Samoso (provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la provinco Samoso de Grekio. Pri la samnoma triangulforma hinda pastaĵo vidu tie.
situo de la regiono kaj eksa provinco Samoso en Grekio

La administra unuo Samoso (greke Σάμος - Nomos Samos) de Grekio ampleksas la insulojn Samoso kaj Ikario aldone al la insuletaro Furni en la oriento de la Egea Maro. Ĝis administra reformo efektivita komence de 2011 temis pri unu el la 51 provincoj de la lando, la nomo tiam greke estis Νομός Σάμου - Nomos Samu. Administra centro kaj plej granda loĝloko estas la urbo Vati (Βαθύ) sur Samoso. Entute la insuloj kovras areon de 778 km²; laŭ la censo de 2001 la provinco havis 43 595 loĝantojn (laŭ oficiala takso de 2005 tiam estis 44 114). La provinco Samoso apartenas al la administra regiono ("periferio") Norda Egeo, kaj troviĝas senpere okcidente de la marbordo de Turkio.

golfeta plaĝo de la insulo Samoso
kava monaĥejo sur la insulo Ikario


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]