Samseksemo kaj katolikismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Romia Katolika Eklezio konsideras la seksan homan konduton preskaŭ kiel sakramento. La anusa sekso kaj homogenitala estas konsiderataj kiel pekaj ĉar la seksaj rilatoj estas nur por la generado kaj amo inter viro kaj virino. La Eklezio ankaŭ diras ke la komplementeco de ambaŭ seksoj estas parto de la Dia Plano. Samseksamaj rilatoj estas nekundivideblaj por tiaj instruoj: Tiuj ĉi instruoj ne estas limigitaj al samseksemo, ĝi estas la ĝenerala premiso por la katolika malpermesado de la antaŭgeedziĝa seksumado, pornografio, kaj masturbado.

Akcepto kaj kompato[redakti | redakti fonton]

La Eklezio deklaris ke la samseksamaj "deziroj" aŭ "inklinoj" necese ne estas pekaj en si mem. Ili estas "malordoj" en la senco ke ili estas tentoj por fari ion pekeman, tio estas, la samseksaman rilaton, sed se la tentoj iras kunligitaj al memregado, ne estas konsiderataj kiel pekaj. Tiel, dum la Eklezio malakceptas legalizi la seksajn rilatojn inter du samseksaj personoj, ĝi ankaŭ proklamas respekton kaj amon por tiuj kiuj sentas inklinon al samseksaj personoj.

La Eklezio ofertas al la katolikaj politikistoj la agadmodelon: esprimi sin klare kaj publike kontraŭ ia ajn leĝo favore de la legalizado de samseksamaj edziĝoj.

Debatoj en la Eklezio[redakti | redakti fonton]

Samkiel okazas en la plimulto de la kristanaj konfesioj, la oficialaj instruoj rilate al la samseksemo estis diskutataj de la katolikaj laikoj, eminentaj teologoj kaj ordinitaj klerikoj el la alta hierarkio. Ofte, unuopuloj kiuj promocias disidencon aŭ diverĝojn kontraŭ la oficiala pozicio de la eklezio estis elpelitaj de liaj/ŝiaj influaj postenoj, se ili estis ordinitaj,kaj eĉ, en kelkaj kazoj, ekskomunikitaj. Ĝenerale, ekzistas granda debato ene de la Katolika Eklezio rilate al la graveco pro la aktuala pozicio pri la samseksemoj, kelkaj serĉante reformon, aliaj serĉante ĝian preservadon.

Ankaŭ estas akademianoj kiuj eldonis verkojn defiante la manieron kiel la samseksemo estas traktata de la romia katolikismo. La plej notinda eble estas John Boswell, kiu verkis la libron Christianity, Social Tolerance and Homosexuality (Kristanismo, Socia Toleremo kaj Samseksemo), en kiu li estas kontraŭ la nuntempaj instruoj de la Eklezio rilate al la samseksemo. En la sekva libro, Same Sex Unions in Pre Modern Europe (Samseksamaj Edziĝoj en Antaŭ-Moderna Eŭropo) Boswell diras ke Jesuo Kristo mem ĉeestis samseksaman edziĝfeston.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]