Samseksa edz(in)eco
- ██ Sen sciigoj
-
Permesataj:
- ██ Samseksa edz(in)eco
- ██ Registrita partnereco
- ██ Agnosko de eksterlandaj samseksaj edz(in)ecoj
- ██ Neniu registrado
Malpermesataj:
- ██ Malaltaj punoj
- ██ Altaj punoj
- ██ Dumviva malliberigo
- ██ Mortpuno
Samseksa edz(in)eco estas laŭleĝa civila ligo de du personoj de sama sekso, jure egala al geedzeco - la sola diverso inter ili estas sekso de (ge)edz(in)oj. Personoj kiu estas en samseksa edz(in)eco nomiĝas edzoj aŭ edzinoj.
La termino "samseksa edz(in)eco" ekzistas en juro de kelkaj ŝtatoj.
Enhavo |
Jura situacio en diversaj ŝtatoj [redakti]
Ŝtatoj kie oni laŭleĝigis samseksan edz(in)econ: Nederlando (2001), Belgio (2003), Hispanio (2005), Kanado (2005), Sud-Afriko (2006), Norvegio (2009), Svedio (2009), Portugalio (2010), Islando (2010), Argentino (2010), Danio (2012), Urugvajo (2013), Nov-Zelando (2013), Francio (2013) Brazilo (2013) kaj la usonaj landoj Masaĉuseco (2004), Konektikuto (2008), Iovao (2009) kaj Vermonto (2009) kaj Nov-Hampŝiro (2010) kaj ankaŭ Meksikurbo. Aldone samseksa edz(in)eco de alia lando estas agnoskata en Israelo (2006), Francio (2008), aŭtonomio de Arubo (2007), Nederlandaj Antiloj (2007). Usonaj landoj Nov-Jorkio (2006) Nov-Meksiko (2007) kaj Rod-Insulo (2007) agnoskas tiujn edz(in)ecojn, faritajn en aliaj jur-sistemoj, sen ebleco samsekse edz(in)iĝi ene de la lando.
En aliaj ŝtatoj kie oni ne laŭleĝigis samseksan edz(in)econ, tiaj ligoj faritaj ekster landlimoj ekestas ne-formalajn partnerajn ligojn kun neniaj rajtoj, se ŝtato ne havas ĝustan leĝon.
Ekzistas ankoraŭ alia ebleco por preni civilan ligon per du personoj de sama sekso – registrita partnereco, kiu estas atingebla en pli multe da ŝtatoj.
En la 17-a de majo 1990 la Monda Organizaĵo pri Sano deklaris ke samseksemo ne estas malsano.
Opinioj de scienca socio [redakti]
Timosentoj pri sorto de civilizacio post laŭleĝigo samsaksajn edz(in)ecojn malsamopinias antropologiistoj ligintaj kun Usona Antropologa Asocio. En 2004 jaro ili publikigis la jenan deklaracion:
|
La opinion de antropologia asocio konsentas ankaŭ membroj de Usona Psikoanalitika Asocio, kiu substrekas la fakton, ke (ge)edz(in)eco estas fundamenta homa rajto kaj ĉiu, sendepende seksan orientiĝon rajtu ĝui ĝin:
|
La pozitivan opinion pri samseksaj edz(in)ecoj havas ankaŭ Usona Psikiatrika Asocio:
|
Usona Psikologia Asocio mem prenis la rolon de la lidero en batalo pri rajtoj de samseksemaj personoj, kontraŭante ajn juran diskriminacion de iliaj ligoj:
|
Brita Psikologia Asocio, partoprenante batalon pri egalrajteco, rimarkigas sciencajn enketojn kiu asertas manko de diferenco inter samseksemaj kaj aliseksemaj personoj, iliaj ligoj kaj kapableco eduki infanojn:
|
Similia, kiel pli alte prezentita, pozicio prezentas sociologistoj ligintaj en Usona Sociologa Asocio, kiu restrikto de defino de (ge)edz(in)eco al nure ligo de virino kaj viro nomas la celtaŭgan diskriminacion de samseksemuloj kaj la atako al socia bono:
|
Kontraŭuloj [redakti]
Kontraŭuloj prezentas la kunedziĝon (aŭ pli kutime "geedziĝon") kiel necesan kontrakton inter viro kaj virino, pro malsimilecoj inter la du seksoj, sed nenecesa inter du personoj de la sama sekso. Multaj kontraŭuloj ankaŭ uzas religiajn kialojn.
Tamen, depost kiam la 29-an de novembro 1986 kiel unua eklezio en la mondo, la Remonstrantoj en sia kunveno en Rotterdam decidis tute principe akcepti geajn kaj gejajn rilatojn kiel samvalorajn en religia senco, ĉiam pli da eklezioj en diversaj landoj komencas transpreni tiun starpunkto.
Piednotoj [redakti]
- ↑ (en) Statement on Marriage and the Family from the American Anthropological Association
- ↑ (en) Position Paper on Gay Marriage
- ↑ (en) Support of Legal Recognition of Same-Sex Civil Marriage
- ↑ (en) Resoluti on Sexual Orientation and Marriage
- ↑ (en) [http://www.thepsychologist.org.uk/archive/archive_home.cfm?volumeID=18&editionID=123&ArticleID=867 Same-sex marriage and equality]
- ↑ (en) ASA Statement Against the Proposed Constitutional Amendment Prohibiting Same-Sex Marriage
Vidu ankaŭ [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri GLAT |
- Geedzeco
- Infanadoptado de samseksaj paroj
- Registrita partnereco
- Samseksemo
- Samseksemo en la mondo
- Samseksa edz(in)eco en Hispanujo