Samarkando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Samarkando
uzbeke: Samarqand
urbo
Registan square2014.JPG
Vido al Registan
Samarkand city coa.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Samarqand
Lando Flago de Uzbekio  Uzbekio
Provinco Samarkanda provinco
Historiaj regionoj
Memorindaĵoj
Rivero Zarevŝan
Situo Samarkando
 - alteco 702 m s. m.
 - koordinatoj 39°39′15″N 66°57′35″E  /  39.65417°N, 66.95972°O / 39.65417; 66.95972 (Samarkando)
Areo 108,0 km² (10 800 ha)
Loĝantaro 596 300 (2009)
 - de aglomeraĵo 643 970
 - de metropolo 708 000
Denseco 5 521,3 loĝ./km²
Fondo 700 a.K.
Horzono GMT (UTC+5)
Poŝtkodo 140100
Tel. antaŭkodo +998 66
Aŭtokodoj en Uzbekio 30 A (030-039)AA
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo Historia centro kun moskeoj kaj madrasoj
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 2001 (#25)
Numero 603
Regiono Azio-Pacifiko
Kriterioj i, ii, iv
Situo enkadre de Uzbekio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Uzbekio
Situo enkadre de Azio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Azio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Samarkand
Retpaĝo: www.samarkand.info
Samarkanda teksaĵvendisto, foto de Sergei Mikhailovich Prokudin-Gorskii inter 1905 kaj 1915

Samarkando (uzbeke: Samarqand); ankaŭ konata internacie kiel Samarkand) estas urbo en Uzbekio, ĉefurbo de la provinco samnoma. Ĝi estas fama pro sia arkitekturo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Samarkando estas tre malnova urbo, kiun oni fondis antaŭ preskaŭ 3 mil jaroj. Aleksandro la Granda konkeris la urbon en la jaro -329. Grekoj nomis ĝin "Marakanda". En tiu tempo kaj ankaŭ poste Samarkando estis grava urbo de la vojo de silko de Ĉinio al la okcidento.

En la frua islama epoko ekde la 7-a jarcento la urbo prosperis ĝis la detruo fare de Ĝingis-Ĥano en la jaro 1220. En la 14-a jarcento Tamerlano igis Samarkandon ĉefurbo de sia granda imperio.

En 1868 Samarkando iĝis parto de la Rusia Imperio kaj de 1925 ĝis 1930 ĝi estis ĉefurbo de la Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko.

Heraldiko[redakti | redakti fonton]

Zaza

La blazono de Samarkando bildiĝas tradicie sur rondforma ŝildo.
Oni povas ĝin priskribi tiel (sen la koloroj, nekonataj) : kunflugila leopardo, superigita de sepbranĉa stelo, kaj subigita de ondumita trabo.
La ondumita trabo verŝajne bildigas riveron Zeravshan.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Afrosiab[redakti | redakti fonton]

Afrosiab estas la loko norde de la urbo, kie situis la antikva Samarkando. Ĉi tie oni povas vidi grandegan aron de senvivaj montetoj, kiuj kaŝas multajn enigmojn. Antaŭe ĉi tie bolis vivo, prosperis komerco, metioj kaj artoj. Tiutempe oni uzis kiel tradician konstrumaterialon miksitan kaj densigitan argilon kaj nebakitajn brikojn, kiuj estas uzataj en la regiono ankoraŭ nun, ĉar argilo bone ŝirmas la domojn kontraŭ sufoka varmego somere kaj samtempe ebligas konservi varmon dum frostaj vintroj.

Aparte vidindas pentroarto de la 6-a kaj 7-a jarcentoj, malkovrita en la palaco de la reganto de Samarkando, kiu estas dekorita per skulptaĵoj, ĉizita alabastro kaj pentraĵoj. Sur unu el la konserviĝintaj fragmentoj oni povas vidi riĉan karavanon, ĉekape de kiu marŝas blanka elefanto, ornamita per dorsotuko kaj portanta sur sia dorso princinon. Ŝi estas akompanata de servistino. Postsekvas rajdistinoj sur diverskoloraj ĉevaloj, viroj sur unuĝibaj kameloj, maljunulo kaj ĉevalrajdanto. Samloke videblas ĉevalaro kaj cignosimilaj birdoj.

Uzante limigitan nombron de koloroj, ĉefe ruĝan, blankan, bluan kaj brunan, pentristoj de Afrosiab kreis pentraĵojn, sur kiuj la historia realaĵo intime interplektiĝas kun fikcio. Pri la alta nivelo de kulturevoluo en Afrosiab atestas ankaŭ alia interesa trovaĵo – unika ŝaka kompleto (kun ĉiuj ŝakfiguroj!) el eburo, kiun fakuloj konsideras unu el la plej antikvaj tutmonde.

