Samoaj tropikaj humidaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la pacifikaj ekoregionoj. Vidu *C112.
Malaltaĵa pluvarbaro en Savaii-Insulo.

La samoaj tropikaj humidaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la pacifika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Samoo kaj Usona Samoo kiuj troviĝas en Samoa Insularo. La ekoregiono troviĝas en la tutmondaj 200-regiono "sudpacifik-insulaj arbaroj" kaj en la biodiverseco-riĉaĵejo Polinezio-Mikronezio de la organizaĵo Naturprotekto Internacie.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Iam tropika pluvarbaro kovris ĉiujn areojn, escepte de tiuj kiuj estas marbordaj, salaj aŭ nutraĵ-malriĉaj. Ĝi ampleksas tri larĝajn tipojn en Samoo. Malaltaĵa arbaro estas la plej vasta, sekvite de montarbaro, nubarbaro, kaj pluraj aliaj pli malvastaj biotopoj inkluzive de montara arbustaro, pandano-arbedaro, marborda arbustaro, montaraj marĉarbaroj, kaj montopinta arbustaro.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Sopoaga akvofalo en Upolu-Insulo.

Malaltaĵa pluvarbaro estas superregata de Diospyros samoense kaj D. elliptica, Calophyllum inophyllum, Dysoxylum samoense kaj D. maota, Pometia pinnata, Planchonella samoense, Syzygium spp., kaj Myristica fatua. La pli humida kaj pli malvarmeta montara pluvarbaro estas dominata de Dysoxylum huntii, sed Syzygium spp., Weinmannia spp., Canarium harveyi, Rhus taitensis, kaj Astronidium spp. ankaŭ troveblas. Nubarbaro troviĝas super 650 m en areoj kiuj preskaŭ ĉiam estas ĉirkaŭkovrataj de nuboj. Komunaj specioj estas Reynoldsia pleiosperma, Weinmannia samoense, Dysoxylum huntii, kaj Coprosma savaiiense. La subarbaraĵo enhavas Dicranopteris linearis, Freycinetia storckii, kaj Cyathea spp. arbofilikojn.

Estas 536 angiospermaj specioj kun endemiismo de ĉirkaŭ 28%. Estas ankaŭ 228 filikospecioj kaj asociataj specioj. Kvankam nur unu plantogenro estas endemia (Sacropygme), estas iuj spektaklaj grupoj de plantoj, inkluzive de pli ol 100 specioj de indiĝenaj orkidoj. Multaj plantogenroj, komunaj en okcident-pacifikaj arbaroj, atingas sian orientan limon de distribuo en Samoo. Multaj el la samoaj plantoj estas limigitaj al unuopaj insuloj. Blumea milnei, Cordia aspera, kaj Acronychia retusa estas endanĝerigataj.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

El la 37 indiĝenaj terbirdoj, 84 pocentoj estas endemiaj specioj aŭ subspecioj, kaj ĉeestas ankaŭ 4 enmetitaj specioj. Grandaj insuloj en Samoo subtenas ĝis 6 speciojn de frukto-manĝantajn kolombojn inkluzive de dentobekan kolombon (Didunculus strigirostris) [1], monotipan genron kiu estas endemia en la insuloj. La raledoj Pareudiastes pacificus, Porzana tabuensis verŝajne estas formortaj. Anas superciliosi, Porphyrio porphyrio samoensis ( raledoj ), Ptilinopus perousii perousii, Gallicolumba stairi stairi ( kolombedoj ), Gymnomyza samoensis ( melifagedoj ), kaj insula turdo (Turdus poliocephalus samoensis) ĉiuj estas endanĝerigitaj.

La samoa fluganta "vulpo" (Pteropus samoensis , kiropteroj) estas specio listigita de la Vaŝingtona Speciprotekta Konvencio (angle : CITES) kiu estas endanĝerigita kaŭze de ĉasado por postvivado aŭ por komerco en la okcidenta pacifika regiono. Ĉeestas almenaŭ naŭ specioj de terreptilioj inkluzive de gekoj kaj skinkedoj kaj Candoia bibroni (boaoj).

Malaltaĵa pluvarbaro de Savaii-Insulo[redakti | redakti fonton]

Tiu arbaro okupas areon de 72 699 hektaroj en Savaii-Insulo. Ĝi estas la plej vasta kuniĝinta pluvarbaro de Polinezio. La areo ampleksas pli ol 100 vulkanajn kraterojn inkluzive de freŝdatajn lafajn elfluojn. La pluvarbaro entenas la landinternan regionon de la insulo kaj gastigas plimulton de la samoaj endemiaj indiĝenaj specioj, multaj el ili estante endanĝerigitaj aŭ preskaŭ formortantaj. Samoa zosteropo (Zosterops samoensis) kaj Gallinula pacifica (raledoj) ambaŭ estas endemiaj en Savaii-Insulo. Gallinula pacifika laste estis registrita en 1873 kun eblaj observadoj en 1984 en la altaĵaj arbaroj kaj sur Silisili-Monto en 2003 [2].

Konservado de la biodiverseco[redakti | redakti fonton]

En 1994, Samoo subskribis internacian leĝe devigan traktaton, la Interkonsenton pri Biologia Diverseco por disvolvi naciajn strategiojn por la konservado kaj daŭripova uzado de biodiverseco. En 2010, la protektitaj areoj kovras 5% de la lando [3] .

Proksimume 30% de la samoa biodiverseco estas endemia, troviĝas nur en Samoo. Novaj specioj ankoraŭ ĉiam estas malkovrataj inkluzive de du novaj papilioj en 2009 kaj dolĉakvaj fiŝoj, novaj por la scienco. La lando havas pli da indiĝenaj specioj de filikoj kaj papilioj ol Nov-Zelando, lando 85 foje pli vasta.

Plejmulto de Samoo estas laŭkutima kunposedo, ĉirkaŭ 81 %, kiu estas adminstrata je loka nivelo far la matai, la ĉefoj de familioj. Tial konservadaj projektoj okazas kune kun la matai, kiel la malaltaĵa pluvarbara rezervejo en la vilaĝo de Falealupo, je la okcidenta fino de Savaii-Insulo kaj en la vilaĝo de Tafua je la sudorienta marbordo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle James Atherton:Report:Vaega Fa’atauainamole Fa’asaoi Samoa, Priority Sites for Con-servation in Samoa: Key Biodiversity Areas. Conservation International - Pacific Islands Programme, Samoa Ministry of Natural Resources and Environment, Secretariat of the Pacific Regional Environment Programme (2010). Alirita 3 July 2010.
  2. angle Species factsheet. Birdlife International (2010). Alirita 3 July 2010.
  3. angle "Samoa struggling with biodiversity goals, Islands Business, 19 May 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]