Sanĉo la 4-a (Kastilio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sancho IV de Castilla 02.jpg

Sanĉo la 4-a de Kastilio (n. en Valadolido, la 12-an de majo 1258 – m. en Toledo, la 25-an de aprilo 1295), surnomata «la Brava», li estis reĝo de Kastilio (12841295). Sanĉo estis filo de Alfonso la 10a, kaj ties edzino, la reĝino Jolanda de Aragono, filino de Jakobo la Konkeranto, reĝo de Aragono.

Sanĉo kaj konsiderinda parto de la nobelaro de laregno ribeliĝis kaj senpotencigis la reĝon Alfonso la 10-a, kvankam ne la reĝecon (1282). Nur Sevilo, Murcio kaj Badaĥozo restis fidelaj al la antaŭa reĝo. Alfonso malbenis sian filon, kiun li senheredigis en sia testamento, kaj helpata de siaj antaŭaj malamikoj, la benimerinoj li ekrekuperis sian pozicion. Kiam pli da nobeloj kaj ribelaj urboj forlasis la flankon de Sanĉo, la reĝo forpasis en Sevilo, la 4an de aprilo 1284.

Sanĉo sin proklamis reĝo kontraŭ la volo de sia patro kaj estis kronita en Toledo la 30-an de aprilo 1284. Li estis agnoskata de preskaŭ ĉiuj urboj kaj nobeloj, sed ankaŭ ekzistis granda nombro de sekvantoj de la Infantoj de Cerda kiuj postulis la plenumadon de la testamento.

Sanĉo mortis en 1295, lasante kiel heredanton al sia filo Fernando, 9jara infano.