Sami Herzog
Sami Herzog | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | la 25-an de februaro 2000 , do nun 24-jara en en Munkeno | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro • filmaktoro vd | |
Sami Herzog [zami hercok] (naskiĝis la la 25-an de februaro 2000 en Munkeno, do nun 24-jara) estas germana infana aktoro. Li unuafoje aktoris en la porinfana kineja filmo Hexe Lilli - Der Drache und das Magische Buch, filmita en somero 2007 kaj kineje publikigita post intensa animaciigo nur du jarojn poste, en 2009. En la filmo li havis la rolon de Leon, la eta frato de la ĉefrolo Lilli. Laŭdire la filmprodukta firmao trovis la sep-jarulon por tiu rolo en la paŭzejo de sia elementa lernejo. En la daŭrigo de la filma sukceso, filmo nomata Hexe Lilli - Die Reise nach Mandolan, lian rolon transprenis la unu jaron pli juna kolego Miguel Wansing Lorrio. Aldoniĝis pluraj voĉaj projektoj lige al la kineja filmo, kaj komence de la jaro 2012 ankoraŭ epizodo de la krimfilma televida serio "SOKO Stuttgart".