La maŭzoleo Gur-Emir[redakti | redakti fonton]

Gur-Emir estas la tombo, en kiu estas enterigita Amir Temur, liaj filoj kaj nepoj. La blua kupolo de la maŭzoleo altas je 12,5 metroj kaj nombras 64 nervurojn. La diametro de la kupolo ampleksas 15 metrojn. Oni komparas ĝin kun tulipo, kuniginta siajn petalojn. „Se la ĉielo malaperos, la kupolo de Gur-Emir anstataŭos ĝin”, oni diris pri la maŭzoleo. Turkiz-kolora glazuro faras ĝin ege bela vidaĵo precipe surfone de la helblua ĉielo de Samarkando.

La tombojn, inter kiuj konturiĝas bela nefrita tomboŝtono de Temur, ĉirkaŭas aĵura marmora krado. Ĉi tie oni enterigis ankaŭ la filojn de Temur – Ŝahruh kaj Miranŝah, lian nepon Ulugbek, la spiritan mentoron Mir Sejid Bereke kaj aliajn. Sub la ĉefa halo estas kripto kun la tomboj, estigitaj dum la tempoj de Ŝahruh kaj Ulugbek. En la halo de la maŭzoleo ĉiuj tomboj estas kopiitaj je sarkofagoj el marmoro.

En la 20-a jarcento la maŭzoleo de Gur-Emir estis plurfoje restaŭrita, ĉefe lige kun la celebrado de la 660-jara jubileo de Amir Temur, okazinta en 1996 sub la aŭspicioj de Unesko.

La placo Registan[redakti | redakti fonton]

Madrasa Sher Dor, placo Registán, Uzbekio

Antikva forumo de Samarkando, modelo de urboplanado en mezepoka Oriento, estas la placo Registan. Dum la epoko de Temur ĉi tie troviĝis centra bazaro, al kiu gvidis ses ĉefaj stratoj. Poste dum la regado de Ulugbek la placo akiris solen-oficialan funkcion. Sur ĝi okazis militistaj paradoj, oni anoncis ukazojn, plenumis publikajn ekzekutojn. En la 15-a kaj 16-a jarcentoj sur la placo estis konstruitaj karavan-serajloj, moskeoj, medreseoj (islamaj lernejoj).

En la jaroj 1417 xis 1420 nepo de Temur, Ulugbek, reganto kaj sciencisto, fondis universitaton, kiu estas konata kiel la medreseo de Ulugbek. Ĉi tie oni instruis ne nur teologion, sed ankaŭ matematikon, astronomion, filozofion kaj retorikon. Tiutempe Samarkando akiris famon de unu el la plej elstaraj centroj de scienco kaj kulturo.

La medreseo de Ulugbek frontas la placon per majesta portalo kun ogivo. Ĉe la anguloj staras minaretoj pli ol 30 metrojn altaj. Mozaika panelo super la enireja arko estas dekorita per stiligitaj ornamaĵoj geometriaj. Malantaŭ la portalo situas kvadratforma interna korto (30 m x 30 m), kiu inkluzivas moskeon, lernoĉambrojn kaj kelojn, en kiuj loĝis studentoj. La medreseo estis unu el la plej bonaj ekleziaj universitatoj de islama Oriento en la 15-a jarcento. Ulugbek mem lekciis en ĝi kaj gvidis disputojn kun studentoj kaj sciencistoj.

Vidalvide al la medreseo de Ulugbek, spegule ripetante ĝian ĉefan fasadon, altiĝas la medreseo Ŝer-Dor (1619-1636), konstruita sur la placo laŭ ordono de Jalangtuŝ Bahodur Bij. Arkitekto de la medreseo estis Abul Ĝabbar, kaj pentristo estis Muhammad Abbas. Ege belas la ornamo de la plata portala arko kun nigrahara radianta suno homvizaĝa kaj tigro-aspekta leono, postkuranta blankan damaon. Tiu ĉi dekoro fakte donis la nomon al la medreseo Ŝer-Dor, kio signifas havanta leonojn.

Dek jarojn poste, kvazaŭ por kunigi la du medreseojn, Jalangtuŝ Bahodur Bij ordonis konstrui inter ili mirigan laŭ ties luksa dekoro medreseon Tilla-Kari (1646-1660). Tiel ekestis la unika arkitektura ensemblo Registan. Krom ĝia ĉefa destino – loko por edukado de studentoj, Tilla-Kari rolis ankaŭ kiel moskeo. Ĝi havas duetaĝan fasadon, vastan korton kun kvar galerioj kaj studentaj loĝĉambroj. En la okcidenta parto de la korto situas la moskeo, kies ĉefa halo estas riĉe orumita. De ĝi devenas la nomo de la medreseo „Tilla-Kari” (kovrita per oro). La tuto de la tri medreseoj estas unika ekzemplo de urba konstruarto kaj arkitektura planado de ĉefa urba placo. Vespere ĉi tie multas turistoj kaj urbanoj, kiuj venas ĉi tien ĝui la mirindan vidaĵon kaj rigardi originalan lumsonan spektaklon, La koro de Samarkando. En ĝi sonas nacia muziko, la placo estas varie lumigata per diverskoloraj lumĵetiloj. Registan kvazaŭ reviviĝas kaj la monumentoj mem plenvoĉe „rakontas” pri si kaj pri la longa kaj drameca historio de Samarkando.

Bibi-Ĥanim: la moskeo de Temur[redakti | redakti fonton]

La vendreda moskeo de Temur estis unu el ĉefaj arkitekturaj objektoj en la urboj. Tiutempe en la arkitekturo de Centra Azio formiĝis monumenta parad-stilo. Pri tio ĉi klare atestas la surskribo sur la portalo de Ak-Saraj, palaco de Temur en la urbo Ŝahrisabz: „Se vi dubas pri nia majesteco, rigardu niajn konstruaĵojn”.

En la 14-a jarcento oni konstruis la unuan moskeon en la citadelo apud Afrosiab. Por plezurigi Dion, Temur decidis konstruigi novan, grandan moskeon en monumentaj formoj. Lin inspiris moskeo, kiun li vidis dum sia militiro al Hindio en 1399. Tial arkitektoj ricevis la ordonon projekti la moskeon kun pli majesta kaj pli riĉa dekoracio. Temur donacis trezorojn, alportitajn el Hindio, kaj ankaŭ elefantojn, kiuj estis uzataj por transporto de ŝtonoj por paneloj kaj por pli ol 400 ŝton-kolonoj. La moskeo estis finkonstruita en 1403-1404. Ĉiuvendrede ĉi tie kolektiĝis la tuta vira loĝantaro de la urbo. La enirejo de la moskeo estas monumenta portalo 36 metrojn alta kaj 46 metrojn larĝa, kiu kondukis al vasta korto (54 m x 76 m). La kupolo de Bibi-Ĥanim ĉiam mirigis la samtempulojn pro sia majesteco kaj alteco. Ĝuste pri ĝi oni skribis: „La kupolo (de la moskeo) estus unika, se la ĉielo ne estus ĝia kopio; ties arko estus ununura, se la Lakta Vojo ne estus ĝia parulo”.

Siatempe Bibi-Ĥanim estis la plej granda moskeo en Centra Azio kaj unu el la plej grandaj en la islama mondo. Ĝiaj muroj atingas longon de 167 metroj, kaj la larĝo de la konstruaĵo ampleksas 109 metrojn.

La arkitektura ensemblo Ŝahi-Zinda[redakti | redakti fonton]

Shakh-i-Zindeh (strato de la tomboj) en Samarkando, komence de la 20-a jarcento

Post la mongola invado en la 13-a jarcento kaj detruo de Samarkando la urbo movis sin malsupren. Ĝuste tiam sur la suda deklivo de Afrosiab aperis la ĉeno de maŭzoleoj, kiuj formas la nekropolan ensemblon Ŝahi-Zinda, unikan en la islama Oriento. La ensemblo formiĝis dum preskaŭ naŭ jarcentoj, kaj nuntempe ĝi inkluzivas pli ol 20 diverstempajn konstruaĵojn. La unuaj datiĝas de la 11-a kaj 12-a jarcentoj, sed el ili konserviĝis nur la fundamentoj (fragmentoj de muroj kaj kriptoj).

La arkitektura ensemblo ekestis sur la loko de adorejo, kie laŭlegende estas enterigita Kusam ibn Abbas, kunaganto kaj kuzo de la profeto Mahometo. Kusam estis unu el la unuaj misiistoj de islamo en Centra Azio. La nomo „Ŝahi-Zinda” (viva caro) estas ligita kun la popola legendo pri paganaj triboj, atakintaj la regimenton de Kusam dum la preĝo, kiu laŭ preskriboj de islamo neniam devas esti interrompata. Oni mortigis ĉiujn kaj senkapigis Kusam, tamen laŭ legendo li prenis sian kapon en siajn manojn kaj descendis en puton, kiu neatendite aperis antaŭ li. Onidire li pluvivas en paradizo. La ŝtuparforma ceramika tomboŝtono de Kusam ibn Abbas havas kvar tavolojn, kovritajn per reliefaj majolikaj kaheloj kun tre riĉa plant-ornamo. Sur la randoj de la tomboŝtono videblas orumitaj skribaĵoj el la Korano kaj mallongaj instruaj frazoj pri la agoj kaj eldiroj de la profeto Mahometo (hadisoj). Super la pordo de la maŭzoleo legeblas: „La pordego al paradizo estas malfermita al ĉiuj homoj”.

Ŝahi-Zinda fakte estas kreaĵo de la arkitektura skolo de Samarkando kaj Centra Azio dum ties formiĝo kaj evoluo.

La maŭzoleo de Hoĝa Danijar[redakti | redakti fonton]

La maŭzoleo de Hoĝa Danijar estas unu el la plej gravaj kultlokoj en Samarkando. Gravas, ke ĝi estas egale respektata de islamanoj, kristanoj kaj hebreoj. Danijar, Daniil, Daniel estas la nomoj de tiu sanktulo. La saĝeco de Danielo estas traktata kiel dia donaco pro pieco.

Onidire liaj restaĵoj estis alportitaj kun granda honoro al Samarkando laŭ ordono de Amir Temur, por ke la urbo iĝu grava religia centro. Kiam la karavano el 50 kameloj alproksimiĝis al la urbo, neatendite ili ĉiuj haltis ĉe la bordo de la rivero Sijob. Oni konsideris tion kiel bonan signon kaj tie enterigis la restaĵojn de la sanktulo. Post la enterigo sur la sama loko ekŝprucis akvofonto. La samarkandanoj uzas ĝian akvon ĝis nun, kredante je ties saniga forto. Interne de la maŭzoleo videblas la 18-metra tombo de Hoĝa Danijar, pri kies longeco cirkulas diversaj legendoj ...

La observatorio de Ulugbek[redakti | redakti fonton]

Cikonioj sur la Ulugh Beg Madrasa en Samarkando, ĉ. 1912

Mirzo Ulugbek (kies vera nomo estas Muhammad Taragaj, 1394-1449) famiĝis ne nur kiel la kreinto de astronomia skolo en Samarkando, sed ankaŭ kiel la fondinto de la observatorio, en kiu laboris talentaj astronomoj kiel Kazi-Zade Rumi, Gijasuddin Ĝemŝid, Ali Kuŝĉi kaj aliaj. En 1428-1429 oni konstruis la majestan observatorion, en kiu Ulugbek sukcesis instali tiutempe la plej modernajn instrumentojn. Kiel skribis Zahiriddin Babur, „sur la altaĵo Kuhak Mirzo Ulugbek konstruigis altegan konstruaĵon de la observatorio por kompilado de la astronomiaj tabeloj”. Laŭ Babur ĝi estis trietaĝa cilindroforma konstruaĵo, kovrita per belegaj kaheloj. Ĝia diametro ampleksis 46 metrojn, ĝi altis ne malpli ol 30 metrojn kaj enhavis grandiozan instrumenton – marmoran sekstanton, per kiu oni observis la sunon, lunon kaj planedojn.

Elstara atingo de samarkandaj astronomoj sub la gvido de Ulugbek estis la de ili kompilita stela katalogo Ziĝi Guragani (1437), kiu estas konata kiel stelaj tabeloj de Ulugbek. Ulugbek mem skribis: „Ĉio, kion observoj kaj sperto eksciis pri la movado de la planedoj, estas transdonita por konservo al tiu ĉi libro”. En la verko oni resumis la bazon de astronomiaj esploroj, faritaj de la orientaj sciencistoj dum multaj jarcentoj. Ties ĉefa valoro konsistas en tio, ke en la verko estas determinitaj la koordinatoj de 1018 steloj. Ulugbek ankaŭ malkovris proksimume 200 antaŭe nekonatajn stelojn. Dum kelkaj jarcentoj la tabeloj estis nesupereblaj laŭ precizeco.


Samarkando kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Internacia muzeo de paco kaj solidaro[redakti | redakti fonton]

La internacia muzeo de paco kaj solidaro estis fondita en la 1980-aj jaroj de Anatoly Ionesov, loka esperantisto, en Samarkando. Ĝi ricevis la honoran titolon "popola muzeo" de la uzbeka ministro pri kulturo.[1]

La muzeo estas membro de la internacia packabineto en Ĝenevo, Svislando kaj de la internacia reto de pacmuzeoj.

Esperanta beletro[redakti | redakti fonton]

Kune kun vi, Samarkand'
danke al plurjarmila fundamento
de hom’ al homo ŝtona monumento
amstarigita en la luma land’
dum junece floradas ĝojgirland’
laŭ la vol’ de l’ ĉiea elemento
por ke plu vivu espersentimento
estas agrable al ĉi voĉa skand’
ĉeesti kune kun vi samarkand’
Fra.Gaeta (Aperis en La KancerKliniko N°122, 2007, kovrilpaĝe sub ĝenerala titolo: "Samarkando, la 2750a jubilea jaro")

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.