Selsingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Samtgemeinde Selsingen)
Selsingen
Blazono
Selsingen (Germanio)
Selsingen (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Rotenburg (Wümme)
Komunumaro Samtgemeinde Selsingen
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 04284
Poŝtkodo 27446
Aŭtomobila kodo ROW
Oficiala Municipokodo 03357043
Subdivido 6 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Werner Borchers
Partio de komunumestro CDU
Demografio
Loĝantaro 3654 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 53° 22′ N, 9° 13′ O (mapo)53.3666666666679.2166666666667Koordinatoj: 53° 22′ N, 9° 13′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 27 m
Areo 41,86 km²
vdr

Selsingen [ZELzingn] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rotenburg (Wümme) de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 3654 loĝantojn. Ĝi apartenas al la metropola regiono Hamburgo, ne al la najbara metropola regiono Bremeno-Oldenburgo, kvankam la regiono situas pli-malpli mezvoje inter Bremeno kaj Hamburgo kaj ekonomie orientiĝas al ambaŭ urboj kaj ties metropolaj regionoj.

Samtempe la komunumo estas la administra sidejo de komunumaro, do administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj, kiu germanlingve nomiĝas Samtgemeinde Selsingen [ZAMTgemajnde ZELzingn]. Al ĝi apartenas la komunumoj

  1. Anderlingen
  2. Deinstedt
  3. Farven
  4. Ostereistedt
  5. Rhade
  6. Sandbostel
  7. Seedorf kaj
  8. Selsingen.
                
blazono de la
komunumaro

historia akvomuelejo ĉe la rivero Oste