Samotrako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Samotrako (novgreke Σαμoθράκη „traka Samos“) estas montara kaj akvoriĉa greka insulo en la norda egea maro, nordoriente de la insulo Limnos, ĉ. 40 km de la trakia marbordo. Geografie ĝi apartenas la regiono de Trakio, politike al prefektujo (Nomos) Evros. Samothraki longas ĉ. 17 km, larĝas 10 km kaj havas la surfacon de 178 km² kaj la 2.700 daŭrajn loĝantojn (2001).

La ĉefloko de la insulo nomiĝas same Samothraki (ankaŭ: Chora), la ĉefhaveno estas en Kamariotissa.

Post la osmana regado, Grekio akiris la insulon en 1912. Laŭ la traktato de Lausanne kaj traktato de Montreux, la insulo estas nemilitarizita.

Naturo[redakti | redakti fonton]

La surfaco de la insulo konsistas centre el vulkanaj rokaĵoj (granito, bazalto), ĉe la marbordo el rokrulaĵoj kaj vulkanaj rokaĵoj (cindro). La plej granda altaĵo estas la Fengari kun 1.624 m. La sudorienta marbordo de la insulo konsistas el ĝis 800m altaj rokmuroj. En nordo, ekde 800 m kreskas ankoraŭ arbaro el lanuga kverko (Quercus pubescens), en sudo kreskas cer-kverkoj (Quercus cerris). Norde de la insulo fluas tutjare rojetoj kaj kreskas la orienta platano (Platanus orientalis).