Samseksemo en Latinameriko kaj Karibio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ameriko estas eble post Eŭropo plej tolerema kontinento ol la aliaj, kvankam ankoraŭ ekzistas latinamerikaj landoj kiuj punas la samseksemon. Kelkaj latinamerikaj ŝtatoj havas kontraŭdiskriminaciajn leĝojn kiuj ne permesas al la GLAT-kolektivo militservi, eniri en la armeon, aliĝi al politikaj partioj aŭ akcepti altajn postenojn en laborejoj.

Samseksaj partnerecoj tutmonde

Permesataj:

██ Enlanda samseksa edzeco

██ Alilanda samseksa edzeco plene akceptata

██ Registrita partnereco

██ Enlanda registrado limigita

██ Ŝtato submetata al internacia kortuma decido rekoni samseksan edzecon

██ Neniu registrado


Malpermesataj:

██ Sen malliberiga puno dum jardekoj

En la antaŭkolumba epoko[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la alveno de la eŭropanoj al la amerika kontinento, la aborigenojindiĝenoj de kontinento kaj la plejparto de ĝiaj civilizoj havis respekton kaj toleremon al la homoj kiuj havis tiun seksan orientiĝon. En Centrameriko, Karibio kaj Nord-Ameriko, la samseksemuloj estis ofte konsiderataj kiel specialaj estaĵoj, magiaj, portantoj de supernaturaj povoj kie proksimeco al ili estis bonŝanco.

En la antaŭkolumbaj popoloj ĉiu indiĝena grupo komprenis la samseksemon laŭ ilia kulturo; en la Novgranada Reĝlando, la nudaj kazikoj promociis la samseksajn rilatojn inter iliaj sekvantoj.

Laŭ la antropologiaj studoj, en Ekvadoro la denaskuloj distingis kaj inajn kaj virajn diojn, Dio Suno, Dio Luno, Patrino Tero, Patrino Naturo, Patro Vulkano kaj respektis la ambaŭseksemecon. Laŭ la leĝoj kaj la aborigenaj kredoj, nepra kondiĉo por ĉamaniĝi estis la samseksemo, kio implicis saĝecon, reprezentadon de la inaj kaj viraj aferoj en nur unusola estaĵo.

La eŭropa koloniigo[redakti | redakti fonton]

La alveno de la hispanaj kaj aliaj eŭropaj koloniistoj (portugaloj, francoj, britoj kaj nederlandanoj) okazigis la altrudon de nova politika, socia, kultura kaj religia sistemoj, per la kristaniĝo kaj la malaperigado de la antaŭaj kredoj kaj praktikaĵoj, altrudante la homofobion de Eŭropo, krom la diskriminacio, rasismo kaj klasismo. La samseksemuloj iĝis universale malestimataj.

La Katolika Eklezio kondamnis ian ajn praktikon kiu iras kontraŭ ĝia dogmaro, konsiderante ilin morta peko kaj demonaĵoj, kaj eĉ ili estis persekutataj per la Inkvizicio kiu estis alportata al la amerikaj teritorioj. Multaj samseksemaj indiĝenoj estis murdataj ĉefe de la hispanaj konkerantoj aŭ koloniistoj.

Nuna situacio laŭ lando aŭ regiono[redakti | redakti fonton]

Nord-Ameriko[redakti | redakti fonton]

Meksiko[redakti | redakti fonton]

En Meksiko, post reformo de la unua artikolo de la konstitucio en 2001, kiu malpermesas diskriminacion, la meksika registaro promociis publikajn politikojn favore al la GLAT-a kolektivo. Inter ili elstaras la nacia kampanjo kontraŭ homofobio de la Nacia Konsilio por la Preventado de Diskriminacio. La registaro de Meksiko balotis en sesio de la Komisiono de la Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo favore al propono de Brazilo kiu asertis ke la gejoj kaj lesbaninoj havas la samajn rajtojn.

Centrameriko[redakti | redakti fonton]

Kostariko[redakti | redakti fonton]

En Kostariko, la leĝoj pri civila ligo inter samseksemuloj povus avanci post la parta akceptado de prezentaĵo fare de advokato prezidanto de samseksema asocio antaŭ la Konstitucia Salono. Kostariko estas sendube la plej tolerema lando rilate al samseksemo en la tuta regiono de Centrameriko.

En Kostariko ekzistas leĝo kiu malpermesas diskriminacion pro seksa orientiĝo en laborloko.

