Sanfranciska Renesanco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el San-Franciska Renesanco)

La termino Sanfranciska Renesanco estas uzata kiel tutampleksa difinilo por gamo da poezia agado centrita ĉirkaŭ Sanfrancisko en la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj, kiu elstarigis la urbon kiel nabon de la usona poezia avangardo. Tamen aliaj (ekzemple Alan Watts, Ralph J. Gleason) kredis, ke tiu renesanco estis pli vasta fenomeno, kiu devas esti rigardata enhavanta ankaŭ pli ampleksajn vidajn kaj rendimentajn artojn, filozofion, transkulturajn interesojn (precipe tiuj, kiuj engaĝiĝis al aziaj kulturoj) kaj novajn sociajn sent-inklinojn.

Originoj[redakti | redakti fonton]

Oni ĝenerale konsideras la poeton, aŭtoron, kritikiston kaj tradukiston Kenneth Rethrox "fondinta patro" de la renesanco. Rexroth estis elstara duageneracia modernisma poeto, kiu korespondis kun Ezra Pound kaj William Carlos Williams kaj eldoniĝis en la influa Objectivist Anthology. Li estis inter la unuaj usonaj poetoj, kiuj esploris japanajn poeziajn tradiciojn kiel hajkon kaj ankaŭ forte influiĝis de ĵazo.

Se Rexroth estis la "fondinta patro", tiam Madeline Gleason estis la "fondinta patrino". Dum la 1940-aj jaroj, kaj ŝi kaj Rexroth amikiĝis kun grupo de pli junaj poetoj el Berkeley, konsistante de Robert Duncan, Jack Spicer kaj Robin Blaser. Gleason kaj Duncan estis precipe intimaj, kritikante la verkon unu la alian.

En Aprilo 1947, Gleason organizis la First Festival of Modern American Poetry (Unuan Festivalon de Moderna Usona Poezio) ĉe la Lucien Labaudt Galerio, Gough Strato. Dum du-vespera daŭro, ŝi konigis 12 poetojn, inkluzive de Rexroth, Robert Duncan kaj Spicer, al spektantaro de junaj poetoj kaj amantoj de poezio. Tio estis la unua publika agnosko de la tiama amplekso de eksperimenta poezia praktiko en la urbo.

Dum la 1950-aj jaroj, Duncan kaj Robert Creeley ambaŭ pasis daŭrojn da tempo instruante en Black Mountain College kaj agis kiel ligiloj inter la Sanfranciskaj poetoj kaj la Black Mountain poetoj. Multaj el la Sanfranciskaj verkistoj ekeldoniĝis en Origin de Cid Corman kaj Black Mountain Review, la hejmgazetoj de la Black Mountain grupo. La intereso pri cante jondo de Spicer ankaŭ kondukis al ligiloj kun la deep image poetoj. En 1957, Spicer kondukis sian seminarion Poezio kiel Magio ĉe San Francisco State College dum Duncan partoprenis.

La "Nova Usona Poezio"[redakti | redakti fonton]

Eble la plej grava kultura dokumento el tio ĉi estis (kaj estas) la antologio de Donald Allen, The New American Poetry 1945-1960. En tiu ĉi kunligaĵo, Allen grupis iujn poetojn kiel "Sanfranciska Renesanco" kaj kiel observis Marjorie Perloff:

Citaĵo
 Duncan emerg(ed) as the leading poet of this group even as he also belongs to Black Mountain. These poets, who largely became known through oral performance in the Bay Area, include the following thirteen: Brother Antoninus (William Everson), Robin Blaser, Jack Spicer, James Broughton, Madeline Gleason, Helen Adam, Lawrence Ferlinghetti, Bruce Boyd, Kirby Doyle, Richard Duerden, Philip Lamantia, Ebbe Borregaard, and Lew Welch.   Duncan elmerĝiĝis kiel la ĉefa poeto de la grupo eĉ dum li ankaŭ apartenis al la Black Mountain grupo. Tiuj poetoj, kiuj konatiĝis precipe per voĉaj rendimentoj en la ĉirkaŭaĵo de Sanfrancisko, inkluzivas la jenajn 13: Brother Antoninus (William Everson), Robin Blaser, Jack Spicer, James Broughton, Madeline Gleason, Helen Adam, Lawrence Ferlinghetti, Bruce Boyd, Kirby Doyle, Richard Duerden, Philip Lamantia, Ebbe Borregaard kaj Law Welch
— Marjorie Perloff, Whose New American Poetry? Anthologizing in the Nineties

La antologio de Allen estis grava por difini kaj la poetikon kaj la pli vastan kulturan dinamikon de iu historia movado, nun nomata la Sanfranciska Renesanco. Kvankam generacio tiel nomiĝis (parte pro la Allen antologio), hodiaŭ disputo daŭras pri la taŭgeco aŭ ĝusteco de la termino "Sanfranciska Renesanco" por priskribi tutan generacion.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Allen, Donald (redaktoro). The New American Poetry 1945-1960. NY: Grove Press, May 29, 1960. Angla lingvo.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo San Francisco Renaissance en la angla Vikipedio.