Sanĉo la 1-a (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sanĉo la 1-a (Portugalio)
(1154-1211)
Sanĉo la 1-a, kromnomita la Popoliganto.
Sanĉo la 1-a, kromnomita la Popoliganto.
Naskiĝis 11-a de Novembro 1154
en Koimbro, Flago de Portugalio
Mortis 26-a de Marto 1211
en Koimbro, Flago de Portugalio
Profesio Dua reĝo de Portugalio.
v  d  r
Information icon.svg

Sanĉo la 1-a (n. en Koimbro, la 11-an de novembro 1154; m. en Koimbro, la 26-an de marto 1211) estis la dua reĝo de Portugalio. Li estis kromnomita la Popoliganto (pro la instigo kun kiu li apogis la loĝatigadon de la teritorioj de sia lando - el kiu stariĝas la fondiĝo de la urbo Guarda, en 1199, kaj la asignado de administraj leteroj en la urboj Beira (Portugalio) kaj Trás-os-Montes: Gouveia (1186), Covilhã (1186), Viseu (1187), Bragança (1187), ktp.), tiele loĝatigante foraj areoj de la regno, precipe kun enmigrintoj el la Flandroj kaj Burgonjo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kvara filo de la monarko Alfonso Henriques, li estis baptita kun la nomo Martino, ĉar li naskiĝis en la tago de la sanktulo kiu havis tiun nomon, kaj li ne estis pretigita por regni; tamen, pro la morto de sia pli maljuna frato, Dom Henriko[1] (1147-1157), kiam li estis nur trijara, rezultis en la ŝanĝo de sia onomastiko al pli hispana nomo, kiu fariĝis do Sanĉo Alfonso.

En 1170, Sanĉo estis kreita kavaliro de sia patro tuj post la akcidento de Dom Afonso Henriques en Badajoz kaj tiam farigis lia ĉefa asistanto, kaj de la militisma vidpunkto, kaj de la administra vidpunkto. Dum tiuj unuaj periodoj kiam Portugalo fariĝis sendependa lando, multenombraj estis la malamikoj de la krono, ekde la regno de Kastilio kaj Leono, kiu detenadis la kontrolon de Portugalio ĝis tiam. Krom tio, la Katolika Eklezio tute ne atentis pri la sankciado de la sendependeco de Portugalio per ties beno[2]. Por kompensi tiajn problemojn, Portugalio serĉis aliancojn ene de la Iberia Duoninsulo, ĉefe en la regno de Aragonio, tradicia malamiko de Kastilio, kiu fariĝis la unua lando agnoski Portugalion. La interkonsento estis signaturita en 1174 tra la edziĝo de Sanĉo, tiama heredprinco, kun la infantino Dulce Berenguer, plej juna fratino de la reĝo Alfonso la 2-a de Aragonio.

En la jaro 1178, Sanĉo la 1-a entreprenis gravan ekspedicion kontraŭ la Maŭroj, kaj alfrontis ilin apud Sevilo kaj la rivero Guadalquivir, el kie li eliras venkanto. Per tiu strategio, li tiele forneas al ili la eblon eniri en la portugalan teritorion. Okaze de la morto de Alfonso Henriques en 1185, Sanĉo la 1-a fariĝis la dua reĝo de Portugalio. Pro tio ke li ricevis la kronon en la Katedralo de Koimbro, li tenis tiun urbon kiel la centron de sia regno. Sanĉo la 1-a konkludis la landbordajn militojn kun la aneksado de Galegio kaj sin donis al la batalado kontraŭ la maŭroj situintaj en la Sudo. En la printempo de la jaro 1189, li profitis la trapason de la 3-a krucmilitistaro tra la haveno de Lisbono por konkeri Silves-on, kiu estis grava administra ekonomia centro en la Sudo, kun popolo taksita en 20 mil personoj. Sanĉo ordonis la fortikigon de la urbo kaj la konstruon de kastelo kiu ĝis hodiaŭ povas esti admirita. La posedo de Silves estis mallongdaŭra, ĉar en 1190 Abu Yusuf Ya'qub al-Mansur[3] sieĝis la urbon per unu armeo kaj per alia li atakis la urbon Torres Novas, kiu sukcesis rezisti nur dek tagojn, pro tio ke la reĝo de Leono kaj Kastilio denove minacis la nordon de la lando.

Sanĉo la 1-a dediĉis multon el sia reganta klopodo al la politika, administra kaj ekonomia organizadoj de sia regno. Li akumulis reĝan trezoron kaj stimulis la kreadon de industrioj, same kiel la mezan klason konsistigitan de komercistoj kaj negocistoj. Sanĉo la 1-a forcedis plurajn administrajn leterojn, ĉefe en la provincoj Beira kaj Trás-os-Montes: Gouveia (1186), Covilhã (1186), Viseu (1187), Bragança (1187), ktp., tiamaniere ke li kreis novajn urbojn, kaj loĝatigis forajn areojn de la regno, precipe kun la enmigrintoj de Flandroj kaj Burgonjo. La reĝo estas ankaŭ rememorigita pro sia gusto pri la artoj kaj literaturo, kaj li mem lasis multenombrajn volumojn kun poemoj. Dum lia reĝado oni scias ke kelkaj portugaloj vizitadis eksterlandajn universitatojn kaj ke grupo da juristoj ekkonis la juron kiu estis instruita en la lernejo de Bulonjo. En 1192 li donacis al la Monaĥejo de Sankta Kruco[4] 400 maravedojn por ke restu en Francio tiuj monaĥoj kiuj tie deziradis studi.

Lia tombo troviĝas en la Monaĥejo de Sankta Kruco[4], en Koimbro, flanke de la tombo de sia patro.