Nikaragvo kaj Honduro[redakti | redakti fonton]

Nikaragvo kaj Honduro, la 2 malplej ekonomie disvolvitaj landoj de Ameriko (post Haitio), estas samtempe la plej homofobaj landoj de la kontinento. Tio ŝuldiĝas al la koloniaj epokoj, regado de la Katolika Eklezio, diktaturoj de la 20-a jarcento kaj malbona eduksistemo.

Nikaragvo estis unu el la latinamerikaj landoj kiu konsideris samseksemon kiel delikto kaj ĝi estis punata de 1 al 3 jaroj en prizono. Movadoj dum la tago de la Batalo kontra la Homofobio en landoj kiaj Argentino, Ĉilio, Meksiko, Paragvajo, Peruo kaj Urugvajo protestis antaŭ la ambasadoj de Nikaragvo ĉar ĝi estis la sola lando en Latinameriko kie ankoraŭ samseksemo estis punata.

Tiuj movadoj favore al la kontraŭdiskriminacio kaj agnoskado de la rajtoj por gesamseksemuloj, sendis retmesaĝojn al la ambasadoj, petante al la nikaragva registaro la nuligadon de la artikolo 204 de la Punleĝaro kiu punis la samseksemon. En la nuntempo, la nova nikaragva punleĝaro, kiu ekfunkciis en marto 2008, ne plu konsideras samseksemon kiel kontraŭleĝa.

Panamo[redakti | redakti fonton]

En Panamo, la asocio Asocio de novaj viroj kaj virinoj de Panamo, en la jaro 2005 ellaboris proponon por la maldiskriminacio pro seksa orientiĝo kaj identeco, per tiu ĉi projekto oni intencas punigi la diskriminaciaĵojn kaj krimojn kontraŭ la GLAT-a komunumo. Pere de dekreto 332, la prezidanto, Martín Torrijos, kaj la ministrino pri Sano, Rosario Turner, akceptis la plendojn kaj la proponon de la Asocio cele al la forigado de la homofobio.

Antiloj[redakti | redakti fonton]

En Karibio la samseksemo ne estas leĝe punata. Tamen, en Jamajko pluraj estroj de la geja komunumo estis murdataj dum tiuj ĉi jaroj, kaj homofobio regas la tutan socion.

Dominika Respubliko[redakti | redakti fonton]

En Domingo, ekzistas leĝoj kiuj malpermesas la elsendadon de muzikvideoj en ajna loka televido, kiuj rilatiĝas al samseksemo aŭ ambaŭseksemo. Malgraŭ tiuj leĝoj, menciindas ke Domingo sukcesis malpliigi la diskriminacion dum la lastaj jaroj ekde la 1980. Kaj ankaŭ estas okazigata la defilado de la Geja Fiero, ĉar alta procento de la loĝantaro opinias ke ĉiu persona rajtas decidi iliajn seksajn preferojn kaj ne la registaro. En Domingo ekzistas gej-etosaj lokaloj destinataj al la gesamseksemuloj, kiaj la dancejoj kaj trinkejoj kie la GLAT-a kolektivo povas libere esprimi sin.

Gvadelupo kaj Martiniko[redakti | redakti fonton]

En la transmaraj francaj departementoj Gvadelupo kaj Martiniko la civila ligo estas laŭleĝe kaj ĉiuj rajtoj de la samseksemuloj estas protektataj. Kiel en Francio estas leĝigi la samedziĝon de aliaj landoj.

Kubo[redakti | redakti fonton]

En Kubo, dum la 1960-aj jaroj, la samseksemo estis punata kaj la samseksemuloj arbitre estis persekutataj kaj kondamnataj je reedukado en ejoj kie ili devis laboregi similaj al stalinismaj koncentrejoj. La Revolucia Registaro pardonpetis pro ĝiaj subpremaj leĝoj aplikataj al la samseksemuloj kiuj perforte iris al la kamparanaj laborejoj pro la "reedukado".

