Samovaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arĝenta samovaro

Samovaro estas aparato por kuirado de akvo, precipe por prepari teonkafon.

Samovaro apartenas al Rusio same kiel abiaj boskoj, Kremlo aŭ blankaj noktoj en Sankt-Peterburgo. Laŭ rusoj tiu ĉi senviva produkto por varmigado de akvo por teo havas vivan animon. Ĝi apartenas al rusa gastameco. Nenia grava evento okazis sen ĝi. Malgrandan samovaron oni ankaŭ kunveturigis. Siesto ĉe teo estis ankoraŭ en lasta jarcento ceremonio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio de rusaj samovaroj atingas ĝis 18-a jarcento kaj ĝi estas memkompreneble kunigita kun trinkado de teo. La teon mem Rusio ekkonis je kelke da dekjaroj pli baldaŭ, proksimume en la 17-a jarcento. Tiam rusa ambasadoro transdonis al mongolia ĥano donaceton de caro Miĥailo la 3-a Fjodoroviĉ - cent boacojn kaj la ĥano por reciproki sendis al la caro kvar pudojn da teo, do proksimume 65 kilogramojn da teo (1 pudo = 16,3 kg). Kio estis pli grava, li sendis Rusion samtempe fakulon por kuiri tiun ĉi trinkaĵon. Teo fariĝis parto de solenoj en cara kortego, ĝi ekloĝis en nobelaraj sidejoj kaj iom post iom ĝi disvastiĝis tra la tuta Rusio. Ĝuste en tiu ĉi tempo komenciĝas historio de samovaroj.

En samovaro oni ne kuiras teon[redakti | redakti fonton]

Diference de transgutigiloj aŭ aliaj aparatoj por kuirado de kafo, en samovaro oni ne kuiras teon. Kiel notas vortaro de rusa lingvo el la 19-a jarcento, tio estas aparatoj por varmigado de akvo, plimulte kupraj, interne varmigataj. Origine ili estis varmigataj per ligna karbo, hodiaŭ plej ofte perelektre. En samovaro oni retenas varmegan akvon dum la tuta tago.

Konsistero de hejmo[redakti | redakti fonton]

Samovaroj fariĝis necesa kaj ankaŭ ornama konsistaĵo de ĉiu rusa hejmo. Ili staradis sur honora loko parolante pri socia posteno de ties posedanto. Samtempe ili estis simbolo de familia trankvilo, kiun en Okcidento enkorpigis kameno. Ĉe teo kaj samovaro oni solvis ĉiujn gravajn problemojn, okazis familiaj solenoj, sen samovaro evitis eĉ ne politikaj aŭ kreigaj diskutoj. Samovaron prikantis famaj rusaj poetoj kaj verkistoj - Puŝkin, Gogol, Bielinskij, Ostrovskij, Dostojevskij kaj pluraj aliaj. Motivo de samovaro aperas kiel pentraĵo aŭ ligno-skulptaĵo sur produktoj de popolarto - ĝi oramas pledojn, dozojn kaj aliajn aĵojn.

Vojaĝsamovaro[redakti | redakti fonton]

Samovaro ne devis manki sur vojaĝoj. Homoj prepariĝantaj longtempe vojaĝi tra rusaj ebenejoj kunprenis malgrandan vojaĝsamovaron kaj ankaŭ kofreton kun teujo, skatoleton por sukero kaj pluan necesan ilaron. En ĉiu haltejo, kie oni alijungis ĉevalojn, murmuris samovaro. Tio estis aĵo, kiun ĉiuj estimis. Dum dudekaj jaroj de la lasta jarcento dum regado de bolŝevikoj oni donis belegajn ekzemplerojn de samovaroj kiel premio kaj medalo por la plej bonaj laboruloj.

Urbo de samovaroj[redakti | redakti fonton]

Tiun ĉi kromnomon meritis urbo Tula en tula gubernio. La malnovepoka urbo konata ekde la jaro 1146 en meza Rusio sur rivero Upa. En la 16-a jarcento ĉi tie naskiĝis metalurgio de fero kaj pli malfrue oni komencis prilabori ankaŭ kupron. Unue oni produktis samovarojn permane. La unuaj naskiĝis evidente komence de la 18-a jarcento. En duono de la 18-a jarcento la unuaj rusa samovaroj sukcese eksportiĝis eksterlanden, sed nur fine de la 18-a kaj komence de la 19-a jarcento estiĝis specialigitaj laborejoj por ilia produktado. Ili estis koncentrigitaj tamen en Uralo kaj memkompreneble en Moskvo kaj en Sankt-Peterburgo, sed ĉefa centrejo de produktado de samovaroj fariĝas Tula. Tie elkreskis dekoj de laborejoj por ilia produktado. la unua en la jaro 1778. Ĉi uzino klopodis produkti samovarojn diferenciĝantaj per formo kaj per ornamado de tiuj ceteraj. Ili havis artajn kaptilojn kaj apogilojn en formo de fiŝoj, delfenoj, leonoj, kokoj aŭ pluaj bestoj kaj ili estadis ornamitaj per la plej diversaj surskribaĵoj kaj gravuraĵoj.

Riĉeco de formoj[redakti | redakti fonton]

Vizaĝo de samovaroj ŝanĝiĝis tiel, kiel ŝanĝiĝis modo kaj stilo. En la 18-a jarcento superis en ilia ornamado rokajo (rocaille), rokoka dekoracia motivo. En la unua duono de la 19-a jarcento samovaroj havas ankaŭ ornamaĵojn en empira stilo veninta el Francio. Tio estis simplaj, preskaŭ severaj antikaj formoj kaj grekaj, romiaj kaj egiptaj ornamaj motivoj. En dua duono de la 19-a jarcento montriĝas historiismo - neogotiko, neorenesanco, neobaroko, do reveno al historiaj stiloj. Precipe ŝatataj estis samovaroj en neogreka stilo, kiujn ornamis gravuraĵoj precize similigantaj la antikajn. Tiutempe enmodiĝas krom simplaj kupraj ankaŭ samovaroj kupraj, sed ankaŭ arĝentigitaj. Oni produktis ankaŭ samovarojn latunajn aŭ el tombako, kio estis alojo de kupro kaj zinko de ruĝsimila koloro, el fero, el ŝtalo kaj eĉ el porcelano. Same tiel ili diferenciĝis per materialo, formo kaj modelo, samovaroj diferenciĝis ankaŭ laŭ volumeno. De tiuj plej malgrandaj por unu glasotaso ĝis laŭvorte gigantaj samovaroj por dudek litroj da akvo.

Maŝinproduktado[redakti | redakti fonton]

Grandan evoluon kaj ankaŭ grandajn ŝanĝojn la produktado de samovaroj spertas kun enpraktikigo de vapormaŝinoj kaj maŝina unifika produktado, kiu estiĝas fine de la 19-a jarcento. Samovaroj ĉesas esti unika produkto, sed ĝi estas malpli multekosta kaj ĉiu povas permesi havigi ĝin. Samovaroj ricevas formon de vazo kaj ankaŭ ornaman gravuraĵon oni faras laŭ ŝablonoj de maŝinoj. Por pretendemaj konsumantoj laboras laŭmende pli malgrandaj laborejoj. Ili produktas luksajn samovarojn precipe el alpako - blanka metalo, kiun oni nomas ankaŭ nova arĝento, ĉina arĝento aŭ hotela arĝento. Tio estas alojo enhavanta 58% da kupro, 11 ĝis 26% da nikelo kaj reston kreas zinko. Tipa laŭmenda produkto estis samovaro-koko produktita por tutmonda viena ekspozicio en la jaro 1873. Ĝi staris sur kokaj piedoj kaj ankaŭ krano por akvo estis en formo de koka kapo.

La plej granda kresko de la produktado de samovaroj okazis en la jaroj 1912-1913. Oni eksportis ilin ĝis Maroko, ĝis Turkio, Irano kaj pluaj landoj, kie oni kun ŝato trinkis teon. Poste venis la unua mondmilito kaj Granda Oktobra Revolucio. Tio estis preskaŭ fino de tiu ĉi tradicia produktado.

Rusia maniero prepari teon[redakti | redakti fonton]

Diference de aliaj landoj, Rusio havas propran tute unikan tradicion por prepari teon. Unue oni preparos bolaĵon, do oni infuzos fortan porcion da teo en pli malgranda kruĉo. Tiu estadas regule en la sama stilo kaj el la sama materialo kiel la samovaro. El tiu oni poste enverŝas fortan tean koncentraĵon en glasetojn kaj tiun oni diluas per varmega akvo el la samovaro. Laŭ tradicio oni trinkas teon tra pecoj da sukero en dentoj. Tial al tea ekipaĵaro apartenas ankaŭ dozo por sukero.

Lastatempe samovarumado ne plu estas vaste praktikata en Rusio.

Tiu ĉi maniero prepari teon estas uzata per çaydanlık [ĉajdanlak] ankaŭ en Turkujo.

Interesa fakto[redakti | redakti fonton]

Pseŭdonomo de rusa-franca esperantisto Eŭgeno Aisberg estas Sam O'var.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]