Samseksemo en Afriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Samseksemo en Afriko estas traktata diversmaniere laŭ la diversaj konstitucioj kaj sociaj kriterioj, tamen la reala situacio estas ege malfavora por la samseksemuloj por la plejparto de la kontinento.[1] Ĉi tiu artikolo dividas Afrikon en du grandajn geografiajn kaj kulturajn regionojn: Nord-Afriko kaj Afriko sude de Saharo.

En Nord-Afriko[redakti | redakti fonton]

La samseksemo estas severe punata en la plejparto de la islamaj landoj de norda Afriko: Libio, Tunizio, Alĝerio, Maroko, Okcidenta Saharo, Eritreo, Ĝibuto, Somalio kaj la kristana Etiopio. En Maŭritanio kaj Sudano ekzistas vigla la mortpuno. Egiptio estas aparta kazo, ĉar la samseksemo teorie estas laŭleĝa, tamen ĝi estas praktike subpremata kaj la samseksemuloj estas persekutataj per aliaj akuzoj kiel ekzemple "malŝato al islamo". Samseksemo ne estas kontraŭleĝa en Malio, Niĝero kaj Ĉado. La solaj teritorioj kie la samseksemuloj havas ĉiujn rajtojn estas la dependaj aŭ transmaraj teritorioj de Hispanio: Kanariaj Insuloj, Ceŭto kaj Melilo, enklavitaj norde de Maroko, kie ankaŭ eblas la samseksa edzeco, laŭ leĝo aprobata en 2005. La insuloj Acoroj kaj Madejro, apartenantaj al Portugalio situantaj en la okcidento de norda Afriko, havas leĝon pri civila ligo.

Sude de Saharo[redakti | redakti fonton]

En la landoj sude de Saharo la konservativaj religiaj doktrinoj kaj la forta maĉismo malpermesas iun ajn favoran konsideron favore al la samseksemo, pro tio ĝi estas kontraŭleĝa kaj severe punata en Senegalio,[2][3] Gambio, Sieraleono, Ganao, Burkino, Ebura Bordo, Togolando, Benino, Niĝerio kaj Verda Kabo. Malpli severaj punoj estas aplikataj en Liberio. En la orienta flanko estas kontraŭleĝa en Ugando, Kenjo, Tanzanio, Burundo kaj Ruando. Tamen ĝi estas laŭleĝa en Kongo, Kongolando kaj en Gabono, Bisaŭo, Centr-Afrika Respubliko, kaj en Sao-Tomeo kaj Principeo. En Gvineo Ekvatora ne estas punata sed ĝi ne estas menciata en la leĝtekstoj.

Ĝi ankaŭ estas kontraŭleĝa kaj severe punata en Angolo, Mozambiko, Zambio, Zimbabvo, Malavio, Sejĉeloj kaj Maŭricio. Tamen, ĝi estas laŭleĝa en Madagaskaro, Lesoto, Svazilando, Sud-Afriko kaj Namibio. Ankaŭ en la etaj dependaj teritorioj de Francio kaj Britio.

Sud-Afriko estas la sola afrika ŝtato kiu havas kontraŭdiskriminaciajn leĝojn kaj ĝi estas inter la malmultaj landoj en la mondo kiuj agnoskas samseksan edzecon samrange kiel geedziĝoj.

Burundo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo GLAT-rajtoj en Burundo.

Lesboj, gejoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj (GLAT-uloj) en Burundo alfrontas leĝajn problemojn, kiujn ne-GLAT-uloj ne spertas. Antaŭ 2009 samseksaj seksumaj agoj ne estis krimaj deliktoj, sed nuntempe ili ja estas krimaj deliktoj.

Kenjo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Samseksemo en Kenjo.

La samseksemo estas krimo en Kenjo,[4] kaj samseksema agado estas punebla per 14 jaroj de malliberigo. Kvankam malmultaj homoj estas procesataj surbaze de la punkodo, tamen la samseksemuloj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj suferas senĉesan ĝenadon fare de la polico.

Laŭ raporto preparita de Pew Global Attitudes Project en 2007, 96% el la enketitoj en Kenjo deklaras, ke la samseksemo devus esti "malakceptita" de la socio. Tio estas unu el la plej altaj indicoj de malakcepto en la landoj, en kiuj la enketo okazigiĝis[5].

Tanzanio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo GLAT-rajtoj en Tanzanio.

Lesboj, gejoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj (GLAT-uloj) en Tanzanio alfrontas leĝajn problemojn, kiujn ne-GLAT-uloj ne spertas. Samseksemo en Tanzanio estas socie tabua temo, kaj samseksaj seksumaj agoj (eĉ private kaj konsentaj) estas krimaj deliktoj, puneblaj per ĝismorta malliberigo. La leĝo ankaŭ punas aliseksemulojn, kiuj faras buŝan seksumadon kaj anusan seksumadon.

Togolando[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo GLAT-rajtoj en Togolando.

La samseksemaj agoj fare de viroj kaj virinoj estas kontraŭleĝaj. Samseksa seksa aktiveco estas kontraŭleĝa, kun puno de 1-jara ĝis 3-jara mallibereco kaj monpuno de 100 000 ĝis 500 000 afrikaj frankoj.[6][7]

Ugando[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Samseksemo en Ugando.

La samseksemaj agoj fare de viroj kaj virinoj estas kontraŭleĝaj. Laŭ la Punkodo, "korpa kontakto kontraŭ la ordo de la naturo" inter du viroj altiras potencialan punon de dumviva malliberigo. Laŭ la internacia enketo Pew Global Attitudes Project de 2007, 96 procentoj de la Uganda loĝantaro kredas, ke la samseksemo estas vivmaniero, kiun la socio ne devus akcepti. Tio estis unu el la plej altaj indicoj de neakcepto en la landoj, en kiuj la enketo realigiĝis.[8][9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] "Laws on Homosexuality in African Nations", American Library of Congress angle
  2. [2] Sénégal: les pierres et la prison pour les homosexuels france
  3. [3] Être homosexuel au Sénégal: “Pour vivre heureŭ, vivons cachés” france
  4. [4] "Being Gay in Kenya: The Implications of Kenya’s New Constitution for its Anti-Sodomy Laws", Courtney E. Finerty angle
  5. Pew Global Attitudes Project, raporto de 4 oktobro 2007: Sharp Differences Over Homosexuality Arkivigite je 2017-09-19 per la retarkivo Wayback Machine, p. 35.
  6. 2011 Country Reports on Human Rights Practices: Togo, Bureau of Democracy, Human Rights and Labor, U.S. Department of State, page 20
  7. . State-sponsored Homophobia: A world survey of laws prohibiting same sex activity between consenting adults. The International Lesbian, Gay, Bisexual, Trans and Intersex Association (majo 2013). Arkivita el la originalo je 2017-12-10. Alirita la 3-an de junio 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-12-10. Alirita 2016-09-30.
  8. La nombro de plenkreskuloj (ĉiuj almenaŭ 18-jaraĝaj) enketitaj en Ugando estis 1,122, kun marĝeno de eraro de 3 percentoj kaj fidnivelo de 95 procentoj.
  9. "Pew Global Attitudes Project", (paĝoj 35, 85 kaj 117). Arkivita el la originalo je 2010-02-14. Alirita 2015-08-12.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]