En iu etapo de la kastrisma revolucio la samseksemuloj estis eĉ konsiderataj kiel, ne kubaj civitanoj pro ilia seksa orientiĝo. Kiel influo de la stalinisma politiko kontraŭ la samseksemo kaj la kreado de perfekta socialisma socio, en Kubo ekzistas la "Nigra Jarkvino" kiu konsistis el la forigado de la kuba kulturo al ĉiuj artistoj kiuj estis gesamseksemuloj. Tamen, tiuj homofobaj ŝtataj vidpunktoj rilate la samseksemon iom post iom ŝanĝiĝis post la malapero de Sovetio en la 1990-a jardeko

La filmo Frago kaj Ĉokolado, kiu kaŭzis kaj malakcepton kaj kuriozemon inter la kuba publiko, akcelis la publikan debaton pri la samseksemo kaj helpis ŝanĝi la vidpunkton pri samseksemo, en epoko kiam la kastrisma reĝimo fariĝis malpli subprema ol antaŭe. La filmo montris la realecon de la homofobio reganta la landon. En la nuntempo ne ekzistas leĝoj kiuj rekte punas la samseksemon kaj estiĝis iom da toleremo. Dum la lastaj jaroj, verŝajne, la lando intencas forigi la homofobion kaj agnoski kelkajn rajtojn de la seksaj malplimultoj. En la Konferenco pri la Virino, en Pekino (1995), la kuba delegitaro estis la sola latinamerika delegitaro kiu defendis ĉiujn aferojn rilate al la seksa orientiĝo. Nuntempe, la Parlamento debatas pri kelkaj leĝoj kiuj inkluzivas la civilan ligon inter samseksemuloj.

Puerto-Riko[redakti | redakti fonton]

En Puerto-Riko la konsentita samseksemo ankaŭ estis punata. Tamen, en 2003 estis aprobata la nova punlexaro, kiu leĝigis la samseksajn rilatojn. La leĝo ekvigliĝis en majo 2005. La Leĝdona Asembleo konsideras ene de la reformado de la leĝo kiu antaŭe punis la samseksemon, la agnoskadon de la civila ligo inter samseksaj personoj. Tamen, la koalicio de pluraj fundamentismaj partioj kaj la Katolika Eklezio anoncis intensan kampanjon kontraŭ tiu leĝo. En la urboj San-Juano kaj Cabo Rojo ĉiujare estas celebrataj la 'Tago de la Geja Fiero', en junio.

Sud-Ameriko[redakti | redakti fonton]

Argentino[redakti | redakti fonton]

Dum la milita diktaturo nomata la Argentina Revolucio (1966-1973) organiziĝas "Nova Mondo", la unua samseksema politika partio en Sud-Ameriko. En Argentino dum ĝia unua diktaturo sub la Proceso pri Nacia Reordigado (1976 kaj 1983) la samseksemo estis kontraŭleĝa, post la fino de tiu milita reĝimo, samseksemo estis tuj senpunigata kaj leĝigata. Kun la paso de la jaroj, en la ĉefurbo de la lando (Bonaero) estis aprobata en 2003 la civila ligo por la samseksaj paroj, ĝi fariĝis la unua lando en Latinameriko kiu oficialigis tiujn ligojn. Tamen, ĝi estas aprobata ne en la tuta landa teritorio sed en kelkaj provincoj. Sed ekzistas projekto kun ampleksa politika subteno por ke la civilaj ligoj estu oficataj en la tuta lando.

Bolivio[redakti | redakti fonton]

Kvankam la homofobio regas en la socio, ĉefe en sektoroj kiel la armeo, en la unuaj jaroj de la 21-a jarcento multe avancis la socio por bremsi tiun diskriminacion. En 2008 estis elsendataj anoncojn en la amaskomunikiloj sub aŭspicio de la Homaj Rajtoj en Bolivio kiu disvastigis per radio kaj televido por sentivigi la socion kontraŭ la diskriminacio de la samseksemo kaj la ambaŭseksemo, inspirata en la redaktado de estonta artikolo de la nova konstitucio. Ties artikolo n-ro 14, de la konstitucio malpermesis la diskriminacion pro seksa orientiĝo. En la lando ekzistas kelkaj GLAT-aj organizoj kiuj aktiviĝas por la plena agnoskado de iliaj rajtoj.

Brazilo[redakti | redakti fonton]

Dum la 20a jarcento pro la regado de pluraj militistaj reĝimoj kaj la forta influo de la Katolika Eklezio, samseksemo estis punata kaj homofobio regis preskaŭ la tutan socion. Tamen, kun la paso de la tempo, la malapero de la diktaturoj, forigo de la Eklezio de la socia vivo kaj reveno de la demokratio, pluraj brazilaj ŝtatoj aprobas la civilajn ligojn kiuj garantias plurajn rajtojn al la GLAT-a kolektivo. Nuntempe, oni intencas ke la civila ligo estu oficataj en ĉiuj ŝtatoj de la lando pere de informkampanjoj kaj projektoj kiuj estas prezentataj antaŭ la nacia registaro. Kvankam nuntempe homofobio estas iom forta ĉefe en la kamparo kaj malriĉaj regionoj, en la grandaj kaj mezaj urboj, samseksemuloj vivas relative normale kaj ĉiujare estas celebrata la defilado de la Geja Fiero en Braziljo kaj Rio-de-Ĵanejro.

