Samseksemo en la mondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Samseksaj partnerecoj tutmonde

Permesataj:

██ Samseksa edz(in)eco

██ Registrita partnereco

██ Neniu registrado


Malpermesataj:

██ Malaltaj punoj

██ Altaj punoj

██ Dumviva malliberigo

██ Mortpuno

Samseksemo kaj ambaŭseksemo estis kaj daŭre estas en multe da regionoj de la mondo la fenomeno kiu provokas diskutojn. Ekzistas rimarkeblaj diversoj en la demando pri rajtoj de GLAT-personoj en koncernaj ŝtatoj. De plena rajtegaleco en Nederlando (per i.a. samseksaj edz(in)ecoj), ĝis daŭre praktikata mortpuno pro samseksaj kontaktoj en Saŭda Arabio.

Unuaj sociaj movadoj de batalo pri GLAT-rajoj ekestis fine de la 1960-aj jaroj. En 1969 jaro ĉe la stratoj de Novjorko okazis ribelo Stonewall, kiun oni povas agnoski kiel unua manifestacio de GLAT-personoj kontraŭantaj aktualan juran situacion. Tagon de ribelo, 27-an de junio, stabiligis kiel Christopher Street Day (CSD) – Tago de Kristofora Strato, festata ĉe la tuta mondo. En metropolioj de Nord- kaj Sud-Ameriko, Eŭropo kaj Aŭstralio estas organizataj koloraj procesioj, kiun ĉiujare partoprenas centoj miloj da personoj. La plej granda tia evento estas nune la parado en San-Paŭlo. En 2007 jaro partoprenis ĝin ĉirkaŭ 3,5 milionoj da personoj[1].

Parado de gejoj kaj lesbaninoj en San-Paŭlo (Brazilio) en 2004 jaro

Unuiĝintaj Nacioj konsideras la eblecon agnoski kelkajn da postulatoj de GLAT-movado kiel fundamentaj homaj rajtoj[2]. Tagon 17-a de majo ekestis la Internacian Tagon Kontraŭ Gejfobion (17-a de majo 1990 - la dato de forstreko samseksemon el la listo de malsanoj kaj perturboj per Monda Organizaĵo pri Sano).

Ĉiujare en la tuta mondo gesamseksemuloj estas murditaj pro gejfobiaj kaŭzoj. Nur en Brazilio en 2001 jaro, laŭ oficialaj fontoj estis murditaj 132 GLAT-personoj[3]. Laŭ statistikoj de FBI en Usono en 2004 jaro 15,6% de anoncitaj krimoj de malamo estis motivitaj de malsama seksa orientiĝo de viktimo. Plimultaj viktimoj de ĉi-tiuj krimoj estis gejoj[4]. Unu el ili estis Matthew Shepard, usona studento murdita de samaĝuloj.

En la internacia areno promociadon de rajtoj de seksaj malplimultoj plej forte apogas Eŭropo. Ĉefe Eŭropa Unio kaj Konsilio de Eŭropo. Ili aprobis la rezoluciojn vokantaj ĉiujn ŝtatojn malkonstrui punecon de samseksaj aktoj en la tuta mondo kaj konstrui leĝon egalrajtigantan samseksemulojn kun aliseksemuloj kaj damnintan gejfobion.

Unua ŝtato en la mondo kiu enkondukis en la juro registritan partnerecon por samseksaj personoj estis Danio en 1989 jaro. Same faris sekvaj ŝtatoj, principe en Eŭropo, ambaŭ Amerikoj, Aŭstralio, Nov-Zelando, Israelo kaj Sud-Afriko. Aliaj ŝtatoj konsideras tian eblecon.

Malgraŭ tio, samseksaj kontaktoj estas ĉiutempe kontraŭleĝaj en ĉ. 70 el 195 ŝtatoj de la mondo (ĉefe en ŝtatoj de Afriko kaj Azio)[5], kaj personoj ambaŭ- kaj samseksemaj estas persekutataj. Punec-sistemo estas diferenciga laŭ ŝtato. La plej forta puno pro samseksema kontakto estas mortpuno, praktikita i.a. en Irano (vidu plu: Mahmoud Asgari kaj Ajaz Marhoni).


Portal LGBT.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri GLAT

Samseksemo kaj koncernaj ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

Afriko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Samseksemo en Afriko.

Aŭstralio kaj Ocenio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Samseksemo en Aŭstralio kaj Oceanio.

Azio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Samseksemo en Azio.

Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Samseksemo en Eŭropo.

Latinameriko kaj Karibio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Samseksemo en Latinameriko kaj Karibio.

Nord-Ameriko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Samseksemo en Nord-Ameriko.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://news.bbc.co.uk/2/hi/americas/6738905.stm
  2. http://www.yogyakartaprinciples.org/index.php?item=24
  3. http://www.femmenoir.net/2007/01/09/world-view-brazil
  4. http://web.archive.org/20051020232150/www.fbi.gov/ucr/cius_04/offenses_reported/hate_crime/index.html
  5. http://www.fco.gov.uk/servlet/Front?pagename=OpenMarket/Xcelerate/ShowPage&c=Page&cid=1007029391647&a=KArticle&aid=1152525661291

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]