Samjiyŏn Revolucia Batalejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samjiyŏn Revolucia Batalejo
Bronza statuo de Kim Il-sung
Lago Samjiyŏn

La Samjiyŏn Revolucia Batalejo (koree: 삼지연혁명전적지) situas en Samjiyŏn distrikto en Rjanggang provinco, Nord-Koreio. Samjiyŏn signifas tri lagojn en la arbaro en korea lingvo. Ĝi estis konstruita kiel centro por edukado de la revoluciaj tradicioj kaj subĉiela muzeo.

DPRK diras ke la prezidento Kim Il-sung direktis revoluciajn aktivecojn en ĉi tiu areo en majo Ĵuĉe 28 (1939) kiam li aktivis en la lukto kontraŭ la japana imperiismo, kiu estis okupinta Koreion.

  • Ĉi tie estas la Samjiyŏn granda monumento "statuo de la Prezidanto Kim Il-sung", grupoj de skulptaĵoj kaj turo de torĉo. La statuo , kiu reprezentas la Prezidanton rigardante montojn kaj riverojn de la patrujo kun binoklo en sia mano staranta sur roko kontraŭ la fono de Pektusan, sankta monto de la revolucio. Starante sur ĝia maldekstra kaj dekstra flankoj estas grupoj de skulptaĵoj, kiuj reprezentas soldatojn kaj popolon kun firma promeso liberigi la landon en frua dato subtenante la Prezidanton en alta estimo kiel granda gvidulo de la koreoj.
  • Ankaŭ ekzistas la revolucia muzeo en kiu historiaj relikvoj kaj datumoj sur la tuta periodo de la kontraŭ-japana korea lukto inkludante la batalon en la Musan areo estas sisteme montritaj. Pli ol 370 relikvoj kaj datumoj estas elmetitaj en la muzeo, kiu havas la ĝeneralan revizian ĉambron kaj 8 aliajn ĉambrojn. La muzeo estis konstruita kiel ligna kabano en bona harmonio kun la naturo kaj vetero de la areo ĉirkaŭ la lagoj.

Bilda galerio[redakti | redakti fonton]