Samseksemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simboloj de virina (maldekstre) kaj vira (dekstre) samseksemo
Ĉielarka Flago de la Geja Movado
Rozkolora Triangulo, simbolo per kiu la nazioj markis samseksemulojn en la koncentrejoj dum la Dua Mondmilito

Samseksemo estas seksa orientiĝo kiu konsistas en ama aŭ amora deziro por anoj de la sama sekso. La vorto estas ankaŭ uzata por rilati al seksumaj rilatoj, anstataŭ allogiĝo, inter homoj de la sama sekso.

Homoj kies seksumaj deziroj kaj aktivaĵoj forte direktiĝas al samseksuloj estas minoritato de la popolo, diverse taksata inter 1 kaj 10 elcentoj. La Kinsey-raporto konstatis ke 37 procentoj de usonaj viroj almenaŭ unufoje atingis ian orgasmon per kontakto kun alia viro, kvankam oni jam disputis ĉi tiun nombron kiel tre troigitan.[mankas fonto]

Kelkaj homoj kiuj estas ĝenerale aliseksemaj povas havi mildan aŭ fojan intereson pri anoj de la sama sekso. Inverse, multaj homoj kiuj identigas sin kiel samseksemuloj, aŭ kiuj preferas samseksemajn aktivaĵojn aŭ rilatojn, implikis sin en aliseksaj aktivaĵoj aŭ eĉ longdaŭrajn aliseksajn rilatojn. Tia "aliseksema" sinteno de homoj kiuj alie vivus samsekseme ofte estas parto de la stato "(r)esti en la ŝranko", tio estas kaŝi sian samseksemon, kaj verŝajne malplioftiĝas dum akceptado de samseksemo pliiĝas.

Seksuma ago kun homo de la sama sekso, en si mem, ne necese estas konsiderata kiel samseksemo, kvankam tio estas samseksema aktivaĵo. Ne ĉiuj kiuj estas allogataj aŭ seksume rilatas al homoj de la sama sekso identigas sin kiel samseksemuloj aŭ ambaŭseksemuloj. Kelkaj ofte amoras kun samseksuloj sed tamen vidas sin kiel aliseksemaj. Gravas do distingi inter samseksemaj agoj, samseksema allogado, kaj samseksema identeco, kiuj ne ĉiam kunokazas.

Estas pluraj klasoj de homoj kiuj samsekseme agas pro kialoj aliaj ol deziro. Unu ekzemplo estas virprostituistoj, kiuj ofte estas junaj aliseksamaj viroj kiuj gajnas monon per prostituado kun viroj. Pluraj virprostituitoj verŝajne estas samseksemuloj mem, sed grava kvanto ne estas.

Kelkaj studoj, rimarkinde Sexual Behavior in the Human Male (1948) kaj Sexual Behavior in the Human Female (1953), konstatas ke kiam oni petas ke homoj metu sin en kontinuo inter komplete aliseksema ĝis komplete samseksema, kaj kiam la agoj kune kun la respondoj estas analizitaj, plejparto de homoj ŝajnas esti almenaŭ iom ambaŭseksama. Plejparto de homoj havas ian allogiĝon al ambaŭ seksoj, kvankam kutime unu sekso estas preferata. Kinsey kaj liaj studentoj do konsideras nur minoritaton (5-10%) plene aliseksemaj aŭ samseksemaj. Konverse, nur eĉ pli malgranda minoritato konsideras sin kiel "plene" ambaŭsekemsaj. Postaj studoj sugestis ke la studoj de Kinsey troigas okazadon de ambaŭseksemo en vasta popolo,[mankas fonto] sed lia ideo de kontinuo de seksa orientiĝo ankoraŭ estas vaste akceptata.

Kelkaj spertuloj en kvira teorio, kaj plej fame la franca filozofo Michel Foucault (kvankam kelkaj argumentis ke postaj spertuloj distordigis liajn opinojn tiutemajn) atakis la ideon ke seksidentiĝoj kiel "samseksemo," "aliseksemo" aŭ "ambaŭseksemo" iel ajn ekzistas objektive, vidante ilin anstataŭe kiel sociaj konstruoj. Ofta argumento estas ke samseksemo antaŭ la moderna periodo malsamis al moderna samseksemo (aĝ-, seks- aŭ klas-strukturita anstataŭ egaleca). Kritikantoj argumentas ke, kvankam samseksemo en diversaj periodoj malsame estis esprimata, la baza fenomeno ĉiam ekzistis kaj ne estas lastatempa invento de nia socio.[mankas fonto]

Historio

Samseksama paro vartante bebon.

En pluraj kulturoj estas samseksemo konsiderata kiel krimo, kvankam konsenta ago. Pli ĝenerale, multaj masklistoj kontraŭas samseksamon.

Pro malŝato al samseksemo, fojfoje okazas ke iu kiu krime perforte atakas gejon ricevas malpli pezan punon, pro kultura sento ke gejo iel meritas tian traktadon aŭ ke gejo malpli valoras ol alia homo. Ofta jura defendo en tiaj kazoj estas ke la perfortinto atakis gejon kiu flirtis aŭ tuŝis lin, do la atakinto "panikis" kaj atakis por defendi sin kontraŭ supozeble hontinda situacio. En Usono tiu jura defendo nomiĝas geja paniko ("Gay panic defense").

La Wolfenden-raporto en la Unuiĝinta Reĝlando estis turnpunkto en laŭleĝigo de samseksemo en okcidenta Eŭropo kaj amerikaj landoj. Pluraj tiuj landoj nun laŭleĝigis samseksemon kaj samseksemajn agojn, kvankam pluraj Usonaj ŝtatoj tion ankoraŭ ne faris.

Ĉi tiu emo en Okcidentaj landoj ne estis ĝenerale sekvita en aliaj mondopartoj. Ekstreme, samseksemo daŭras mortpunebla en Afganio, Maŭritanio, Irano, Niĝerio, Pakistano, Saŭda Arabio, Sudano, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Jemeno. Pli malaltaj punoj de vivo en malliberejo troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Gujano, Barato, Maldivoj, Nepalo, Singapuro, Kenjo kaj Ugando.

Samseksemuloj estis unu el la grupoj mortigitaj en la Nazia Holokaŭsto, kvankam ne estis koncentrita klopodo forigi ĉiujn samseksemulojn kiel JudojnCiganojn. Tamen, Nazia Germanio faris multajn leĝojn kontraŭ samseksaj rilatoj, kaj homoj kaptitaj enage ofte estis forsenditaj en koncentrejojn aŭ, pli precize, ekstermejoj. Samseksemulojn en la koncentrejoj ofte celis specialaj mistrakto, turmento, torturo, kaj murdo fare de gardistoj kaj eĉ aliaj malliberuloj. En la koncentrejoj oni devigis ke virsamseksemuloj portu rozajn triangulojn. Ĉi tiu simbolo poste fariĝis simbolo de geja fiereco kaj identeco.

Samseksemuloj en la Antikva Grekio

Oni komune[kiu?] kredas ke samseksemaj rilatoj oftis en Helenio. Tamen, K.J. Dover konstatas ke tiaj rilatoj ne anstataŭis geedziĝon, sed okazis antaŭ ĝi kaj flanke de ĝi. Plenaĝa viro neniam havis plenaĝan viramanton, sed estus la erastes (amanto) al juna eromenos (amato). En tiu rilato oni konsiderus maltaŭga ke la eromenos sentu deziron, ĉar tio estus malvireca. Pelata de deziro kaj admiro, la erastes dediĉus sin al la edukado de la eromenos. (Citaĵo: Greek Homosexuality, K.J. Dover, 1979, Gerald Duckworth & Co. Ltd, Londono.)

Kontraŭa opinio, nome ke en la klasika Ateno de la 4-a jarcento a.Kr. ne nur ekzistis tia ne-egaleca rilato inter erastes kaj eromenos (kun aĝdiferenco iom principa), sed ke estis afero ne vere escepta, ke ankaŭ adoltaj viroj kunloĝis kaj havis seksan rilaton toleratan de la ĉirkaŭo, troveblas en pli novaj studaĵoj. Vidu ekzemple ege fundan traktadon ĉe d-ro Charles Hupperts - De macht van Eros; lust, liefde en moraal in Athene; Plato - Symposium, 394 paĝoj, eld. G.A. van Oorschot, Amsterdam 2002. Interesan konkludon pri parolado de Aischines Esĥino tiurilatan oni trovas je paĝoj 84-85.

Parte pro sia historio de komuna oprimo, samseksemuloj en okcidenta Eŭropo kaj Amerikoj havas aliron al komuna kulturo, kvankam kompreneble ne ĉiuj samseksemuloj partoprenas en ĝi.

Terapio

Kelkaj religiaj movadoj kredas ke ili povas "kuraci" samsekseman orientiĝon per "ripara terapio". Tamen, la vasta psikologia komunumo kondamnas ĉi tiun praktikon kiel neefikan, nenecesan, kaj ofte kruelan.

Rilate tion ne senutilas informi pri la verko de Joseph Nicolosi, Identità di genere. Manuale di riorientamento (Identeco de genro. Manlibro por reorientigo, Sugarco, p. 368.)[1] La volumo prezentas unuafoje la terapian metodon kiun la doktoro Joseph Nicolosi aplikas al siaj pacientoj suferantaj pro "nedezirata" samseksemo. Ĝi evidente estas “ripara terapio” de Nicolosi havas nenion trudema kaj kontraŭvola, sed male estas bazita sur aŭskulto malfermita kaj empatia (samsenta). Nek ĝi estas bazita sur la kontrolo pri la samseksemaj instigoj; eĉ pri samseksemo la terapiisto neniam parolas, ĉar ĝi estas konsiderata rezulto de malsupera sento antaŭ la maskla mondo. Kaj estas ĝuste pri tio ke la tieldirita “ripara terapio” okupiĝas: nome pri la komplekso de malsupero de la pacientoj. La Nicolosi-a metodo taksas la nedeziratan samseksemon kvazaŭ ĝi estus ĝeno nemalsimila al la aliaj. “Ripara”, oni diras: tie kaj tie, oni suspektis, ke la terapiisto celas “ripari la samseksemulojn”; sed termino havas originon el psikanalizo, utiligita por la samseksemo ekde ĉiam. Kaj tio justas pro la motivo ke, estas ĝuste la samseksemo kiu rolas funkcion “riparan”, ne la terapio).