Ĉilio[redakti | redakti fonton]

En 1998 estis modifita la artikolo 365 de la Punleĝaro kiu punis la sodomion; per tiu modifo la samseksemo fariĝis laŭleĝa. En la komence de la 2000-aj jaroj naskiĝis post debatoj pri seksaj malplimultoj kaj seksa orientiĝo, ekfondiĝis asocioj kiel La Aliaj Familioj[rompita ligilo] kaj Kunordiganto por Seksa Diverseco[rompita ligilo], universitata organizo kiu intencas disvolvigi la socian kritikon rilate al la establitaj modeloj kie diskriminacio pro seksa orientiĝo ankoraŭ regas. Kvankam multe avancis la GLAT-a komunumo, ankoraŭ neniu favoriga leĝo estis aprobata en la Kongreso, malgraŭ la prezentado de pluraj projektoj por la civila ligo kaj kontraŭ la diskriminacio.

Ekvadoro[redakti | redakti fonton]

Ĝis la jaro 1997 la Artikolo 516 de la ekvadora punleĝaro punis la samseksemon je enprizonigo de unu ĝis ok jaroj. Tamen, kun la paso de la tempo, tiuj leĝoj estis forigataj kaj malgraŭ la homofobio kiu ankoraŭ regas, Ekvadoro fariĝas pli tolerema en la grandaj urboj.

Franca Gujano[redakti | redakti fonton]

En la transmara departemento Franca Gujano la civila ligo estas laŭleĝa laŭ la reguloj de la metropolo, kie estas protektataj la rajtoj de ĉiuj samseksaj personoj. Kiel en Francio eblas leĝigi la samedziĝon de aliaj landoj. Tiu leĝo estas ĝenerale aplikata al ĉiuj transmaraj francaj departementoe.

Kolombio[redakti | redakti fonton]

Ekde la vigliĝo de la Dekreto 100 de 1980, la samseksaj rilatoj ne estas malpermesataj de la leĝoj en Kolombio. Aliflanke, la Konstitucio de 1991 inkluzivas artikolojn kiuj intencas protekti kaj respekti la rajtojn de la kolombia GLATa komunumo, i.a. rajto je la egaleco antaŭ ĉiuj civitanoj, la konstitucia principo pri pluralismo kaj rajto je la libera disvolviĝo de la personeco.

Peruo[redakti | redakti fonton]

En Peruo ekzistas leĝo por kondamni kaj elimini la diskriminacion pro seksa orientiĝo. En la jaro 2003, la lando malakceptis leĝon favore al la civilaj ligoj. Ankaŭ ekzistas asocioj de gejoj kaj lesbaninoj kiuj promocias la defendadon de la GLAT-aj rajtoj, kiel la Samseksema Movado de Limo inter aliaj. Malgraŭ tiu ĉi lando multe avancis kompare al la antaŭaj jaroj, ankoraŭ regas homofobion en diversaj sektoroj de la socio.

Urugvajo[redakti | redakti fonton]

En Urugvajo oni intencas jure reguli la civilan ligon de la samseksaj paroj. En tiu ĉi lando, eĉ oni parolas pri leĝigado de la infanadoptado de samseksaj paroj . En 2005, junaj urugvajanoj petis la rektan aprobon de la samedziĝo anstataŭ la civila ligo je nacia skalo. Laŭ enlanda enketo, 62% de la enketitoj malpli ol 40 jaroj aĝaj aprobis la samedziĝon, tamen 80% de la enketitoj pli ol 50 jaroj aĝaj malakceptis ĉiajn samseksajn ligojn. Tial, la Leĝdona Sistemo esploras pri leĝo de kunvivado kiu agnoskos la samajn rajtojn al la paroj sendistinge de iliaj seksaj orientiĝoj. La 27-a de decembro 2007, Urugvajo fariĝis la unua latinamerika lando kiu naciskale agnoskis la civilan ligon inter gesamseksemuloj. En 2009 la urugvaja Kongreso permesis al gejaj kandidatoj kiuj volas integriĝi en militistajn lernejojn.[1] En septembro de 2009 Urugvajo iĝis la unua latinamerika lando kiu permesas al gejaj paroj adopti geinfanojn.[1] En oktobro de 2009 la nacia senato unuanime aprobis leĝproponon, danke al kiu transseksuloj povos ŝanĝi sian nomon en ĉiuj oficialaj dokumentoj, de naskiĝatestoj al pasportoj, por reflekti la sekson de sia elekto. La ŝanĝo okazis post kiam la Civila Registrejo de civilaj geedziĝoj avertis, ke dank'al ebligo de oficiala nomo- kaj seksoŝanĝo, samseksuloj paroj povus geedziĝi sen malhelpo.[1]

