Samtgemeinde Bersenbrück
El Vikipedio
| Samtgemeinde Bersenbrück | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Malsupra Saksio | ||||
| Distrikto | Distrikto Osnabrück | ||||
| Urborajtoj | Komunumaro (Samtgemeinde) | ||||
| Koordinatoj | 52°33′19″N 07°56′47″O / 52.55528°N, 7.94639°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 33 m | ||||
| Areo | 255,45 km² | ||||
| Telefona antaŭkodo | 05436, 05439, 05462, 05464, 05471 | ||||
| Poŝtkodo | 49577, 49593–49597 | ||||
| Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 4552, 4554, 4555, 4558, 4559, 4571 | ||||
| Aŭtomobila kodo | OS | ||||
| Oficiala kodo | 03 4 59 402 | ||||
| Subdivido | 7 komunumoj (Gemeinden) | ||||
| Komunumestro | Michael Lübbersmann | ||||
| Titolo de komunumestro | Samtgemeindebürgermeister | ||||
| Partio de komunumestro | CDU | ||||
| Adreso de la administrejo | Lindenstraße 2 49593 Bersenbrück |
||||
| Komunuma retejo | www.bersenbrueck.de | ||||
Samtgemeinde Bersenbrück estas komunumaro en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Osnabrück de la federacia lando Malsupra Saksio. La 30-an de junio 2006 la komunumaro havis 28269 loĝantojn.
Situo[redakti]
La areo de la komunumaro situas inter la urboj Quakenbrück norde kaj Osnabrück sude, en relative ebena tereno. Oriente limas la najbara distrikto Vechta. La rivereto Hase trafluas la areon de sudo al nordo. En la sudo de la teritorio situas la artefarita lago Alfsee, tre frekventata de akvosportantoj.
Disdivido[redakti]
La komunumaro konsistas el la unuopaj komunumoj Alfhausen, Ankum, Eggermühlen, Gehrde, Kettenkamp kaj Rieste, kaj el la urbo Bersenbrück.