Samuel Galton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samuel Galton

Samuel John GALTON (n. la 18-an de junio 1753 - m. la 19-an de junio 1832) estis angla armilfabrikisto kaj membro de la sciencista Luna Societo, el la urbo Birmingham. Estas en Birmingham multaj konstruaĵoj nomitaj omaĝe al li, inkluzive de la ponto Galton Bridge. Galton edziĝis kun Lucy Barclay, kiu naskis ok infanojn :

  • Mary Anne Galton (1778-1856);
  • Sophia Galton (1782-1863);
  • Samuel Tertius Galton (1783-1844);
  • Theodore Galton (1784-1810);
  • Adele Galton (1784-1869) ;
  • Hubert John Barclay Galton (1789-1864);
  • Ewen Cameron Galton, (1791-1800);
  • John Howard Galton (1794-1862).

Samuel Galton posedis vastan terenon en Westhay Moor (Somerset), kiun li akvigis per la konstruado de la kanalo Galton.