Rilato de religioj la samseksemo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Samseksemo kaj religioj.

Pluraj moralistoj kaj religiaj grupoj konsideras samseksemon kiel pekon.

Kristanismo kaj samseksemo

Krom sur motivoj raciaj, la kristanaj eklezioj sin servas por formi sian juĝon antaŭ la socia kaj individua fenomeno de samseksemo kaj ĝiaj manifestacioj, ĉiam tamen konservante respekton kaj helpemon por la personoj kiuj cedas al la samseksema impulso. Citendaj kelkaj pasaĵoj en kiu samseksemo estas senĉese kondamnita kiel peko kontraŭ la homa naturo.

Malnova Testamento

1) En Levidoj oni difinas la samsekseman praktikon “abomenaĵo”: “28 “Por ke la tero ne elĵetu ankaŭ vin, kiam vi malpurigos ĝin, kiel ĝi elĵetis la popolon, kiu estis antaŭ vi. 29 Ĉar se iu faros ion el ĉiuj tiuj abomenaĵoj, la farantoj ekstermiĝos el sia popolo.” (Lev 18, 29;20, 13);

2) Analoga malaŭdo estas esprimita de la Izraelaj Profetoj, kiel atestas la jena pasaĵo eltirita el Jesaja: “9 La signoj de iliaj vizaĝoj atestis kontraŭ ili, kaj sian pekon, simile al la Sodomanoj, ili proklamas, ne kaŝas. Ve al iliaj animoj! ĉar ili mem repagis al si malbonon ”. (Iesaia 3 ,9). Evidente ĉi tie estas reĵetata la manifestacio “fiera” kaj ekzaltado pri samseksemo, ku evidnete okazis jam tiam.

3) La epizodo de la detrŭo de Sodom kaj Gomora (Genezo 18ss), en kiu Dio sendas du anĝelojn homformajn por ke ili detruu tiujn urbojn, jam koroditaj pro la kontraŭnatura malvirto. La rakonto, en kiu pli valoras la rakonta celo ol la fideleco al historieco de la okazaĵoj, senescepte pruvas la dian kondamnon pri samsekemo.

Nova Testamento

1) “[...] 26 Tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj; ĉar iliaj virinoj ŝanĝis la naturan uzadon en kontraŭnaturan; 27 kaj tiel same ankaŭ la viroj, forlasante la naturan uzadon de la virino, brulis en sia volupto unu al alia, kaj viroj kun viroj faris hontindaĵon kaj ricevis en si mem la taŭgan rekompencon de sia malvirto” [...]”. (Rom 1,24-32);

2) “8 Sed ni scias, ke la leĝo estas bona, se oni ĝin laŭleĝe uzas, 9 sciante, ke la leĝo ekzistas ne por justulo, sed por homoj senleĝaj kaj malobeemaj, malpiaj kaj pekemaj, malsanktaj kaj profanaj, por patromortigantoj kaj patrinomortigantoj, hommortigantoj, 10 malĉastuloj kaj viruzaĉantoj, homŝtelistoj, mensogantoj, falseĵurantoj, kaj ĉio ajn alia kontraŭa al la sana doktrino” (1Tim 1,9-10);

3) “Aŭ ĉu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompiĝu: nek malĉastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzaĉantoj, 10 nek ŝtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio. (1Kor 6,9-10);

4) Apostolo Petro en 2Pt 2,6-9 asertas ke la Sinjoro detruigis la urbojn, nome Sodom kaj Gomora, ĉar “9 la Sinjoro do scias savi el tento la piulojn, kaj teni sub puno la maljustulojn ĝis la tago de juĝo”;

5) “Kiel ankaŭ Sodom kaj Gomora kaj la ĉirkaŭaj urboj tiel same , kiel ĉi tiuj, malĉastiĝinte kaj foririnte post fremdan karnon, estas elmontrataj kiel ekzemplo, suferante la punon deeterna fajro” (Judas 7).

En la tradicio de ĉiuj kristanaj eklezioj estas juĝon de kondamno rilate samsekseman praktikon, kun tamen respekto kaj helpemo al la personoj kiuj cedas al tiu impulso.

Referencoj

  1. Identità di genere. Manuale di riorientamento, p. 368.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda