Sam Green

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sam Green

Sam GREEN [sem grin] estas filmreĝisoro de San-Francisko, Usono. Li specialiĝis pri dokumentfilmoj.

Lia filmo "The Weather Underground" estis nomumita por Oskar-premio en 2004. Liaj du plej novaj filmoj "Utopia in Four Movements" kaj "The Universal Language" amplekse pritraktas la internacian lingvon Esperanto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Green kreskis en East Lansing, Miĉigano. Li ricevis universitatan diplomon pri ĵurnalistiko en la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley, kie li studis dokumentfilmadon ĉe Marlon Riggs. Li nuntempe instruas filmadon ĉe la Arta Instituto de San-Francisko kaj la Universitato de San-Francisko.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Lia plej konata longa filmo nomata "The Weather Underground" fokusiĝis en la samnoma grupo de junaj radikaluloj, kiu fine de la 1960-aj jaroj kaj dum la 1970-aj jaroj provis perforte forigi la usonan registaron. La filmo premieris en 2003 en la Filmfestivalo de Sundance kaj estis nomumita por la Premioj de la Usona Filma Akademio en la kategorio de Dokumentaj Filmoj.[1]

"The Rainbow Man/John 3:16" enfokusigas la vivon de Rollen Stewart, kiu fariĝis fama dum la 1970-aj jaroj aperante antaŭ miloj de televidaj sportaj eventoj portante ĉielarke koloritan perukon. La filmo premieris ĉe la Festivalo de Sundance en 1997.

"Utopio en kvar movadoj" ('Utopia in four movements')[redakti | redakti fonton]

Lia plej nova dokumenta filmo estas "Utopio en kvar movadoj" (2010), kiu estis surscenigita dufoje ĉe la Festivalo de Sundance en la kategorio "Novaj Limoj". La prezento estas "viva" dokumentfilmo - Green mem sursceneje rakontas aldone al la filmo, kiun li prezentas, dum bando provizas samtempe parton de la filma muziko (la alia parto de la sono estas ludata de registraĵo).

Green prezentas kvar ekzemplojn de utopio. Unu el ili temas pri Esperanto, kiu laŭ la filmpriskribo estas farita por "fini militon kaj kulturan konflikton". La aliaj tri utopio-ekzemploj estas la preskaŭ komplete fiaskinta, laŭsurface plej granda aĉetcentro de la mondo en suda Ĉinio, kiu apenaŭ havas vendejojn aŭ klientojn, usona ekzilulo en Kubo, kiu plu optimismas, kaj la deziro meti skeletojn el amastombejoj en dignan ripozlokon[2].

Pri Esperanto prezentiĝas interalie filmetoj de Ludoviko Zamenhof kaj de Andreo Cseh instruanta en parko[3]. Kiel lingvoekzemplon la voĉo de Humphrey Tonkin recitas versojn el la poemo 'Somernokto' de Kalocsay, sed stumblas dum la prezento[4]. La reĝisoro diras pri Zamenhof, liaj ideoj kaj Esperanto hodiaŭ: "Zamenhof kredis, ke se ĉiu en la mondo parolus komunan neŭtralan lingvon, ne plu estus milito kaj kultura konflikto. Kvankam tio eble ŝajnas naiva al ni hodiaŭ, plu estas tutmonda movado de homoj, kiuj parolas Esperanton kaj kredas je ĝiaj idealoj."[5] Dum vizito ĉe UK en Japanio (2007) oni filmis kelkajn Esperanto-parolantojn; unu el ili rigardas en la kameraon nur post atentigo kaj alia ridetas nur petite tion fari; tria malsukcesas dum ĵonglado kaj monociklado[6]. Pri la historio de Esperanto la reĝisoro diras, ke "dum la frua 20-a jarcento estis pli ol cent mil Esperanto-parolantoj"[7]; informo pri la hodiaŭa nombro de parolantoj ne aperas en la filmo. La filmo prezentas multajn nigra-blankajn fotojn kun Esperanto-grupoj de dekoj aŭ centoj da homoj de antaŭ la dua mondmilito, dum el la nuntempo oni vidas nur unu ĝis tri homojn samtempe. Pri la fina venko la reĝisoro diras: "Dum tiu tempo oni eĉ parolis pri io nomata la 'fina venko' (aŭ 'the final victory'). Kion je la infero ili pensadis?!"[8]. Poste la filmo prezentas bildojn de la teknika evoluo en la komenco de la 20-a jarcento kaj la reĝisoro komentas, ke "en tiu ĉi kunteksto Esperanto havis ian sencon"[9].

La filmo ricevis asiston i.a. de ELNA kaj ESF[10].

Prijuĝo[redakti | redakti fonton]

La akcepto de la filmo en Esperantujo estas varia. Neil Blonstein notas: "Eble jam venis la tempon danki (al) Sam Green, la reĝisoro." Henri Masson skribas: "Ĝojige! Vere originala prezentmaniero."[11] Kontraste Brian Barker komentis jam en februaro 2010: "Mi estis vere ĉagrena vidi la aserton de Sam Green en lia "Utopia in Four Movements", ke Esperanto malsukcesis, ĉar tio estas malvera."[12] Aliaj Esperanto-parolantoj ne ŝatas la prezenton de Esperanto kiel utopio.

"The Universal Language"[redakti | redakti fonton]

"The Universal Language" (La Universala Lingvo), produktita en 2011, estas 30-minuta filmo kaj spuras la historion de Esperanto kaj estas portreto de la hodiaŭa Esperanto-movado. En ĝi, Green kunplektas intervjuojn kaj portretojn: kiujn li filmis ĉe pluraj lastatempaj Universalaj Kongresoj kun trezoro da neniam viditaj arĥivaj bildoj pri Zamenhof kaj la frua Esperanto-movado. La filmo ankaŭ inkluzivas intervjuojn kun Humphrey Tonkin, lingvisto Arika Okrent kaj aliaj.

Filmolisto[redakti | redakti fonton]

  • The Universal Language (2011)
  • (Commissioned) Portrait of Las Vegas (2011)
  • Utopia in Four Movements, directed with Dave Cerf, (2010)
  • Utopia, Part 3: The World's Largest Shopping Mall, co-directed with Carrie Lozano (2009)[13]
  • Clear Glasses (2008)
  • Lot 63, Grave C (2006)
  • N-Judah 5:30 (2004)
  • The Weather Underground (2003)
  • Pie Fight '69 (2000)
  • The Fabulous Stains: Behind the Movie (1999)
  • The Rainbow Man/John 3:16 (1997)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [http://www.newsroom.ucr.edu/cgi-bin/display.cgi?id=985 (angle).
  2. [1] Filmpriskribo
  3. Filmo 7:37 - 8:02
  4. Filmo 1:35 - 2:02
  5. "Zamenhof believed that if everyone in the world spoke a common neutral language, there'll be no more war, cultural conflict. Although this might seem naive to us today, there is still a worldwide movement of people who speak Esperanto and believe in its ideals." Filmo 2:02 - 2:18
  6. Filmo 3:10 - 3:15 kaj 3:35 - 4:06
  7. 5:15 - 5:19
  8. During this time there was even talk of something called the 'fina venko' or the final victory, the day when the last non-Esperanto speaker would finally learn the language. What the hell were they thinking! Filmo 6:04 - 6:19
  9. "In this context Esperanto made some sense." 7:25 - 7:27
  10. UEA
  11. Sendolisto Reago
  12. "I was really angry to see the claim by Sam Green in his "Utopia in Four Movements" that Esperanto had failed, as this is untrue."Independent Filmmaker Project
  13. 2009 Sundance Festival catalog

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]