Samantha Smith

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Samantha Smith [saMENta smis] (29-a de junio 197225-a de aŭgusto 1985) estis usona mezlernejanino el la subŝtato Majno, kiu iĝis tutmonde konata pro la letero, kiun ŝi skribis al la ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Sovetunio Jurij Andropov en la tempo, kiam la Malvarma milito estis en sia plejo.

Iam Samantha vidis kovrilon de revuo «Time Magazine», sur kiu estis nova gvidanto de Sovetunio Andropov. La revuo komentis, ke la nova gvidanto estas tre danĝera persono, kies regado aparte endanĝerigas sekurecon de Usono. Tiam Samantha demandis sian patrinon: "Se ĉiuj tiel timas Andropov-on, kial oni ne skribas al li leteron kun rekta demando, ĉu li planas ekmiliti?" La patrino ŝerce respondis: "Nu skribu mem". Samantha skribis.

Letero de Samantha

Estimata sinjoro Andropov!
Mi nomiĝas Samantha Smith. Mi estas dekjaraĝa. Mi gratulas vin okaze de la nova enposteniĝo. Mi estas tre maltrankviligita pri tio, ĉu komenciĝos nuklea milito inter Sovetunio kaj Usono. Ĉu vi estas por la milito aŭ ne? Se vi estas kontraŭ, bonvolu rakonti, kiel vi planas ne allasi militon? Vi certe ne devas respondi al tiu demando, sed mi volus scii, kial vi volas konkeri la tutan mondon aŭ almenaŭ nian landon. Dio kreis la teron por ke ni povus ĉiuj kune vivi en paco kaj ne militi.
Sincere via,
Samantha Smith

Vojaĝo al Sovetunio

Andropov respondis al letero de Samantha per propono viziti Sovetunion: "Mi invitas vin, se viaj gepatroj permesos, veni al nia lando, plej bone somere. Vi konatiĝos kun nia lando, renkontos samaĝulojn, vizitos la internacian infanan ripozejon Artek ĉe la marbordo. Vi certiĝos mem: en Sovetunio ĉiuj estas por paco kaj amikeco inter popoloj".

Jen la plena respondo de Andropov:

"Kara Samantha!

Mi ricevis vian leteron, samkiel multajn aliajn, venantajn al mi dum ĉi tiuj tagoj el via lando kaj aliaj landoj de la mondo. Al mi ŝajnas - mi juĝas laŭ la letero - ke vi estas kuraĝa kaj honesta knabino, simila al Becky - amikino de Tom Soyer el la fama libro de via sampatrujano Mark Twain. Tiun libron konas kaj ŝategas en nia lando tuta infanaro.

Vi skribas, ke vi estas tre manltrankvila, ĉu ne okazos nuklea milito inter du niaj landoj. Kaj vi demandas, ĉu ni faras ion por ne lasi la militon eksplodi.

Via demando estas la plej grava el tiuj, kiuj maltrankviligas ĉiun homon. Mi respondu al ĝi serioze kaj honeste.

Jes, Samantha, ni en Sovet-Unio penas fari kaj faras ĉion, por ke ne estu milito inter niaj landoj kaj ĝenerale ne estu militoj sur la Tero. Tion volas ĉiu sovetia homo. Pri tio instruis nin la granda fondinto de nia ŝtato Vladimir Lenin.

Sovetiaj homoj tre bone scias, kiom terura kaj detrua estas milito. Antaŭ 42 jaroj nazia Germanio, aspirante tutmondan hegemonion, atakis nian landon, forbruligis kaj ruinigis multajn milojn da niaj urboj kaj vilaĝoj, murdis milionojn da sovetiaj viroj, virinoj kaj infanoj.

En tiu milito, kiu finiĝis per nia venko, ni estis en la unio kun Usono, ni kune batalis por liberigi de naziaj okupantoj multajn popolojn. Mi esperas, ke vi konas tion laŭ lecionoj de historio en lernejo. Kaj hodiaŭ ni tre volas vivi en paco, komerci kaj kunlabori kun ĉiuj niaj najbaroj sur la terglobo - kaj kun la malproksimaj, kaj kun la proksimaj. Kaj, certe, ankaŭ kun tiu granda lando, kiel Usono.

Kaj Usono, kaj ni havas nuklean armilon - teruran armilon, kiu povas unumomente mortigi milionojn da homoj. Sed ni ne volas, ke ĝi iam estu aplikita. Nome tial Sovet-Unio solene deklaris al la tuta mondo, ke neniam - neniam! - ĝi unua aplikos la nuklean armilon kontraŭ iu ajn lando, kaj entute ni proponas ĉesigi ĝian pluan produktadon kaj komenci neniigi tutan ĝian provizon sur la Tero.

Al mi ŝajnas, ke ĉi tio estas sufiĉa respondo al via dua demando: "Kial vi volas konkeri la tutan mondon aŭ almenaŭ Usonon?" Ion similan ni tute ne volas. Neniu en nia grandega kaj belega lando: nek laborantoj kaj kamparanoj, nek verkistoj kaj kuracistoj, nek plenkreskuloj kaj infanoj, nek registaranoj volas nek grandan, nek "malgrandan" militon.

Ni volas pacon - ni havas jam multon por fari: kreskigi panon, konstrui kaj inventi, verki librojn kaj navigi en la kosmo. Ni volas pacon por ni kaj por ĉiuj popoloj de la planedo. Por niaj infanoj kaj por vi, Samantha.

Mi invitas vin, se viaj gepatroj permesos, veni al nia lando, plej bone somere. Vi konatiĝos kun nia lando, renkontos samaĝulojn, vizitos la internacian infanan ripozejon Artek ĉe la marbordo. Vi certiĝos mem: en Sovetunio ĉiuj estas por paco kaj amikeco inter popoloj.

Dankon pro via letero. Mi deziras al vi ĉion plej bonan.

Ju. Andropov"

Samantha kun la gepatroj ekvojaĝis al Sovetunio la 7-an de julio 1983. Ili pasigis en soveta ŝtato du semajnojn. Dum tiu tempo la "ambasadoro de bona volo", kiel oni nomas Samantha-n, vizitis Moskvon, Leningradon kaj la ĉefan pioniran ripozejon "Artek" en Krimeo. Kvankam grave malsana Andropov ne renkontiĝis kun Samantha persone, ili parolis per telefono.

La amaskomunikiloj de Sovetunio, Usono kaj la tuta mondo atentis ĉiun paŝon de Samantha. Antaŭ sia forflugo la 22-an de julio Samantha ridetis al televidaj kameraoj kaj kriis ruse: «Будем жить!» ("Ni vivu!"). En sia libro "Mia vojaĝo al USSR" Samantha konkludis: "Ili estas samaj, kiel ni".

Morto de Samantha

Samantha Smith mortis en aviada katastrofo la 25-an de aŭgusto 1985. Ŝi revenis kun la patro el Britio, kiam pro malbona videbleco ilia malgranda dumotora aviadilo kraŝis mistrafinte la strion. Neniu el la ok pasaĝeroj travivis tiun falon.

Multaj penis ligi morton de la mondfama infano al agado de sekurecservoj, tamen la esploro montris, ke plej verŝajne kulpis la piloto. Tion pruvas ankaŭ la konsidero, ke tiutempe neniu el la du ŝtatoj profitis de ŝia morto.

Omaĝe al Samantha en la kortoj de kelkaj sovetiaj mezlernejoj oni plantis arbetojn, kiuj nun estas jam maturaj arboj.

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:Link FA Ŝablono:Link GA