Samtgemeinde Werlte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samtgemeinde Werlte
Blazono
Samtgemeinde Werlte (Germanio)
Samtgemeinde Werlte (Germanio)
DEC

Map

komunumaro en Malsupra Saksio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Emsland
Urborajtoj Komunumaro (Samtgemeinde)
Poŝtkodo 49757
Aŭtomobila kodo EL
Oficiala Municipokodo 034545409
Subdivido 5 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Günther Wigbers
Titolo de komunumestro Samtgemeindebürgermeister
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Marktstr. 1
49757 Werlte
Demografio
Loĝantaro 17696 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 52° 51′ N, 7° 40′ O (mapo)52.84927.67111Koordinatoj: 52° 51′ N, 7° 40′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 32 m
Areo 200,1 km²
Oficiala retejo http://www.werlte.de/
vdr

Samtgemeinde Werlte estas komunumaro, do administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj, de la federacia lando Malsupra Saksio en nordokcidenta Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Emsland, proksime de la limo al Nederlando. Administra centro estas la komunumo Werlte. Fine de decembro 2022 la komunumaro sume havis 17 696 loĝantojn.

La komunumara teritorio kovras la plej orientan parton de la sablogrunda pejzaĝo Hümmling, kiu etendiĝas en la nordorienta parto de la distrikto, pli-malpli 10 kilometrojn oriente de la rivero Emso, kaj estas ĉirkaŭata de malsekejoj: okcidente kaj sude de aluvia grundo proksime de la riveroj Emso okcidente kaj Hase sude, norde kaj oriente de marĉoj. En la tuta arbaroriĉa sablogrunda pejzaĝo troveblas megalitaj tomboj proksimume 5 000 jarojn aĝaj.

Membraj komunumoj de la komunumaro estas (nombroj de loĝantoj laŭ stato de decembro 2022 inter krampoj):

  1. Lahn (846)
  2. Lorup (3296)
  3. Rastdorf (1067)
  4. Vrees (1948)
  5. Werlte (10539)
ŝtonepoka megalita tombo en Werlte
situo de la komunumaro ene de la distrikto