Samuel Schmid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samuel Schmid
Persona informo
Samuel Schmid
Naskiĝo 8-an de januaro 1947 (1947-01-08) (77-jaraĝa)
en Rüti ĉe Büren
Lingvoj germanasvisgermana vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Kantonsschule Solothurn • Universitato de Berno vd
Partio Burĝa-Demokratia Partio de Svislando vd
Familio
Gefratoj Peter Schmid vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Berno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Samuel SCHMID, civitano de Attiswil, naskiĝis la 8-an de januaro 1947 en Rüti apud Büren en la Kantono Berno kaj estas politikisto de la Svisa popol-partio ĝis junio 2008, kiam li kun aliaj membroj de la berna grupo proteste forlasis la partion kaj kreis novan burĝan partion, nome la Burĝan Partion Svislando. Ek de la jaro 2000 li estas membro de la Federacia Konsilio de Svislando kaj gvidas en tiu-ĉi funkcio la federacian departementon pri defendo, popolsekureco kaj sporto.

Samuel Schmid

Samuel Schmid loĝas en Rüti apud Büren, estas edziĝinta kaj patro de tri filoj. Li studis post sia abitura ekzameno juron en la Universitato de Berno kaj finis la studon kiel advokato kaj notaro. Ĉar li ne demisiis post la ne-elektiĝo de sia partikolego Christoph Blocher je la 12-a de decembro 2007, la Svisa popol-partio eksigis lin el la parlamenta frakcio kaj li nun estas senfrakcia registarano kune kun la novelektita kolegino Eveline Widmer-Schlumpf.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]