Samseksemo en Armenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armena samseksemulo portas afiŝon: « Amo ne konas sekson » dum la geja parado en Marsejlo junio 2004.

La rajtoj de lesboj, gejoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj en Armenio (armene Միասեռականների, երկսեռականների եվ փոխասեռականների իրավունքները Հայաստանում |Miaserakan'neri, yerkserakan'neri yev pokh'serakan'neri iravunknere Hayastanum) ankoraŭ estas tre bazaj kaj apenaŭ ekzistas.

Samseksemo ne plu estas kontraŭleĝa en Armenio ekde 2003. Tamen, la situacio de la GLAT-anoj tie ne multe ŝanĝiĝis kaj la publika opinio pri ĝi restas senŝanĝa kaj pro manko de leĝa protektado por tiu kolektivo ofte iliaj rajtoj estas perfortataj. Multaj timas la perforton hejme aŭ laboreje kaj la plimulto silentas pro timo esti malkaŝitaj.

Historio

La seksrilatoj inter samseksuloj verŝajne estis tute normalaj en la antikva Armenio, sub influo de la najbaraj kulturoj (helena, persa kaj romia). Post la alveno de kristanismo kaj ĝia ŝtatigo en la Reĝlando Armenio en 301, la populara perceptado pri samseksemo evoluis al negativaj konceptoj.

Kelkaj fontoj konkludigas ke samseksemo estis vaste akceptita en ĝia pasinteco. La reĝo Pap de Armenio estis priskribita kiel orgiŝatanto kun siaj gardistoj.

Estis en Armenio kie aperis grupo konata kiel paŭlismo. La paŭlanoj malakceptis la Malnovan Testamenton, la baptadon, kaj iliaj samtempuloj priskribas ilin kiel herezuloj kaj sodomitoj. La imperiestrino Teodora de Makedonio mortigis pli ol cent mil paŭlanojn en Armenio.

Post la falo de la Otomana Imperio kaj de la Rusa Imperio, la Armena Demokratia Respubliko proklamiĝis en majo 1918 kaj ekzistis 2 jarojn. Iom post la invado de la ruĝa armeo en decembro 1920, la Armena Soveta Socialisma Respubliko estis fondita. En 1936, la kontraŭ-samseksema artikolo estis enkondukita en la punleĝaron por puni la virajn samseksajn rilatojn. Malgraŭ la jura premado, grandaj artistoj esprimis sian samseksemon ĉe la verkaĵoj. La poetoj Vahan Tekejan kaj Jeghiŝe Ĉarenc, kaj la reĝisoro Sergej Paraĝanov troviĝas inter la plej konataj samseksemaj armenoj el la soveta epoko.

Antaŭa leĝo kontraŭ samseksemo

Inter junio 1920 kaj 1991, Armenio estis parto de la eksa Sovetunio. Ĝis 2003, la leĝaro ankoraŭ inkludis la sekcion 121 de la antikva punkodo de Sovetio, kiu specife krimigis la anusajn rilatojn inter viroj. La lesbianismo kaj konsentitaj seksaj rilatoj sen penetrado inter viroj ne estis splicite menciitaj kiel krimo. La artikolo 116, el 1936, maksimume punigis pro tiu krimo ĝis 5 jarojn mallibereje.

La nuligado de la kontraŭ-samseksema leĝo kaj la mortpuno estis unu el la antaŭkondiĉoj por la aliĝo al la Konsilio de Eŭropo en 2001. En decembro 2002, la nacia asembleo aprobis la novan punleĝaron en kiu la kontraŭ-samseksema artikolo estis forigita. La 1-an de aŭgusto 2003, la prezidinto Robert Koĉarjan ratifis, metante finon al jardekoj da subpremado al samseksemuloj. Estis sep juĝoj en 1996, kvar en 1997 (raporto 1999 de Amnestio Internacia pri Armenio), kaj kvar en 1999.

