Salzkammergut

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Salzkammergut

Salzkammergut estas regiono en Aŭstrio ĉe la norda rando de la Alpoj.

Historie ĝi estas la regiono ĉirkaŭ la urbo Bad Ischl karakterizita per salo-produktado kaj -eksportado (pro tio la nomo "salejo", "sala regiono"). Hodiaŭ "Salzkammergut" celas turisman regionon etendiĝantan de la urbo Salzburg ĝis la Almtal, de la valo de la rivero Vöckla ĝis la montara grupo Dachstein kaj la monto Grimming.

Salzkammergut estas karakterizita de la rivera sistemo de la Traun kun entute 76 grandaj kaj malgrandaj lagoj, ĝiaj montoj kaj la montoj ĉirkaŭantaj ĝin (Dachstein, Totes Gebirge und Höllengebirge). Ĝi estas rigardata kiel unu el la plej belaj partoj de la aŭstriaj Alpoj, kie situas multaj banlokoj ĝuantaj favoran klimaton.

Al la turisma regiono Salzkammergut hodiaŭ apartenas 54 komunumoj en tri federaciaj landoj de Aŭstrio. La plej granda parto (72%) apartenas al Supra Aŭstrio, 16%, la "Ausseerland", al Stirio, la plej malgranda parto (12%) al la federacia lando Salzburg (Salcburgio).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]