Venezuelo[redakti | redakti fonton]

Ekde la komenco de la regado de la nuna prezidento Hugo Chávez, en 1999 pluraj artikoloj estis proponitaj por tute forigi la homofobion kaj diskriminacion pro seksa orientiĝo de la venezuela socio. Ĝi estas samrange konsiderata kiel la problemoj pri raso, religio aŭ aliaj problemoj de la nuna socio. Tamen, en la nova konstitucio la ne diskriminacio pro seksa orientiĝo estis ekskludata pro la premado de pluraj religiaj grupoj, ĉefe la Katolika Eklezio. Ekde la jaro 2001, "Alianza Lambda" (GLAT-a organizo) organizas la "Monaton de la Geja Fiero de Karakaso". Tiu estas kultura evento kiu konsistas kulturaj, sportaj, edukaj kaj emancipigaj surstrataj aktivecoj, kiel la samseksema parado en Karakaso, kie ĉeestas pli ol 20.000 personoj. En 2002 estis kreata la Geja Revolucia Movado de Venezuelo. Nuntempe, kvankam la samseksemo ne estas tute akceptata, ĝi estas tolerata de granda parto de la loĝantaro. Por baldaŭa estonteco estas planata la leĝigado de la civila ligo kio povos fariĝi naciskale. La 14-a de julio 2006 oficiĝis la unua samseksa edziĝo en la lando, realigata en la Brita Ambasado, inter venezuela kaj brita civitanoj, edziĝo kiu estis informata al la aŭtoritatoj.

Aliaj landoj kaj dependaĵoj[redakti | redakti fonton]

En aliaj landoj, inkluzive de la eŭropaj kolonioj, la leĝoj pri la samseksemo varias de unu al alia.

La samseksemo estas laŭleĝa en Belizo, kiel ankaŭ en Surinamo, Bahamoj, kelkaj el la malgrandaj antiloj (Barbadoso, Sankta-Lucio, Sankta Kristofo kaj Neviso, Grenado, Domingo ktp.). La homofobio ankoraŭ persistas ĉar kelkaj el tiu regiono apartenas al Latinameriko (ĉefe pro la soci-ekonomikaj, politikaj kaj religiaj problemoj heredataj de la hispanaj koloniistoj)

En landoj kiel Jamajko, Trinidado kaj Tobago kaj Gujano la samseksemo estas kontraŭleĝa kaj punata. En Jamajko kaj Trinidado kaj Tobago estas punata per enkarcerigo, kaj en Gujano ĝis la dumviva enprizonigo.

En la kazo de la transmaraj teritorioj apartenantaj al Britio kiel Kajman-insuloj, Moncerato, ĉiu el ili havas siajn proprajn leĝojn, kvankam la samseksemo estas laŭleĝa kaj ĝi ne estas punata. Ĉar ili estas kolonioj, preskaŭ ne havas la samajn leĝojn de la metropolo, tial ne estas aplikataj la civilaj ligoj aŭ la samseksa edzeco. La sola brita teritorio kiu agnoskas la civilajn ligojn estas la Falklandoj.

En la Nederlandaj Antiloj, kiuj estas kolonioj de Nederlando, la kazo estas simila al la de aliaj kolonioj apartenantaj al Britio, en tiuj insuloj la samseksemo estas laŭleĝa, sed la insuloj ne havas la samajn leĝojn de la metropolo, tial ne estas aplikataj la civilaj ligoj aŭ la samedziĝo. Tamen, en Arubo ekestas diskutoj kaj debatoj pri la leĝigado de la civilaj ligoj aŭ eĉ la samedziĝo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]