Samseksemo en Afriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Samseksemo en Afriko estas traktata diversmaniere laŭ la diversaj konstitucioj kaj sociaj kriterioj, tamen la reala situacio estas ege malfavora por la samseksemuloj por la plejparto de la kontinento.

En praa Afriko

Afriko distingiĝas pro ĝia granda kultura diverseco: Elstara Magrebo, tiu araba parto kies andaluzaj filoj ankoraŭ videblas. Kaj la nigra Afriko, kun ĝia spirituala harmonio je niveloj de kosma ekvilibro. Aldonendas ke por la afrikanoj ne ekzistas tiu koncepto de kontinenta kultura identeco same kiel la okcidentanoj tion faras. Afriko estas unu en multdiverseco.

En Nord-Afriko

La samseksemo estas severe punata en la plejparto de la islama landoj de norda Afriko: Libio, Tunizio, Alĝerio, Maroko, Okcidenta Saharo, Eritreo, Ĝibuto, Somalio kaj la kristana Etiopio. En Maŭritanio kaj Sudano ekzistas vigla la mortpuno. Egiptio estas aparta kazo, ĉar la samseksemo teorie estas laŭleĝa, tamen ĝi estas praktike subpremata kaj la samseksemuloj estas persekutataj per aliaj akuzoj kiel ekzemple "malŝato al islamo". Samseksemo ne estas kontraŭleĝa en Malio, Niĝero kaj Ĉado. La solaj teritorioj kie la samseksemuloj havas ĉiujn rajtojn estas la dependaj aŭ transmaraj teritorioj de Hispanio: Kanariaj Insuloj, Ceŭto kaj Melilo, enklavitaj norde de Maroko, kie ankaŭ eblas la samseksaj edzeco kaj edzineco, laŭ aprobata leĝo en 2005. La insuloj Acoroj kaj Madejro, apartenantaj al Portugalio situantaj en la okcidento de norda Afriko, havas leĝon pri civila ligo.

Sude de Saharo

En la landoj sude de Saharo la konservativaj religiaj doktrinoj kaj la forta masklismo malpermesas iun ajn favoran konsideron favore al la samseksemo, pro tio ĝi estas kontraŭleĝa kaj severe punata en Senegalio, Gambio, Siera-Leono, Ganao, Burkino, Ebura Bordo, Togolando, Benino, Niĝerio kaj Verda Kabo . Malpli severaj punoj estas aplikataj en Liberio. En la orienta flanko estas kontraŭleĝa en Ugando, Kenjo, Tanzanio, Burundo kaj Ruando. Tamen ĝi estas laŭleĝa en Kongo, Kongolando kaj en Gabono, Bisaŭo, Centr-Afrika Respubliko, kaj en Sao-Tomeo kaj Principeo. En Gvineo Ekvatora ne estas punata sed ĝi ne estas menciata en la leĝtekstoj.

Ĝi ankaŭ estas kontraŭleĝa kaj severe punata en Angolo, Mozambiko, Zambio, Zimbabvo, Malavio, Sejĉeloj kaj Maŭricio. Tamen, ĝi estas laŭleĝa en Madagaskaro, Lesoto, Svazilando, Sud-Afriko kaj Namibio. Ankaŭ en la etaj dependaj teritorioj de Francio kaj Britio.

Sud-Afriko estas la sola afrika ŝtato kiu havas kontraŭdiskriminaciajn leĝojn kaj ĝi estas inter la malmultaj landoj kiuj agnoskas samseksajn edzecoj kaj edzinecojn samrange kiel geedziĝoj.

Kenjo

En Kenjo samseksema agado estas punebla per 14 jaroj de malliberigo. Tamen en oktobro 2009 tieaj aŭtoritatuloj deklaris pri la intenco fari en junio 2010 nombradon de kenjaj gejoj por pli bone defendi ilin je Aidoso. Samtempe pridemandotoj estos esplorataj per HIV-testoj kaj provizataj per informoj pri sekura seksa praktiko.[1]

Vidu ankaŭ

Referencoj