Sambro
El Vikipedio
(Alidirektita el Sambre)
| Sambro | |
|---|---|
| La Sambro ĉe la vilaĝo Merbes-le-Château | |
| Longeco | 190 km |
| Alteco de la fonto | 210 m |
| Meznombra trafluo | ... m³/s |
| Akvokolekta areo | 2740 km² |
| Alfluantoj | en Belgio |
| Alfluas al | la rivero Mozo |
| Alteco de la enfluejo | 0 m |
| Rivero en Eŭropo | |
La Sambro (france: Sambre, nederlande: Samber) estas rivero fluanta en Francio (Maubeuge) kaj Belgio (Charleroi, Jemeppe-sur Sambre; ĝi enfluas la Mozon en Namur.
La fonto de la rivero estas en Francio, ĉe Le Nouvion-en-Thiérache (Aisne). La plej granda franca urbo laŭ la rivero estas Maubeuge.
La Sambro estas grandparte kanaligita inter 1825 kaj 1839 kaj sur la rivero estas do multe da kluzoj. La urbeto Thuin en Henegovio en la 19-a jarcento iĝis grava centro de rivera navigado.
Flankaj riveroj [redakti]
Nomoj de komunumoj kiuj riferencas al la rivero [redakti]
- en Aisne: Bergues-sur-Sambre
- en Nord: Beaurepaire-sur-Sambre, Boussières-sur-Sambre, Catillon-sur-Sambre, Noyelles-sur-Sambre, Pont-sur-Sambre
- en Valonio: Jemeppe-sur-Sambre kaj Sambreville; lokoj kiuj ne estas komunumoj: Solre-sur-Sambre, Montignies-sur-Sambre, Monceau-sur-Sambre, Moustier-sur-Sambre, Ham-sur-Sambre, Velaine-sur-Sambre