Samuel Scheidt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Samuel Scheidt

Samuel SCHEIDT [zamuel' ŝajt] (baptita la 4-an de novembro 1587[1] en Halle (Saale); mortinta la 24-an de marto 1654 en Halle) estis germana orgenisto, komponisto kaj instruisto de la frua baroko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Scheidt fariĝis post sia unua muzika edukado en 1603 helporgenisto ĉe la Moritz-Preĝejo en Halle/Saale. Per protektiteco li fariĝis inter 1607 kaj 1609 lernanto de la fama komponisto kaj orgenisto Jan Pieterszoon Sweelinck en Amsterdamo. Post sia reveno en 1609 la administristo de la ĉefabatujo de Magdeburgo, Markgrafo Kristiano Vilhelmo de Brandenburgo, vokis lin kiel kortegan orgeniston al Halle. Tie Scheidt kunlaboris de 1614 ĝis 1616 kun Michael Praetorius, kiu sekvan jaron fariĝis kapelmajstro en Halle.

Liaj scioj kaj spertoj pri orgenkonstruo, kiuj lin tre frue famigus, kondukis lin en 1618 al Eisleben samkiel en 1619 kune kun Michael Praetorius, Heinrich Schütz kaj Staden al orgenekspertizo al Bayreuth. La ĝis nun ofte menciita onidira kunlaboro kun Schütz kaj Praetorius en Magdeburgo ("aranĝado de koncertmuziko" k. s.) baziĝas sur esplora eraro.

En 1624 Scheidt verkis Tabulatura nova. Tiu ĉi kolekto de verkoj por klavarinstrumentoj (orgeno, klavikordo) prezentas la unuan presaĵon de klavarmuziko en Germanujo laŭ la partitura notacio, do kiel kombinaĵo el kvinliniaj sistemoj. Jam en 1620 li estis publikiginta la granda kantverkan kolekton Cantiones sacrae (religiaj kantoj), al kiuj sekvis jam en 1621 la Concertus sacri (religiaj konĉertoj). Sekvis en 1621, 1622, 1625 kaj 1627 la kolektoj de instrumenta muziko, la tiel nomataj Ludi musici.

En la aĝo de 40 jaroj geedziĝis en 1627 kun Helena Magdalena Keller. La du havis sep gefilojn, el kiuj post pestepidemio en la jaro 1636 nur du supervivis. Pro la fuĝo de sia dunginto antaŭ la trupoj de Wallenstein en 1628 Scheidt perdis sian vivtenan postenon. Tial oni kreis jam samjare aparte por li la postenon de muzikdirektisto (director musices) por la tri grandaj preĝejoj de la urbo Halle (Marktkirche Unser Lieben Frauen, Sankta Maŭrico kaj Sankta Ulriĥo).

Scheidt perdis sian posteno kiel urba muzikdirektisto en la jaro 1630; laŭ pli aktuala esploro pli pro ebla rekatolikiĝo ol pro - en la literaturo iomete trovalorigita - malakordo kun gimnaziestro Christian Gueintz. Ekde tiam Scheidt refoje estis nura privatulo, kiu perlaboris sian vivtenon per aro da lernantoj kaj laŭokazaj muzikadoj. Tamen li sukcesis post 1631 publikigi kvar volumenojn da religiaj konĉertoj, kvankam nur reduktitajn versiojn de multvoĉaj versioj, kies presado devis ne okazi kaj kiuj nun estas perdiĝintaj. Li antaŭvidis, laŭ la antaŭparoloj de la presaĵoj, la siatempajn kutimajn aranĝaĵojn por la pokazaj prezentokondiĉoj. En 1644 li presigis 70 simfoniojn, kiujn li ankaŭ celis kiel enmetaĵoj por siaj religiaj konĉertoj. En 1650 li publigikis sian lastan verkon: la tiel nomata Görlitzer Tabulatur (tabulaturo de Görlitz) kun kvarvoĉaj ĥoralkomponaĵoj por praktika uzo.

Pro la Tridekjara Milito Scheidt finfine sian tutan propraĵon kaj ricevis post sia morto malriĉulan entombiĝon.

Verkado kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

Samuel Scheidt apartenas al la plej gravaj komponistoj de la 17-a jarcento. Lia verkaro estas per kaj kvante kaj kvalite gravegaj kontribuaĵoj sur la kanta kaj instrumenta kampoj entute treege pli vasta ol tiuj de liaj samtempuloj Heinrich Schütz kaj Johann Hermann Schein. Lia orgena verkaro estas klare influita de Jan Pieterszoon Sweelinck, kaj liaj variacioj pri ĥoraloj, sed ankaŭ pri profanaj kantoj („Ei du feiner Reiter“) lin prezentas kiel reprezentanto de la Nordgermana Orgenskolo. Multaj el liaj plej kortuŝaj kantverkoj, precipe la malfruaj Religiaj Konĉertoj kaj la Lieblichen Kraftblümlein, estas ĝis nun plejparte nekonataj kaj neprezentataj.

Selektaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Cantiones sacrae (1620)
  • Tabulatura nova I-III (1624)
  • Geistliche Konzerte Teil I (1631)
  • Geistliche Konzerte Teil II (1634)
  • Geistliche Konzerte Teil III (1635)
  • Liebliche Kraftblümlein (1635)
  • Geistliche Konzerte Teil IV (1640)
  • LXX Symphonias (1644)
  • Görlitzer Tabulaturbuch (1650)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hendrik Dochhorn: Artikolo Scheidt (Familie), en: Musik in Geschichte und Gegenwart, Personenteil, vol. 14, Kassel 2005, kol. 1217–1249.
  • Erika Gessner: Samuel Scheidts geistliche Konzerte. Berlino 1961.
  • Klaus-Peter Koch (eldoninto): Samuel-Scheidt-Werke-Verzeichnis (SSWV). Wiesbaden 2000.
  • Klaus-Peter Koch: Samuel-Scheidt-Kompendium. Beeskow 2012 (= ortus-studien; 9).
  • Christhard Mahrenholz: Samuel Scheidt. Farnborough 1968 (Novpresaĵo de Lepsiko 1924).
  • Walter Serauky: Samuel Scheidt in seinen Briefen. Halle 1937.
  • Wolfgang Stolze: Musikarchitektur. Samuel Scheidts vier Partes ludorum musicorum. Eine Studie über frühbarocke Kompositionspraxis. GK-Edition, Hamburg-Altona 1987.
  • Wolfgang Stolze: Zur Gesamtausgabe der Werke Samuel Scheidts. En: Die Musikforschung 40 (1987), S. 120–135.
  • Wolfgang Stolze: "War Samuel Scheidt ein musikalischer Reaktionär?" en: Musik und Kirche 52 (1982), pj. 113–126.
  • Wolfgang Stolze: Der Satz bei Samuel Scheidt. Probleme stimmlicher Ergänzungen. En: Samuel Scheidt (1587–1654) – Werk und Wirkung. Bericht über die Internationale wissenschaftliche Konferenz am 5. und 6. November 2004 im Rahmen der Scheidt-Ehrung 2004 in der Stadt Halle und über das Symposium in Creuzburg zum 350. Todesjahr, 25.–27. März 2004. Halle an der Saale 2006, S. 69–93.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pli malnovaj eldonoj de MGG indikas ankaŭ la 3-an de novembro 1587.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]