Samuel D. Stockton

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-S

Samuel D. STOCKTON (nask. 1857, mortis 24 jan. 1926) usonano, instruisto, poste bienvendisto en Oakland (Kalifornio), kie li estis delegito de UEA. Testamentis 2.500 dolarojn al E-societoj.

Kiam li estis pli juna li estis lernejo-instruisto, sed en la lastaj dudek jaroj li estis bienvendisto. En lia oficejo troviĝis la Biblioteko de la Esperanto Association of California, inc., kies Bibliotekisto li estis de ĝia organizado, ĉirkaŭ dek jarojn.

Li estis fraŭlo kaj postlasis unu fratinon kaj du fratojn.

Kvankam S-ro Stockton estis neriĉa li testamentis mil dolarojn al UEA., mil dolarojn al Esperanta Asocio de Norda Ameriko, kaj kvin cent dolarojn al Esperanto Association of California.