Samnitoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La samnitojsamnianoj estis popolo de la italika etnaro, kiuj vivis en la monta regiono Samnio, norde de la Golfo de Napolo. Al ili apartenis la triboj de abellinatoj, alfaternoj, kaŭdinanoj kaj pentranoj, en iom pli vasta senco ankaŭ la hirpinoj ĉirkaŭ la urbo Maleventum (Benevento), kaj la frentanoj, kiuj setlis borde de la Adriatika Maro. La loĝa teritorio proksimume identis al tio de la nuna itala provinco Moliso.

En ilia lingvo, la oska lingvo, ili nomis sin saunitai kaj la romianoj nomis ilin latine samnites. Ĉefurbo de la samnitoj estis Bovianum (Bojano) en la orienta parto de la montaro Apeninoj.

Dum la plejparto de ilia historio la popolo estis setlanta sen tendenco de plietendiĝo; nur dum la 5-a jarcento a.K. ili vastigis sian loĝoteritorion al la marborda regiono Kampanio. Kadre de tio ili subigis la kun ili parencan popolon de oskoj, kiu loĝis najbare iom pli sude, kaj ĝis la jaro 420 a.K. ankaŭ ekloĝis en Capua, Pompejo kaj Cumae, kio fine kaŭzis kontaktiĝon kun la romianoj. Kontrakto inter la romianoj kaj samnitoj el la jaro 354 a.K., en kiu la rivero Garigliano estis fiksita kiel lima rivero inter ambaŭ popoloj, estas la unua skriba dokumento pri la samnitoj – traktato, kiu ne validis dumlonge, ĉar jam iom pli ol 10 jarojn poste komenciĝis la unua el tri militoj inter la romianoj kaj samnitoj, kiu daŭris inter 343 kaj 290 a.K., forpelis ilin el Kampanio, sed ne rabis de ili la sendependecon. Post plia ribelo de la samnitoj en la romia "milito de aliancanoj" ili dum la jaro 82 a.K. estis definitive subigitaj de la romianoj – granda parto de la samnitoj estis mortigita, kaj la resto tra vasta parto de Italio, tiel ke la samnita kulturo ĉesis ekzisti.