Samuel Cooper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samuel Cooper
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1609 (1609-01-01)
en Londono,  Reĝlando Anglio
Morto 5-an de majo 1672 (1672-05-05) (63-jaraĝa)
en Londono,  Reĝlando Anglio
Ŝtataneco Reĝlando Anglio
Familio
Frat(in)o Alexander Cooper
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj George Gordon (died 1649), 2nd marquess of Huntley
Q17339529
Portrait of Charles II Stuart (1630-1685)
vdr

Samuel COOPER (n. en 1609 - m. la 5-an de majo 1672) estis angla miniatura portretisto, kaj la pli juna frato de Alexander Cooper.

Nefinita miniaturportreto de Oliver Cromwell, fare de Samuel Cooper, 1657.

La artisto estas rigardita de multaj kiel la plej grava pentristo de miniaturaj portretoj de la tuta mondo. Li verŝajne naskiĝis en Londono, kaj estis la nevo de la miniatura pentristo John Hoskins, kiu lin edukis. La kronikisto Samuel Pepys, kiu multfoje skribis pri li, diris ke li estis elstara muzikisto (precipe kiel liutisto) sed ankaŭ lerta lingvisto, senpene scipovante la francan lingvon. Cooper edziĝis kun iu Christiana, kies portreto troviĝas en Welbeck Abbey, kaj la geedzoj havis unu filinon.