En 2001, la loka NRO « Helsinki Association » publikigis ĉe sia retpaĝaro la historion de 25-jara armeno, Hovik Minasjan. En 1999, la junulo estis kondamnita je trimonata malliberiĝo pro seksrilatoj kun alia viro. Li estis la lasta samseksemulo punita laŭ la artikolo 116. Per lia atestado, li denuncis la perfortadon kaj la malbonan konduton de liaj karceristoj, sed ankaŭ la koruptitan juĝon kiu malpliigis la punon pro subaĉetado kontraŭ miloj da usonaj dolaroj. La informo en armenaj amaskomunikiloj pri ĉi tiu kazo okazigis malfermajn debatojn en Armenio.

Naskiĝo de movado

La membroj de la nova Asocio de Armenaj Gejoj kaj Lesboj de Francio defilas en la Tago de la Geja Fiero de Parizo, en junio 2002.

Post la nuligo de la leĝo, oni vidas en Armenio izolitajn signojn pri la naskiĝo de movado por la rajtoj de GLAT-anoj. En oktobro 2003, 15 personoj renkontiĝis en Erevano por fondi organizon baptita kiel "GLAG" (Gay and Lesbian Armenian Group). Sed post kelkaj kunvenoj la partoprenantoj ne plemunis siajn celojn.

En aŭtuno 2004, la fondinto de armena ekstrem-dekstra grupo deklaris ke la armenaj politikaj elstaruloj estas samseksemuloj, kio flamigis la debaton kaj ĝi aperis en la publika televidkanalo. La parlamentanoj kiel respondo deklaris ke ĉiu membro de la Parlamento kiu estas samseksemulo devus rezigni sin pri sia posteno, opinio kundividita de la prezidenta konsiliisto por la nacia sekureco.

En oktobro 2004, AGLA France organizis manifestacion antaŭ la ambasadejo de Armenio en Parizo por denunci la gejfobian kampanjon kaj la marĝenigadon de la samseksemuloj en la leĝoj kaj armenaj amaskomunikiloj. La malfermita letero de la asocio al la prezidanto de Armenio estis publikigita kelkajn tagojn poste en la ĵurnalo Hajkakan Ĵamanak (Armena Tempo).

La aktivistoj de AGLA demandas la reganton de Armenio pri la kontraŭ-samseksema leĝo en junio 2002, Parizo.

En 2005, subtenitaj de AGLA France, du armenoj partoprenis la ĉiujaran konferencon de ILGA-Eŭropo en Parizo. Unu jaron poste, Menq/WFCE, la unua NRO pri luktado por la rajtoj de samseksemuloj kaj kontraŭ la aidoso, registriĝis en Erevano. En 2007, Pink Armenia, alia NRO aperis por promocii la publikan konsciprenon por preventado de HIV kaj aliaj seksmalsanoj sed ankaŭ por batali kontraŭ la diskriminacio kiun suferas GLAT-anoj.

Agnoskado de samseksa edziĝo

En 2006, geja armena paro el Francio neformale celebris edziĝ-ceremonion en la katedralo de Eĉmiadzin (Sankta Seĝo de la Armena Apostola Eklezio)[1]. La artikolo publikigita pri tiu edziĝo aperinta en 168 Ĵam okazigis skandalon kaj indignadon en la lokaj konservativaj amaskomunikiloj, inter la politikistoj kaj religiaj gvidantoj[2].

La civilaj unuiĝoj kaj edziĝoj inter samseksuloj ankoraŭ ne estas agnoskataj en Armenio kaj tio ankoraŭ ne troviĝas en la tagordo de la registaro kaj de iu ajn alia partio. Pro tio la registaro ankaŭ ne permesas la infanadoptadon al samseksaj paroj kaj ne ekzistas debatoj por modifi la leĝon.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Piednotoj

  1. anglehttp://www.armenianow.com/features/6512/love_and_loyalty_marriage_i|.
  2. angle http://web.archive.org/web/20070614183753/http://www.gayrussia.ru/en/news/detail.php?ID=6278%7C.