Samuel Beckett

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samuel Beckett.

Samuel BECKETT (naskiĝis la 13-an de aprilo 1906, mortis la 22-an de decembro, 1989) estis irlanda verkisto.

Samuel Beckett verkis kaj en la angla kaj en la franca lingvo. Kiel plej grava reprezentanto de la Absurda Teatro kaj fama romanaŭtoro li en la jaro 1969 estis honorata per la Premio Nobel de Literaturo. Li mortis en Parizo.

Vivo

Beckett naskiĝis en Foxrock, antaŭurbo de Dublino. Li estis la dua kaj malplej aĝa filo de protestantaj gepatroj kaj pro tio li ricevis fortan religian edukadon de sia patrino. Li studis romanistikon en la Dublina Trinity College, protestanta lernejo kie studis la anglan, la francan kaj la italan lingvojn. Dume li ekkonas la teatron de Sean O'Casey ĉefe en la teatro Abbey. Li eklaboris en 1928 en la Pariza Ecole Normale Superieure, kie li konatiĝis kun James Joyce. Instigite de Joyce, Beckett tiutempe komencis verkadi. Li ekverkis kiel kritikisto, sed en 1930 li revenis en Dublino kiel helpa instruisto en sia ekslernejo. Tiam kunverkis kun alia instruisto The Kid. Tamen la instruado ne plaĉis al li kaj en 1932 veturis tra Eŭropo. Li tradukis dume kaj ekverkis Murphy.

En 1933 lia patro mortiĝis kaj tio deprimigis lin. Eta heredaĵo permesis al li translokiĝi al Britio. De 1933 ĝis 1935 li vivis en Londono iom malriĉe. Li verkis More Pricks than Kicks. En 1935 tamen li veturis tra Germanio ĝis 1937, kiam li restis en Francio. Li ekverkis poezion en la franca kaj konis amikojn kaj artistojn kiel Bram der Velde, Duchamp, Giacometti kaj sian estontan edzinon Susanne Descheveŭ-Dusmesnil, pianistinon. En 1940 li estis kontraŭ la nazia okupacio kaj devis forkuri al la "Libera Francio".

En 1945 revenis en Parizon kaj ekis sian plej fruktodonan epokon. Li tradukis kaj verkis en la franca Eleutheria, kion neniam li volis aperigi kaj sian plej faman verkon Atendante Godot, laŭdire inspirite sur pentraĵo de la fama pentristo C. D. Friedrich. Li verkis sian faman triromanaron Molloy, Malone mortiĝas kaj La nenomigeblulo kaj ankaŭ Tekstoj por nenio. En 1950 mortiĝis kaj lia patrino kaj lia frato. En 1953 premierigis en Parizo sian Atendante Godot. En 1957 premierigis en Londono Ludofino, Feliĉaj Tagoj kaj La lasta bendo de Krapp. Li verkis por radioelsendoj kaj veturis tra Eŭropo kaj Usono. En 1966 li reĝisoris en teatroj Odeono de Parizo kaj Schiller de Berlino. En 1969 li ricevis Nobel premion. En 1977 li grave malsaniĝis. En 1989 mortiĝis lia edzino kaj post duonjaro li mem la 22an de decembro. Li estis entombigita en fama pariza tombejo de Montparnasse, tio estas la Monto Parnaso kie ripozas la plej famaj artistoj.

Listo de verkoj

  • Watt (romano : angle 1953, france 1968)
  • En attendant Godot (Atendante Godoton, france 1953, angle 1956)
  • Romantrilogio:
    • Molloy (france 1951, angle 1955)
    • Malone meurt (Malone mortiĝas, france 1951, angle 1956)
    • L'innommable (La nenomigeblulo, france 1953, angle 1956)
  • Fin de partie (Ludofino, dramo: france 1957, angle 1958)
  • Happy days (Feliĉaj tagoj, dramo : angle 1961, france 1963)

En Esperanto aperis

La Epoko. Kajero 10. A. Libera, M. Kędzierski, k.a. Trad. T. Chmielik. Svidniko, 1990. 56p. Pri Samuel Beckett, kun fragmentoj el "Atendante Godoton"

Huriskopo. Beckett, Samuel (1906-1989). Trad. Kris Long.
En: La Kancerkliniko 39 10.

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara