Samu Czabán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samu Czabán
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1878 (1878-02-17)
en Rožňava
Morto 16-an de decembro 1942 (1942-12-16) (64-jaraĝa)
en Vinohradiv
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio • Socialdemokrata Partio de Hungario vd
Memorigilo Samu Czabán
Profesio
Alia nomo Tóni bácsi • Tanító bácsi • Samu bácsi vd
Okupo ĵurnalistoinstruisto • politika aktivisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Samu Czabán [ŝamu cabAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czabán Samu estis hungara politikisto, instruisto, verkisto.

Memortabulo pri Samu Czabán

Samu Czabán [1] naskiĝis la 17-an de februaro 1878 en Hungara reĝlando en Rozsnyó (nuntempa Rožňava en Slovakio). Li mortis la 16-an de decembro 1942 en Hungario en Nagyszőlős (nuntempa Vinohradiv en Ukrainio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Samu Czabán akiris pedagogian diplomon en Eperjes en 1897, poste li instruis en diversaj komunumoj, ekzemple en Nagyszénás. Li aliĝis al la socialdemokratoj en 1912. Post 2 jaroj li estis arestita, poste li instruis plu en Budapeŝto. Post venko de la Kalistefa revolucio li ricevis postenon en ministerio pri eduko. Li havis diversajn taskojn dum Hungara Sovetrespubliko. Depost falo de Soveto li estis nelonge en prizono, poste li translokiĝis al la nova ŝtato Ĉeĥoslovakio, kie li aliĝis al la komunistoj kaj li instruis plu, krome li redaktis diversajn hungarlingvajn gazetojn. Depost Unua Viena Arbitracio li denove estis arestita kiel suspektinda komunisto.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kertfalu (1930) - porinfana libro
  • A főpróba (1932) - porinfana teatraĵo
  • Mese az erdőben (Fabelo en la arbaro), (1932) - porinfana teatraĵo
  • Utasítás a fonomimikai módszer alapján történő olvasás és írás tanításához (1935) - pedagogiaĵo

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]