ||
| Loĝantaro | 147 571 (13.06.2010) | ||
| Denseco | 2 246,89 loĝ./km² | ||
| Orogenenezo montariĝo |
Mönchsberg | ||
| Fondo | 696 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 5020 | ||
| Telefona antaŭkodo | +43 0662 | ||
| Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |||
| Nomo | Historic Centre of the City of Salzburg | ||
| Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | ||
| Jaro | 1996 (#20) | ||
| Numero | 784 | ||
| Regiono | Eŭropo | ||
| Kriterioj | ii, iv, vi | ||
| Specialaĵoj | Globoj de Mozart, Salzburgaj nokoj | ||
|
Situo enkadre de Aŭstrio
|
|||
| Retpaĝo: www.stadt-salzburg.at | |||
Salzburg (en Esperanto Salcburgo) estas urbo en Aŭstria okcidento. Ĝi havas 150.000 enloĝantojn kaj estas ĉefurbo de la federacia lando Salcburgio. La malnova urbo, de baroka arkitekturo, estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Wolfgang Amadeus Mozart naskiĝis en Salzburg.
En Salzburg ĉiujare en julio/aŭgusto okazas la Festivalo de Salcburgo, fama festivalo por opero, klasika muziko kaj teatro.
En la urbo Franz Christanell instruis en gimnazio, kaj Aŭstra Esperanto-Kongreso okazis tie iam en la frua 20-a jarcento.
Salzburg estis unu en la kandidatoj, kun Soĉi, Rusio (la elektita urbo) kaj PyeongChang, Sud-Koreio, por la Vintra Olimpiko 2014.
Senpene oni povus citi plurajn artistojn, kiuj laŭdis Salcburgon pro ĝia situo. Kio ĝenerala estas produkto de la fantazio, tion realiĝis ĉi-tie la naturo: pejzaĝo kaj arkitekturo jen unuiĝis en plena harmonio. La rivereto Salzach (Salcaĥ), fluanta tra la pordo de la alparo, premiĝas ankoraŭfoje - inter rokoj - al la nordo; kruta deklivo ne sekvas ĝin, sed verve kurbiĝas por fine reatingi la rivereton: en tiu mallarĝa valo kuŝas la malnova urbo. Rigardata de supre, la antikvaj epokoj estas kvazaŭ kaptitaj inter la Montetoj de la Monako (Mönchsberg) kaj de la Kapuĉeno (Kapuzinerberg). Sur la maldekstra riverbordo, en la direkto al la Monaka Monteto, la urbo havas la fizionomion de sidejo de eklezia princo: preĝejoj, palacoj, larĝaj placoj, monakejoj kun longaj vicoj da fenestroj, kvietaj kortegoj - sole en la direkto al la rivero amasiĝas la domoj de la burĝaro. Tute alian bildon oni havas sur la dekstra flanko de la rivero: la burĝa urbo ĉirkaŭas la Kapuĉenan Monteton, dume la gigantaj konstruaĵoj de la ekleziaprinca aspekto troviĝas je la periferio. Katedralo kaj Fortikaĵo estas simboloj de eklezia kaj de profanaj aŭtoritatoj, ĉar la princ-episkopoj kiel landestroj devis atenti ankaŭ la defendon de la teritorio. Duobla premado - la suprematio de ekleziaj propaĵoj kaj mallarĝeco diktita de la naturo devigis la burĝanojn, konstrui pli vertikale ol horizontale. En la mallarĝa, laŭvide mezepoka Grenstrateto (Gedreidegasse) staras la naskiĝdomo de Wolfgang Amadeus Mozart. En tiu ĉi urbo lia nomo estas pli populara ol la nomoj de ĝiaj kontruemaj regintoj.
Partneraj urboj [redakti]
Ekzistas partneraj rilatoj inter alie al la urbo
Esperantistoj [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
http://www.visit-salzburg.net
http://www.salzburg.info
Salzburg, monda kulturherdaĵo de UNESKO angle france