Idaro[redakti | redakti fonton]

  • Dulce de Barcelono[5], infantino de Aragonio (1152-1198), filino de la reĝino Petronila de Aragonio[6] (1136-1173).
  1. Beatino Tereza de Portugalio, infantino de Portugalio (* 1181 † en la 18-a de Junio 1250), edziniĝis kun la reĝo Alfonso la 9-a de Leono.
  2. Beatino Sanĉa de Portugalio, infantino de Portugalio (* Koimbro, c1180Koimbro, en la 13-a de Marto 1229), abatino de la Monaĥinejo de Lorvão.
  3. Rajmundo Sanĉes de Portugalio (1180-1189), infanto de Portugalio.
  4. Konstanza Sanĉes de Portugalio (* c1182 † en la 3-a de Aŭgusto 1202), estis portugala princino.
  5. Alfonso la 2-a de Portugalio, tria reĝo de Portugalio.
  6. Petro, infanto de Portugalio (* Koimbro, en la 23-a de Februaro 1187Insuloj Balearoj, en la 2-a de Junio 1233), grafo de Urgel kaj Sinjoro de Majorko.
  7. Fernando, infanto de Portugalio (1188-1233), vivis eksterlande kaj edziĝis al Johanino de Flandroj.
  8. Henriko de Portugalio (n. 1189 - ?)
  9. Blanka, infantino de Portugalio (1192-1240), Sinjorino de Guadalajara.
  10. Berengarja, infantino de Portugalio (1194-1221), edziniĝinta kun la reĝo Valdemar la 2-a de Danio[7].
  11. Beatino Mafalda de Portugalio[8], infantino de Portugalio (c1200-1256), edziniĝis al la reĝo Henriko la 1-a de Kastilio[9], kaj poste fondis la cistercian monaĥinejon de Aroŭka, kie ŝi fariĝis ties unua abatino.

Naturalaj filoj[redakti | redakti fonton]

  • Kies patrino estis la nobelulino Maria Aires de Fornelos, edzino de Dom Gil Vasques de Soverosa, kaj filino de Aires Nunes de Fornelos kaj ties edzino Maior Pires.
  1. Martim Sanĉes de Portugalio, grafo de Trastamara.
  2. Uĥaka Sanĉes.
  • Kies patrino estis Maria Pais Ribejra, pli konata kiel la Ribeirinha, filino de Pajo Moniz Ribeira kaj Uĥaka Nunes de Braganza, kiu estis filino de Vasco Pires de Braganza.
  1. Rodrigo Sanĉes (* c1200Aŭgusto 1246), estis infanto de Portugalio.
  2. Gil Sanĉes (1200-1236)
  3. Nuno Sanĉes
  4. Maior Sanĉes
  5. Dona Tereza Sanĉes (1205-1230), edziniĝis al Dom Alfonso Teles (1170-1230), 2-a Sinjoro de Menezes kaj 1-a Sinjoro de Albukerko.
  6. Konstanza Sanĉes (1210-1269).
  • Kies patrino estis Dona Maria Moniz Ribeira, filino de Dom Monio Osórez de Cabrera, Grafo de Kabrejra kaj Ribejra kaj ties edzino Maria Nunes de Grijó, filino de Nuno Soares de Grijó kaj ties edzino Elvira Gomes.
  1. Petro Moniz aŭ Pero Moniz.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dom Henriko (1147-1157) (* Lisbono, en la 17-a de Februaro 1147 - Madrigal, en la 7-a de Oktobro 1157), estis la unua filo de Alfonso la 1-a de Portugalio, kaj la unua infanto de Portugalio kaj heredinto de la krono en la historio de la Portugala Monarkio.
  2. La papo Aleksandro la 3-a, en la 23-a de Majo 1179, formale agnoskis la kuraĝegan detruanton (Alfonso la 1-a, patro de Sanĉo la 1-a) de la malamikoj de la kristana nomo kaj bravega defendanto de la kristana fido, kiel rex Portugalensium, tiele konfirmante la portugalan sendependiĝon.
  3. Abu Yusuf Ya'qub al-Mansur (* 116023-a de Januaro 1199), estis la tria kalifo de la Almohada dinastio el Maroko
  4. 4,0 4,1 La Monaĥejo de Sankta Kruco, en Koimbro, estis fondita en la jaro 1131 de la Ordeno de la Regulaj Kanonoj el Sankta Agosteno, kun la apogo de Alfonso Henriques kaj de Sanĉo la 1-a, kiuj en ĝi estis entombigitaj.
  5. Dulce de Barcelono (1160 † en la 1-a de Septembro1198), aragonia infantino kaj princino kaj dua reĝino de Portugalio el 1185 ĝis sia morto.
  6. Petronila de Aragonio (1136-1173) (* Huesca, en la 29-a de Junio 1136Barcelono, en la 15-a de Oktobro 1173), estis reĝino de Aragonio inter 1157 kaj 1164, kaj grafino de Barcelono inter 1162 kaj 1164. Ŝi estis filino de Ramiro la 2-a de Aragono.
  7. Valdemar la 2-a de Danio (1170-1241) (* en la 21-a de Junio 1170 † en la 27-a de Marto 1241), alnomita la Venkanto, estis reĝo de Danio el 1202 ĝis sia morto.
  8. Beatino Mafalda de Portugalio aŭ Mafalda Sanches (c1200Amarante, en la 1-a de Majo 1256), infantino de Portugalio kaj reĝino de Kastilio dum kelka tempoperiodo.
  9. Henriko la 1-a de Kastilio (1204-1217), estis reĝo de Kastilio de 1214 ĝis sia morto.