Samseksemo kaj judismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bandera gay Israel.PNG

La samseksemo estas temo je debato ene de la judismo. La unuaj mencioj venas de la Biblio, en Levidoj, kie estas priskribataj la samseksemaj rilatoj kiel abomeno kiu povas esti punita per la mortopuno.

La ĉefa vizio de la judismo estas ĝia konsidero de la samseksemo kiel io pekema, ĉar ĝi estas eksplicite malpermesata en la Torao. Tiu ĉi estas la vizio de la Ortodoksa Judismo, kvankam ne de la Reformisma Judismo aŭ la Rekonstruisma Judismo. La Konservativa judismo subtenis ĝis la jaro 2006 la ortodoksan pozicion, sed ekde tiu momento publikigis diversajn opiniojn pri la temo, inkluzive de liberalaj, kvankam kelkaj seksaj rilatoj, restis konsiderataj kiel malpermesataj. Sub aŭspicio de Reformismo ekde 1970 estas sinagogoj/temploj en preskaŭ ĉiu granda urbo de Usono, kiuj servas ĉefe gejan kredantaron.

"Vi havas la duoblan povon de la amo"[redakti | redakti fonton]

La vortoj plej konataj prononcitaj de rabeno rilate al samseksemo, estis de la respektinda rabeno Yosef Shalom Eliashuv. Antaŭ la konsultado de religia junulo rilate al liaj samseksemaj inklinoj, la rabeno respondis lin: "Mia kara amiko, vi havas la duoblan povon de la amo. Zorgeme uzu ĝin", sekvante rabenan tradicion respondi amplekse kaj ambigue.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]