Samu Borbély

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samu Borbély
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1907 (1907-04-23)
en Turda
Morto 14-an de aŭgusto 1984 (1984-08-14) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknologia Universitato Berlino • Teknika Altlernejo de Berlino
Okupo
Okupo matematikisto • maŝinkonstrua inĝeniero
vdr

BORBÉLY Samu (borbej ŝamu) estis hungara matematikisto, universitata profesoro, ano de MTA naskita en Torda la 23-an de aprilo 1907 kaj mortinta en Budapeŝto la 14-an de aŭgusto 1984.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Samu Borbély la mezlernejon finis en sia naskiĝurbo kaj en Koloĵvaro. Li akiris abiturientan diplomon en Kecskemét. Poste li studis en Berlin en la teknikunivessitato kaj ĝis 1933 li laboris tie. En 1941 li translokiĝis al Kolozsvár, kie instruis en la Ferenc József Tudományegyetem. En 1944 post okupo germana de Kolozsvár oni arestis lin kaj en Budapeŝto kaj Berlino li estis en malliberejo. En decembro de 1944 li revenis Budapeŝton kaj en la fino de 1945 Koloĵvaron, kie inter 1945 kaj 1949 li estis profesoro en Bolyai Tudományegyetem, en 1948-49 dekano de la katedro pri matematiko-fiziko. En 1949 li translokiĝis Hungarujon kaj li estis gvidanto de katedro pri matematiko en teknikuniversitato de Miskolc. Ekde 1960 ĝis 1964 li estis direktoro de matematika instituto Otto von Guericke en Magdeburg. Poste li denove instruis en Budapeŝto kiel katedrestro inter 1964 kaj 1968. Oni pensiumis lin la 31-an de decembro 1977.

Verkoj ĉefaj[redakti | redakti fonton]

  • Gépész- és villamosmérnökök kézikönyve (kun Pattantyús Ábrahám Imre, Bp., 1961).

Fonto[redakti | redakti fonton]