Sameoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sameo)
Saltu al: navigado, serĉo
La loĝareo de la Sameoj
Du Sameoj en tradiciaj vestoj
Samea familio en Norvegio (1900)

La Sameoj (Samee Sámi) estas la indiĝenaj loĝantoj de Norda Kaloto, troviĝantaj tie jam en prahistorio. Ili ankaŭ nomiĝas "laponoj", sed tiu vorto estas foje konsiderata malrespekta kaj evitinda. Hodiaŭ Sameoj ĉefe loĝas en Finnmark kaj Troms (Norvegio), Norrland (Svedio), Lappi (Finnlando) kaj Kola duoninsulo (Rusio). Ankaŭ loĝas kelkaj en Nordland kaj Trøndelag (Norvegio). Oni kalkulas ke ekzistas inter 50 mil kaj 100 mil Sameoj, kun plejofta kalkulo je 85 000 Sameoj, el tiuj ĉirkaŭ duono loĝanta en Norvegio. La due plej grandan Samean enloĝantaron havas Svedio, dum nur etaj grupoj ankoraŭ vivas en Finnlando kaj Rusio. La tutan areon parte enloĝatan de Sameoj oni kelkfoje nomas Sameio. Ĝi samgrandas kiel Svedio.

La Sameoj parolas Sameajn lingvojn, kiuj estas Finn-ugraj kaj parencaj al la Finna.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la frua ŝtonepoko, 1100 - 500 antaŭ Kristo, registreblas klara kontrasto inter du malsamaj kulturo-socioj, en meza kaj norda Nordio, respektive. La nordaj loĝantoj elmontras sciojn kaj kulturon similajn al tiuj pli oriente (la tielnomata "kulturo Anajino", kun armiloj kaj instrumentoj el bronzo kaj fero), kaj unikan asbest-ceramikan arton. Verŝajne la kulturo Anajino lanĉis la ferepokon en Nordion, kaj ĝis la 17-a jarcento kelkaj homoj laŭdire scipovis identigi montojn kun valoraj metaloj. Tion oni ankaŭ konsideras la eko de la Samea kulturo, sed necesas pliaj esploroj.

La unuan fojon Sameoj menciitis skribe, estis en la libro Germania de Tacitus, jaro 98 post Kristo. Li nomis ilin fenni, vorto parenca al nia finna.

Skribo de Jordanes de ĉirkaŭ 551 ankaŭ mencias Sameojn.

Dum la epoko de la Praskandinava lingvo (200-500) la Sameoj kontaktiĝis kun ĝermanoj (Pranorvegoj kaj Prasvedoj), ĉar la Sameaj lingvoj hodiaŭ konservas kelkajn praskandinavajn vortojn. Pratempe ili loĝis ĝis multe pli sude ol hodiaŭ, kaj fakte Samea lingvo estis parolata en Femundsmarka ĝis 1993.

Dum la mezepoko sudaj Skandinavoj ekkoloniigadis nordan Sameion, kio kondukis al konfliktoj inter la novloĝantoj kaj la Sameaj boacistoj. Ĉar nefiksitis la limoj, la Sameoj de temp' al tempo devis pagi imposton al Norvegio, Svedio kaj Rusio samtempe. Svedio kreis tielnomatajn lappmarker ("laponaj kampoj") (Ume, Pite, Lule kaj Torne) por marki areojn kie koloniigado kontraŭleĝis. Tiujn "kampojn" oni nomis Lappland. Dum la vikinga epoko ĉirkaŭ duono de Svedio kaj Norvegio, kaj preskaŭ tuta Suomio estis "laponaj kampoj". Dum Norvegio estis Dana kolonio (ĉ. 1400-1800), estis Samea popolkontinuo ekde Trøndelag (Røros) kaj norden. Kelkaj Sameoj tiutempe forlasis la vivon kiel nomadaj boacistoj de la ebenaĵoj kaj montaroj, kaj transloĝiĝis Norvegi-marborden. Ili apudvivis Norvegojn, kaj vivtenis sin per fiŝado kaj bienetumado. Tiujn la Skandinavoj nomis "maraj sameoj".

En 20-a jarcento estis konfliktoj inter Sameoj kaj Norvega registaro pro la konstruado de digoj ĉe diversaj riveroj (aparte ĉe rivero Alta.

Religio[redakti | redakti fonton]

La antaŭkristana Samea religio daŭris ĝis ĉirkaŭ 1800. Kristanismo enkondukiĝis jam en la 11-a jarcento, sed la Biblio estis tradukita multe pli poste. En la 16-a jarcento Skandinavaj pastroj penis kristanigi Sameojn per kruelaj metodoj, kiel bruligado de homoj kaj religiaj iloj (runtamburoj). Nur post la sameigo de la Biblio amaso da Sameoj sin lasis bapti.

La Samea religio estis natura religio, kie la familiĉefo ludis rolon de ŝamano. Ĝi ankaŭ havis multajn kunajn elementojn kun la Norena mitologio. La Samea mitologio dividas trajtojn kun tiuj de Siberio kaj de Nordameriko. Ĝi estis zorge esplorita de Lars Levi LAESTADIUS. Lia persona kristana movado, la lestadianismo, forte influis la Sameojn.

La Sameaj ŝamanoj muzikis per instrumentoj runtamburo kaj fluto "fadno". Kelkfoje ili uzis la runtamburon por aŭguri. Ankaŭ estis "sang-haltigistoj" kiuj laŭdire povis ĉesigi sangofluon de vundoj per sorĉa kantado.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj muzikiloj jam menciitas sub "religio". Famas la tradicia Samea kantospeco jojko, kiu similas al jodlo. Moderntempe muzikistoj kiel Mari BOINE miksis jojkon kun popo kaj aliaj modernaj muzik-ĝenroj.

Sameoj hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Samea flago

Nur malmultaj hodiaŭe sin vivtenas per boacado. Kelkaj fiŝas, kaj kelkaj gajnas monon de Samea lignoarto kaj turismo, sed plejparto vivas samkiel siaj Skandinavaj kaj Suomaj najbaroj. En Svedio kaj Norvegio estas propraj Sameaj asembleoj, kiuj elektas prezidentojn. Multaj Sameoj translogiĝis suden, kaj onidire estas pli da Sameoj en Oslo ol en Norda Norvegio. En tiu laste menciita ejo ankoraŭ troveblas multaj "maraj sameoj", kiuj sin vivtenas per fiŝado.

Sameio havas ekde 1986 propran flagon, kaj nacian himnon, Sámi soga lávlla, kiu signifas "La kanto de l' Samea popolo" en la Nord-Samea. En 1992 oni unuafoje festis la Samean nacian tagon, la 6-a de februaro.

Famaj Sameoj[redakti | redakti fonton]